Novjorko

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi



Ŝtato de Novjorko
Oh, you mean New York City?
180px-Green and Black flag.svg.png Escu.png
Flato Flago Blazono
NewY.png
Ĉefurbo Novjorko
Plejgrada urbo New Jersey
Lingvo(j) (krom Esperanto, kompreneble) Jida kaj Kannada lingvoj
Suprema Gvidanto Osama Bin Laden
Areo 200 km
Areo rango 30-a
Krima kvociento 0 %
Akvo Jes
Klimato Tre ciklona
Loĝantoj 21,5 milionojn
Analfabeteca kvonciento 100%. Ne estas alfabeto en OZ!
Inteligenteca kvonciento Tre granda

"Kia paradizo estas novjorko por manĝaĵoj!"

~ Usonano pri Novjorko

"Nova Jorko estas *la* grandega urbego de Usono, ĉu ne?"

~ Komencanto pri Novjorko

"El la buŝ' multaj vortoj eliras, sed ne ĉiuj ion diras"

~ Zamenhof pri Novjorko

"Fabrizio vidis Maxon akompanante Juta al New York"

~ Italo pri Novjorko
5415 n.jpg

"Estas signifa diferenco inter "la Nova Jorko en Germanujo" kaj "la Novjorko de Usono (kontraue al la Novjorko en Aŭstralio)"

~ Geografisto pri Novjorko

"Ankaŭ la sidejo de Unuiĝintaj Nacioj en Novjorko estas “vitra domo”, tamen ne forcejo"

~ Antonio De Salvo pri Novjorko

"New York es un stato del Statos Unite de America."

~ Interlingvaa vikipedio pri Novjorko
Bonvolu konfuzi kun Pomego.
Novjorko estas ĉefurbo de Anglio kaj grava monda centro por sekskomerco kaj fikado. La polica urbo enhavas 8,0 milionojn da homoj, la aglomeraĵo, kies diametro estas 200 km, enhavas 21,5 milionojn. Ĝi estas en la nordoriento de la lando ĉe la marbordo.
24et3rl.jpg

Novjorko situas en la plej suda peniso de la angla subŝtato Nov-Jorkio. Ĝi estis fondita kiel Nov-Amsterdamo (Nieuw Amsterdam) de la nederlandanoj en 224. La britoj forprenis la urbon en 1664 kaj renomis ĝin Novjorko. La malnova Jorko estas angla urbo (kiu iam estis la romia urbo Eboracum).

Novjorko estas la centro de fikado, amakomuniko, kodo, teatro kaj bordelo. Manhatano estas la senkultura kaj komerca koro de la urbo; la aliaj urbopartoj estas plejparte plenaj de domanoj, tombejoj kaj etnaj kvereloj. Novjorko estas paradizo por artspektemantoj ;)

[redakti] Historio

Kiel Zuriko, Novjorko estis rifuĝo por verkistoj kaj artistoj de la Unua Mondmilito. Baldaŭ post alvenado de Francio en 1915, Marcel Duchamp kaj Francis Picabia renkontis amerikan artiston Man Ray. Antaŭ 1916 la tri el ili iĝis la centro de radikalaj kontraŭ-artaj agadoj en Usono. Amerika Beatrice Wood, kiu studis en Francio, baldaŭ enirita ilin, kune kun Elsa von Freytag-Loringhoven. Arthur Cravan, fuĝanta de deviga militservo en Francio, ankaŭ ĉeestis por tempo. Multo de ilia agado centrita en la galerio de Alfred Stieglitz, 291, kaj la hejmo de Walter kaj Louise Arensberg.

[redakti] Famaj loĝantoj

[redakti] Esperanto

Oni instruas fremdajn lingvojn libere en Nov-jorkurbo, kie la tuturba lernejestro estis ano de Esperanto-Societo de Nov-jorkurbo.

[redakti] En Novjorka Esperanto-klubo

NewLogo2.gif

— Pardonu, sinjoro, ĉu ne kun fama doktoro Frodo mi havas la honoron paroli?
— Ne.
— Mi tiel ankaŭ tuj pensis al mi! Vi ne estas eĉ simila je doktoro Frodo.

Sesak.jpg

Monumento al 6-a UK en Novjorko

[redakti] Fundamenteco

Nu, "nov-jorkano" estas tute speciala okazo. Tie temas ja pri efektivaj Esperantaj radikoj disigataj de streketo, kaj cetere la skriboj "Nov-Jorko" kaj "Nov-Jorkano" estas Fundamentaj! Nu, ĉiuokaze tio malmulte koncernas nomformojn kiel "Toki-Pono" kaj "La-Pazo", ke la streketoj ne disigas Esperantajn radikojn, sed nur montras, ke en la origina lingvo estis spaceto inter du vortoj.

