Novembro

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Novembro venas post oktobro kaj antaŭ decembro"

~ Vikipedio pri novembro

"Gasto kiel fiŝo baldaŭ fariĝas malfreŝa"

~ Zamenhof novembre pri gasto alvenita en julio

Ĉu? Ĉu vere ne scias kio estas novembro? Bone, eble vi ne estas okcidentulo... Vere, malsamaj kulturoj havas malsamajn kalendarojn... Bone, bone...

Novembro estas la 11-a monato de okcidenta gregoria kalendaro. Kompreneble, la vorto estas ligita al "novem", "naŭ" en la latina lingvo, sekve, ĝi estus la naŭa monato. Mi neniam komprenis tion, sed tiel estas. Oni diras ke ĝia nomo devenas de la fakto, ke ĝi estis la naŭa monato de la romia kalendaro, dum marto estis la unua, antaŭ la aldono de januaro kaj februaro. Konfuze, ĉu ne?

Novembro estas monato de la aŭtuno en la Norda hemisfero kaj de la printempo en la Suda hemisfero. La signoj de la Zodiako en novembro estas Skorpio kaj Sagitario. Signoj estas specoj de monatoj kunmetitaj al civilaj monatoj. Tiuj "signoj" ne havas funkcioj, eĉ en speco de populara religio.