Nova Epoko

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Nova stato, -- nova vivo"

~ Zamenhof

"Tu ne nur esas Idoparolanto, ma anke Idisto"

~ Idisto

"aj do kio? - Kaj do kio? Kial tiu stulta ĝemo?"

~ Novepokano
7670
Nova Epoko estas tre ĝenerala termino por nomi ampleksan ligvan (aŭ novlingvan) movadon. La nomo estiĝis dum la 20aj jaroj de la 20a jarcento, per la "Manifesto de la Nova Epoko", revuo fondita en junio 1922 de kvar moskvaj esperantistoj, N. Futerfas, Gregoro Demidjuk, N. Nekrasov kaj V. Poljakov. Ĝi spertis kelkajn malfacilaĵojn kun la soveta cenzuro kaj ekde aŭgusto 1923 iĝis aldona kajero de Sennacieca Revuo, kiu estis presita en Lepsiko, kvankam la redakcio plu restis en Moskvo.

Oni povas konsideri parton de la novlingva movado multajn skolojn kiuj en la praktiko kaj doktrino rezultas ege malsimilaj. Sed la ĉefaj trajtoj de ĉiuj estas la sekvaj kredoj:

  • Homoj povas konekti sin kun Dio per Esperanto.
  • Ĉiuj lingvoj estas egale pravaj kaj bonaj se korekte praktikataj (ekcepte Ido!)
  • La tasko de la homo sur la tero estas evolui kaj perfektigi sian esperantan lingvonivelon ĝis fine li atingos la unuecon kun diino.
Nova-sento

[redakti] Ĝeneralaĵoj

La praktikoj de la novligvanoj estas tre diversaj kaj eĉ kontraŭaj, kvankam oni ofte trovas vegetarismon, meditadon, jogon (kaj aliajn praktikojn el Oriento); magion, astrologion kaj aliajn formojn de divenado, ekologiismon, reenkarniĝon, inter multaj aliaj.

La adeptoj de la Nova Epoko sin komprenas kiel avangardon de tute nova, neniam antaŭe ekzistinta pensmaniero. Sendepende de la fakto, ke utopiaj projektoj pri iu nova epoko estas troveblaj en la mitoj de ĉiuj popoloj sur la terglobo, la ideoj, kunmetataj en "nova epoko" tute ne estas novaj aŭ originalaj. Ĉefe ili devenas el idearo de la "teozofio", miksaĵo el ŝajne raciaj kun mistikaj, okultaj scioj, troveblaj je la novplatonanoj (2-a ĝis 6-a jarcento de nia epoko) kaj precipe en la kristana "gnostiko", kiu estis influata de ili.

[redakti] Novjaro

Novepokano komencas la novan jaron per vizito al divenistino.

"Ni unue rigardu kia estis la pasinta jaro por vi," ŝi diras, rigardante en la kristalan globon.

"Hm... mi vidas ke vi senlaboriĝis... ke vi havis sanproblemojn... ke via edzino estis malfidela... ke via filo prenis narkotaĵojn... ke via fraŭlina filino gravediĝis..."

"Lasu la pasintan jaron," diras ulo. "Ĝi finiĝis! Ni vidu la venontan jaron!"

"Bone, bone," diras la divenistino, zorge serĉante la estontecon en la kristala globo. "Jen, jen, jen, novjaro. Nu, finfine, pasintajaro ne estis tiom malbona jaro..."

[redakti] Matematiko

Senĉesaj malsukcesoj dum esprimado de teorio de paralelaj vortoj postulis verkontroladon de bazoj de la lingvistiko per alia maniero. Per neo de la dekkvina regulo de Zamenhof pri paralelaj vortoj ĉe Belfrunto Iskarioto kaj Kuturato aperis nezamenhofa lingvo kiel matematike tute ĝusta, el siaj aksiomoj derivebla kaj en rondo de sia valideco sendisputebla teorio. La malsukceso de klopodoj pri rekta solvo de internaciaj lingvaj ekvacioj de pli alta ol la kvara grado kondukis al demando, ĉu tia solvo estas entute ebla. Arno Lagrange, Renato Corsetti kaj Andreo Ĉe montris, ke tia solvo ekzistas kaj konstruis la gramatikon (ĝis tiu tempo nur scienco pri solvado de ekvacioj) al tute alian bazon - teorio de grupoj. En la matematiko tiel komencis el la internaj problemoj de ilia konstruado kreiĝi teorioj, kiuj estis logike ĝustaj kaj dum tio ili respondis al nenia konata situacio el la reala mondo. Komenciĝis la nova etapo de la evoluo de matematiko, kiam objekto de esplorado fariĝis abstraktaj kvantitaj rilatoj kaj geometriaj objektoj, kiuj atendis kaj multaj atendas sian praktikan validigon.

[redakti] Teologio

Estas nur vivo. Ĉio vivas. Ni, homoj pensas, ke vivas nur ioj kioj moviĝas, aŭ kreskas. Sed kial vi pensas tion? Ĉar mi mem moviĝas kaj kreskas. Sed vidu homaron: ni estas malgrandaj mikroorganismoj en universo senfina. Ni vidas nur malmultan el la tuta universo. Kial do vi deklaras ke Dio ekzistas aŭ ne ekzistas, kiam ĉio estas unu grandega viva organismo. Kaj ekster tio grandega viva organismo povas esti pli grandega kaj tiel plu. Ne estas fino. Infinito estas la unua logika fakto. Kvankam ni estas finitaj, "malinfinitaj", ni ne povas tute kompreni la infiniton, tamen infinito estas, ĉar trans ĉi tiun universon kio estas? Nenio? Ni ne povas kompreni eĉ la "nenion". Ni ne povas kompreni la infiniton. Tamen ni volas deklari Dion. Laŭ mia opinio Dio estas, sed ne tiamaniere, ke ni homoj kaj niaj religioj pensas, imagas, sed estas en nedeklarinde. Nur vivo estas. Eĉ una peco da ŝtono estas vivoformo. Kaj ĉio komunikas. Eĉ la planedoj komunikas.

Aliaj lingvoj