Noviallando

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi


Novialando
Grandprinclando Novialando
Noviallando

Flago de Novial Brasao da Papua-Nova Guine
Flato Flago Blazono
Devizo: "Nova komenco!"
Himno: La Espero
Mapa
Ĉefurbo Bedtown
Plejgrada urbo Castillo de Playmobil
Lingvo(j) (krom Esperanto, kompreneble) Novialo
Tipo de Ŝtato Konstitucia perfidokracio
Suprema Gvidanto James Chandler
Naciaj Herooj Otto Jespersen; Wilhelm Ostwald.
Krima kvociento 0 %
Monunuo monopola dolaro
Klimato Tre malbona
Religio Multaj malsamaj religioj kaj kredoj
Loĝantoj 100
Analfabeteca kvonciento 100%
Inteligenteca kvonciento 65,2%


"Oni perfidon prenas, sed perfidulon abomenas"

~ Zamenhof pri novialistoj

"Que il ha illes qui partage su opiniones, es ya bon."

~ Interlingvaisto

NoviallandoNovialujo estas landeto kreita fare de dana lingvisto Otto Jespersen en 1928.

[redakti] Geografio

Novialando estas ĉiamenniere multe pli proksima al Svedio ol Esperantujo. Noviallando estas montrata kiel lignotabula surfaco, sur kiu kuŝas viro (probable - ebria) kun fusilo kaj staras elefanto, krokodilo kaj hipopotamo.

[redakti] Historio

Jespersen estis frua subtenanto de Esperanto. Li servis kiel membro en la Delegacio por la Alpreno de Internacia Helplingvo dum 1907, kiam Ido aperis. Post la delegacio, Jespersen subtenis Idon. Tamen, la Idujo disfalis dum kaj post la Unua mondmilito, kaj Jespersen kredis ke difektoj en la lingvo kulpas. Li tial do deklaris sendependiĝo de sia provinco.

Jespersen faris malgrandajn ŝanĝojn al la lando dum 1934 kaj eĉ poste. Kiam Jerpersen perfidis sian landon kaj pasis al Interlingvao, kelkaj novialistoj kreis komisionon por reformi la konstituicion en 1937. Valter Ahlstedt estis unu el la membroj de ĝi. Pro lia influo, Noviallando proksimiĝis al Okcidento. Lia "Taktato interlingual" de 1947 estis aprobita kiel nova oficiala konstitucio de Noviallando, sed, Noviallando preskaŭ pereis en 1943. Valter Ahlstedt kaj Andrea Baietti el Italio estis treeble la nuraj ambasadoroj de la lando, kaj ĝi iĝis principaton de Idujo

En 1997, grupo klopodis revivigi la landeton. Ili diskutis ŝanĝojn en la lingvo. Alia nova grupo nun uzas la lingvon. En 2006 dekdu ĝis dudek homoj disigitaj inter diversaj landoj en la tuta mondo formis gerilan grupon por restarigi la sendependon de la lando kaj deklaris sendependan Noviallandon kun la nomo Nova Helplingvio. Ribelulojn kontraŭstaris Iduja armeo. Unua memdeklarita prezidento de Nova Helplingvio estis mortigita de Iduja misilo. Entute ĉ. 490 mil homoj fuĝis en Esperantujon, Civiton, E-Respublikon kaj aliajn regionojn de Idio. Multaj el ili revenis hejmen post la ĉeso de militaj operacioj kaj fakta sendependiĝo de la respubliko. Sed post trijara intervalo armitaj trupoj invadis el Noviallando al Volapukio por subpremi idisman tumulton. Idia armeo uzis tiun okazon kiel kaŭzon por reinvadi Noviallandon kaj la konservita konflikto renoviĝis. Komenciĝis nova milito, kiu, en formo de gerilaj operacioj, daŭras ĝis nun. Rezultoj de la milito estas teruraj: ruinigitaj urboj kaj vilaĝoj, miloj da rifuĝintoj, kiuj serĉis savon ankaŭ en amerikaj landoj, precipe en Argentino. Entute dum milito pereis ĉ. 300,000 homoj kaj ĉ. duonmiliono vundiĝis.