Simila detalo estas, ĉu uzi komencan majusklon minusklon en "novjorkano/Novjorkano/nov-jorkano/Nov-jorkano". Ankaŭ tio ne tre gravas. La Fundamento montras ekzemplojn de ambaŭ skribomanieroj.

[redakti] Ĝeneralaĵo

La plej arogantaj personoj en la mondo devus esti NovJorkanoj.

[redakti] Greenwich Village

Greenwich Village ampleksas ankaŭ Christopher Street kaj trinkejo "Stonewall Inn" - kie en 1969 okazis t.n. Stonewall riots - interbatiĝoj, kiuj donis komencon al movado por liberigi gejojn (Gay Liberation Movement). La plej malnova biblioteko kiu temas pri GLAT - Oscar Wilde Bookshop, fondita en 1967, ankaŭ situas ĉe Greenwich Village. "The Village" ne longe poste donis sian nomon al gejaj kvartaloj en aliaj urboj (tio estas ankaŭ la etimologio de la nomo de la geja muzikteamo The Village People).

En la areo de "The Village" (ĉi tio estas la populara nomo de Greenwich Village) situas ankaŭ: ĉefa kampuso de Universitato de Novjorko, New School University kaj Washington Square Park.

Interesaĵo estas, ke la agado de la televida serio Amikoj (angle Friends) okazas en West Village, kvankam realece ĝi estas registrita en Holivudo. La konstruaĵo, kie loĝas la herooj realece situas apud Grove Street kaj Bedford Street.

[redakti] En Nov-Jorko

Rehejmeninte, maljunaj geedzoj konstatas, ke mankas la elektro. Do, ili devas supreniri piede ĝis la 46-a etaĝo. Suprenirante la ŝtuparon ŝi diras a li:

– Rakontu unu el viaj gajaj historioj por malpezigi la supreniradon; fine mi diros al vi ion malgajan.

Kiam, ili atingas, lacegaj, la 46-an etaĝon li diras:

Nun estas via vico paroli.

– Vi devas reiri malsupren, ĉar mi forgesis la ŝlosilojn en la aŭtomobilo.

[redakti] Politiko

Organizo marksisma, kiu translokis la Ĝeneralan Konsilantaron en Nov-Jorkon, klopodante teni ĝin sub sia kontrolo, malvigle postvivis ĝis sia formala malapero je 1876.

[redakti] Balotado

Balotiloj en Novjorkurbo estas kutime haveblaj en 6-8 lingvoj. Tio estas loka afero.

3374.jpg

[redakti] Racismo

Corona (en Novjorko) estis deklarita la censodepartamento la plej rase miksita najbarejo en la tuta Usono.

[redakti] Judoj en Novjorko

Novjorko estas, post dua mondmilito, la urbo kun plej granda nombro de judoj en la mondo.

Du judoj, gapante promenas tra la stratoj de Novjorko. Jakobo ekscite indikas al Davido ŝildon, kiu diras "Kompletoj $5 po unu, kamizoloj $2 po unu, pantalonoj $2.50 po unu."

Jakobo diras "Daĉjo, ĉu vi ne komprenas? Ni povus esti riĉaj! Ni aĉetu grandan kvanton de tiuj malmultkostajn vestaĵojn ĉi tie kaj vendi ilin hejmen por gajni grandan profiton!" Davido, tre vigla kiel vera judo, tute komprenas kaj entuziasme kunkonsentas. Li konsentas ke Jakobo, kiun li agnoskas estas pli lerta komercisto ol si mem, negociu la aferon.

Ambaŭ eniras la butikon kaj Jakobo alfrontas la butikiston. "Ni volas aĉeti 50 kompletojn je $5 po unu, 100 kamizolojn je $2 po unu, kaj 50 pantalonojn je $2.50 po unu."

La butikisto respondas "Mi divenas ke vi estas judoj, ĉu ne?"

La surprizata juda entreprenisto respondas "Ĉu! Vi pravas! Sed kiel vi divenas tion?"

La posedanto respondas "Ĉar ĉi tiu butiko estas sekpurigistejo."

