Nuda naĝado
El Neciklopedio
"Al la fiŝo ne instruu naĝarton"
~ Zamenhof
"Kaj ne juĝu, kaj vi ne estos juĝitaj ; kaj ne kondamnu, kaj vi ne estos kondamnitaj ; liberigu, kaj vi estos liberigitaj ; donu, kaj estos donite al vi ; bonan mezuron, premitan, kunskuitan, superfluantan, oni donos en vian sinon. Ĉar per kia mezuro vi mezuras, per tia oni remezuros al vi"
~ Jesuo pri nuda naĝado
"Kia babilemulo!"~ Lucifero pri Jesuo
"Por reakiri sian junecon, oni devas simple ripeti siajn malsaĝaĵojn"
~ Oscar Wilde pri nuda naĝado
Ĉu nuda naĝado naturas? Aŭ ĉu estas peko puninda per pugbatado?
Enhavo |
[redakti] Avantaĝoj
- La knabo povas svingi la penison por propulso.
- La knabino povas levi aŭ mallevi la mamojn por ŝanĝi la flosecon.
- Eblas pli facile kapti marbestojn, ĉar ili timas vestitajn homojn.
- Akvo estas minimume 0 gradoj :) en vintra lago ĝi estas +1..+4 eĉ se aero estas -25 :) nemalbona rimedo por varmiĝi.
[redakti] Malavantaĝo
Kion vi faros, se sovaĝa subakva sireno petole pinĉos pugon, penison, aŭ piĉon?
[redakti] Plia avantaĝo
Mojose! Jen nia ŝanco por sirenkaptado. Ni preparos el ŝi picon.
[redakti] Religia signifo
Ekde antikveco, la fiŝo estas grava simbolo por nudismaj kristanoj. Estas almenaŭ du kialoj...
- Fiŝoj naĝas nudaj.
- Sankta Petro fiŝkaptadis nuda. (Johano 21:7)
Laŭ iuj, la simbolo de la nuda fiŝo ankaŭ rivelas historian ligon inter kristanismo kaj la religio de Afrodita.
[redakti] Naĝeja etiketo
Eta Joĉjo estis alfrontata de la savgardisto ĉe la publika naĝejo: "Vi ne rajtas urini en la naĝejo!" la savgardisto riproĉis la knabeton."Mi raportos vin!"
"Sed ĉiuj pisas en la akvo," protestis Joĉjo.
"Prave," respondis la savgardisto, "Sed ne de la plonĝo-tabulo!"
[redakti] Vidu ankaŭ
[redakti] Ne vidu ankaŭ