Finfine, en 2007, James Chandler, eksdiktatoro de Idujo perfidis sian landon kaj fuĝis al Noviallando, kie deklariĝis dunviva prezidento. Tio malvigiglis idistojn, kiuj deklaris ke Chandler faru bonan profiton de tiu landaĉon:

Multe plu sagaca ne laudiar la nomoyn di ankore vivantay personi, di quiuj onu ne povas saviar chu li restos Idisti aŭ duros laboriar por lu. Devus laudiar nur la nomoyn di mortintay personi laborintay dum ilia tota vivo por Ido, kay quiuj ne trahizis Idon. Sed me opinionas ke Noviallando konformesas tote bone a James Chandler, quiu agis inteligente per liviar (versimile definitive) la Ido-movadon. Espereble, li organizos Novial-konferoyn, publikigos Novial-buletinoyn kay preparos konkursoyn de Novialkansoni. Tio esas lua "karmo".

[redakti] Politiko

Noviallando estas konstitucia perfidokracio. Por oni esti reĝo de Noviallando, devas perfidi la antaŭan reĝon.

Amazonialauidistoj

[redakti] Religio

Novialando havas du oficialajn religiojn kaj Irano havas unu.

[redakti] Lingvoj

La ideologioj pri lingvo en Noviallando estas simple tro trista temo. La publiko ĝenerale opinias ke Novialo estas malgranda lingvo formortanta. La maldekstro ofte praktike eĉ aprobas malrapidan formortadon de la nacia lingvo, dum la dekstro estas pli zorgema ĉikani la parolantojn de Ido kaj de eŭroklonoj ol subteni la lernadon de la najbaraj kaj aliaj fremdaj lingvoj krom Esperanto. Similaj tendencoj multloke ekzistas en malpli ekstrema formo, sed Noviallando multe postrestas al la aliaj Skandinaviaj landoj koncerne lingvan konscion. Tio ankaŭ influas la Esperantomovadon negative, kvankam tiu same kiel ĉie aliloke estas parto de klopodo por lingva plikonsciigo.

[redakti] Ekonomio

Dum televidinform-elsendo, oni montras la shtatestron de Noviallando, kiu havas enormajn ekonomiajn problemojn. La shtatestro diskursas:

"Kara popolo, mi havas du malbonajn novajhojn por anonci al vi. Unue, post malmulta tempo, ni havos nur fekaĵon por manghi. Kaj ech pli, ne estos sufiche por chiuj!"
1630

[redakti] Turismo

Turisto migras tra la montaro de Noviallando, kaj renkontas ŝafiston kun sia ŝafaro. Ili ekbabilas pri chiaj temoj -- pri la shafista vivo, la montara vetero, la danghero pri lupoj, ktp. Forironte, la turisto proponas vetludon al la shafisto:

"Mi vetas," diras la turisto, "ke mi povos diveni la precizan nombron da shafoj en via shafaro ene de dek sekundoj!"

"Ha, tion mi shatus vidi!" ekkrias la shafisto. "Kaj se vi sukcesos, mi donos al vi unu el la shafoj!"

"Nu," diras la turisto, rapide rigardante la shafaron, "estas precize 847 shafoj!"

"Nekredeble!" ekkrias la shafisto, frapante sian kapon. "Tio estas absolute prava respondo! Do, mi povas nur honori mian veton. Vi povas elekti vian shafon!"

La turisto metas sian novegajnitan shafon sur siajn shultrojn, kaj ekforiras. Sed la shafisto revokas lin:

"Atendu!" li diras. "Mi proponas reveton, por duoblo au nenio. Se mi sukcesos diveni vian naciecon, vi redonos al mi la shafon. Kontraŭe, mi donos al vi du shafojn!"

"He, he!" diras la memfida turisto. "Mi akceptas la defion!"

"Vi estas bervalano!" diras la shafisto.

"Diable!" ekkrias la bervala turisto. "Kiel vi divenis tion? Mi havas neniun akchenton en via lingvo, kaj mi portas vialandajn vestojn. Mia nacieco tamen ne estas stampita sur mia vizagho!"

"Vi ja pravas," respondas la shafisto. "Sed vi estis forportonta mian hundon anstataŭ shafo...."

Content Navigation
Aliaj lingvoj