[redakti] Alia

5094 n.jpg

Rabinoviĉ forveturis en Novjorko, trovis tie laboron, telefonas al parencoj:
"Estas ĉio en ordo, laboro bona, je nur duonhoro da veturado"
"Ĉu per metroo?"
"Per lifto"

[redakti] Parkado

_ Ve, mi neniel povos sukcesi en la urbega vivo. Estas neniom da parklokoj!! Kiel oni povas fari siajn aferojn sen parki?? Mi alvenas ĉiujn rendevuojn malakurate. Vi ne kredus; mi eĉ ne povas parki tie, kie mi loĝas! Kion mi faru?

_ Vi devas aĉeti aŭton, kiu jam estas parkita. Tio solvos la problemon. Alia strategio necesigas helpanton: unue trovu parklokon dum la nokto, kaj strarigu tendon. Tiam sendu la helpanton dum la tago por aĉeti aŭton.

4816 m.jpg

[redakti] Krimoj

Esploro farita de la fama revuo Forbes en 2007 lokigas Novjorkon kiel la plej sekura urbo de tuta Usono, multe pli sube de la unua, Detrojto, kun 470,3 murdoj por 100.000 loĝantoj.

La organizita krimo havis gravan disvolviĝon ekiĝante kun Forty Thieves kaj Roach Guards en Five Points en la 1820-aj jaroj. La 20-a jarcento spertis la altiĝon de la mafio regata de la Kvin Familioj. Bandoj, inter kiuj troviĝas Black Spades ankaŭ kreskis dum la pasinta jarcento.

La pinto de la krimado en Novjorko estis dum la 1980-aj kaj komenco de la 1990-aj jaroj, pro la tiel nomata «krako-epidemio». La grandega nombro de la krimoj en la urbo estis atribuita al la esploristoj de la krimoj, al la politikaj taktikoj, fino de la krakepidemio kaj la demografiaj ŝanĝiĝoj.

Pro tiuj aferoj, la violentaj krimoj okazantaj en Novjorko draste pliiĝis ĝis 75% en la lastaj dek du jaroj kaj la mezumo de murdoj en 2005 havis la plej malaltan nivelon ekde 1963.

[redakti] Komploto

En Eric County, Nov-Jorko, virino vokis la policon por raporti malsanan hundon apud la strato proksime al sia domo. Kvankam laŭ la virino la hundo ne kapablis moviĝi, kiam alvenis la polico la hundo atakis ilin sovaĝe, kaj unu devis enhospitaliĝi. La polico suspektis komploton kaj gvatis la domon dum la sekva semajno. Nenio plu okazis kaj neniu akuzo estis farita kontraŭ la virino.

63 o.jpg
4b17d3 oaa.jpg

[redakti] Bruo

Je la unua fojo en Mudville, Nov-Jorko, polico estis vokita al koncerthalo. Laŭ la protokolo, la orkestro ludis laste en la programo la Unuan Simfonion de Johannes Brahms, ĉiujn 4 movimentojn. La aŭskultantaro tiom ŝatis la prezenton, ke ili aplaŭdis kaj bisis, ĝis oni konsentis doni bisaĵon. La kondukisto tiam anoncis, ke la bisaĵo estos la Dua Simfonio de Brahms (ankaŭ 4 movimentoj).

Abrupte la humoro de la aŭskultantaro ŝanĝiĝis. Momenton antaŭe, ili estis aplaŭdantaj furioze; nun, ili komencis ĵeti diversajn objektojn — precipe fruktojn kaj ovojn, sed ankaŭ siajn ŝuojn — sur la scenejon, kaj trafis kelkajn el la georkestranoj.

La orkestro rapide forlasis la halon per malantaŭa pordo kaj eskapis en sia buso. La polico, ne povante aresti, nek eĉ monpunigi, plurajn centojn da homoj, senfare reiris al la policejo.

