Nov-paganismo
El Neciklopedio
"Pli bone fiŝo en la manoj, ol dudek paganoj.""Por nia movado, gravas familioj kun etaj infanoj. Sen ili, kion oni oferus?"
~ Nov-pagana pastrino
Nov-paganismo estas ismo, kies anoj povas pagi la kotizon per novaj vojoj. Ekzemple, la monero "eŭro" estas nov-pagana inventaĵo, nomita omaĝe al la diino Eŭropa.
Enhavo |
[redakti] Origino de la vorto
La vorto "pagano" (latine paganus) devenis el pagus (kamparo). Paganoj estis tiuj, kiuj loĝis malproksime el la urbo, zorgis pri brutoj, kaj adoris best-diojn. La originaj paganoj verŝajne estis la vakeroj kaj vakerinoj de antikva Teksaso.
[redakti] Kion ili faras?
Sed kion nov-paganoj fakte faras?
Ĉu prenas drogojn, okazigas orgiojn, kaj adoras Luciferon? Tiel suspektas multaj homoj ekster la movado.
La paganoj mem scias, ke tio tute veras.
[redakti] La Triopa Diino
Novpaganoj ankaŭ adoras Naturon kiel Diinon. Laŭ ili, la Diino
- havas tri aspektojn: la Junulino, la Patrino, la Sperta Maljuna Virino;
- ŝatas nudecon;
- multe manĝas kolbason.
[redakti] Kiel oni preĝas en la pagana?
Jen la plej proksima pagana ekvivalento de la "Nia Patro"...
- Ho amikino kaj kunulino de nokto,
- Vi kiu ĝojas pri bojado de hundoj, kaj elverŝo de sango,
- Kiu vagas kun la ombroj kaj inter la tomboj,
- Kiu avidas sangon, kaj alportas teruron al mortemuloj,
- Ho Gorgo, Mormo, milvizaĝa luno,
- Kun favoro rigardu niajn oferojn!
[redakti] Vidu ankaŭ