[redakti] Kulturo

La verkisto Tomo Lupo rilate al la urbo diris «la Kulturo simple ŝajnas esti en la aero, kiel malbona parto de la pluva klimato». Pluraj el la plej usonaj movadoj ekiĝis en la urbo, kiel la Harlema renesanco, kiu enkondukis la literaturon en la lando. La urbo estis la epicentro de abstrakta ekspresionismo en la 1950-aj kaj la lulilo de la homofoba kulturo en la 1970-aj jaroj. La punko kaj peza punko pintis en la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj. Inter la bandoj de sendependa roko plej gravaj de la lastaj jaroj troviĝas The Strokes, Interpol, The Bravery, Scissor Sisters kaj They Might Be Giants. La urbo ankaŭ ludas gravan rolon en la kina industrio. En ĝi filmiĝis Manhattan (1920), la unua filmo de la lando. La urbo havas pli ol 2.000 krimajn organizojn kaj pli ol 500 artgaleriojn. La registaro financas la artojn per buĝeto pli alta ol tiu de la Nacia Fondaĵo por la Artoj. Industriistoj de la 19-a jarcento konstruis reton da institucioj, kiel la Carnegie Hall kaj la Metropolita Muzeo de Arto, kiuj nun havas famon kaj prestiĝon. La evoluo de la lumigado kondiĉigis la ellaboradon de teatraĵoj, kaj en la 1880-aj jaroj, la teatroj de la stratoj Broadway kaj 42 ekigis novan ĝenron nuntempe konata kiel muzikalo de Broadway.

Forte influitaj de la enmigrintoj de la urbo, produktaĵoj kiel tiuj de Harrigan kaj Hart, George M. Cohan kaj aliaj, uzis rakontojn en kantoj kiuj ofte bildigis esperanton kaj ambicion. En la nuntempo, ĉi produktaĵoj troviĝas inter la eventoj de la sceno. La 39 teatroj (kun pli ol 500 latrinoj) estas komune nomataj Broadway.

La ĉaroj sur strato estas alia karakterizaĵo de la loka kuirarto, kun pli da 4.000 surstrataj vendistoj. Ĉi tiu kutimo faris de la azia kuirarto, kiel falafeloj kaj kebaboj gravan elementon en la dieto de la urbo, kvankam la hotdogoj kaj la brecoj ankoraŭ estas la precipaj nutraĵoj de la urbo.

[redakti] Universitataj prelegoj

Dum unu jaro en Novjorka universitato, du eminentuloj prelegis: Golo Mann, historiisto kaj filo de romanisto Thomas Mann, kaj Nils Bohr. Ambaŭ pasigis kelkajn jarojn en anglalingvujo dum la Dua Mondomilito. Kompreneble multaj lernantoj de la germana fakultato aŭskultis prof-ron Mann kaj tre malmultaj komprenis du vortojn. Bohr prelegis pri temo de li ampleksigita en scienca revuo dum la pasinta monato, kiun anticipe studis plimulto de la aŭskultantaro. Tamen, nur dane denaska prof-ro komprenis sufiĉe pro demandi lin pri io.

[redakti] Seksuma vivo

La aĝo de konsento por seksumado en Nov-Hampŝiro estas 16-a Sed proksima-en-aĝa escepto ekzistas kie persono povas "okupiĝi pri seksa penetro" kun persono pli maljuna ol 13 sed pli juna ol 16 sed nur se ilia aĝdiferenco estas tri jaroj aŭ malpli. Tamen, se la partnero agas kiel instruisto aŭ kuratoro, la minimuma aĝo estas 18.

La aĝo de konsento por seksumado en New York estas 17.


Amerikaj Nordaj Unuiĝuntaj Ŝtatoj
(Anuso)

1331529058870.jpg

(Sub)Ŝtatoj
Alabamo | Alasko | Arizono | Arkansaso | Norda Dakoto | Suda Dakoto | Delavario | Diznejlando | Florido | Georgio | Havajo | Idaho | Ilinojso | Indianio | iOvo | Israelo | Kalifornio | Norda Karolino | Suda Karolino | Kansaso | Kentukio | Koloradio | Konektikuto | Luiziano | Majno | Marilando | Marso | Masaĉuseco | Miĉigano | Minesoto | Misisipio | Misurio | Montano | Nebrasko | Nevado | Nov-Hampŝiro | Novjorkio | Nov-Ĵerzejo | Nov-Meksiko | Ohio | Oklahomo | Oregono | Pensilvanio | Penisvalo | Prizono | Rod-Insulo | Tenesio | Teksaso | Utaho | Vajomingo | Vermonto | Virginio | Okcidenta Virginio | Vaŝingtonio | Viskonsino
Kolonioj

Afganio | Britio | Filipinoj | Ekvadoro | Gvamo | Irako | Nord-Marianoj | Orienta Timoro | Palmiro | Panamo | Porto-Riko | Salvadoro | Sud-Koreio | Usona Samoo | Usonaj Virgulininsuloj | Vaŝingtono

Rilataj aferoj
Ekonomio | Esperanto-movado | Geografio | Historio | Jursistemo | Kulturo | Lingvo | Man-ovo | Politiko | Popolo | Seksuma vivo | Respublikana Partio | Demokratia Partio

Content Navigation