Nudeco
El Neciklopedio
"Kie nudas la ventro, tentas serpento."
~ Sankta Aŭgusteno
"Nudeco signifas senvestecon de homoj kaj senharecon de bestoj"
~ Vikipedio pri nudeco
"Pardonez me pliz"
~ nuda idisto
"Ho jes, mi memoras pri la ideo 'kial ĝeni vesti min'"
~ Cindy McKee pri nudeco
"Fek al Esperanto!"
Nudeco signifas esti sen vestoj. En plejmultaj ĉirkaŭaĵoj, tio estas peko; sed ja estas malmultaj esceptoj.
Enhavo |
[redakti] La nudisma herezo
Laŭ nudismo, ĉiu ĉiam estu nuda. Sed, se ĉiuj estus nudaj, oni ne povus scii, kiu estas la pastro.
[redakti] Kiam nudeco taŭgas?
Krom tiaj fanatikuloj, homoj estas nudaj ĉefe en la domo, kaj eĉ tie nur malofte, ekz por sin duŝi. (Nur pekemuloj duŝas sin ofte.) Nudeco estas tamen neceseja (kaj sekve senkulpa), kiam oni nutras la katon, ĉar katoj ne komprenas vestojn kaj ofte timas homojn vestitajn.
Nudeco dum fiŝkaptado estas ankaŭ akceptebla, ĉar ĝin praktikis Sankta Petro (Johano 21:7) kaj la klasika poetino Julia Bagio. Oni ankaŭ rajtas iĝi nuda por rajdi ĉevalon, kiel Damo Godiva kaj Mona Lisa.
[redakti] Sentaŭga nudeco
Alifoje, plena nudeco estas grava herezo. Laŭ Sankta Paŭlo, knabino ĉiam portu almenaŭ ĉapelon. (Korintanoj 1, ĉapitro 11 verso 10).
[redakti] Punado
Por informoj pri kiel oni punu sentaŭgan nudecon, vidu la paĝon pugbatado.
[redakti] Nudeco kaj mono
Sinjorino ĵus eliris el sia hejma banejo kaj ĉirkaŭkovris sin per bantuko, dum la edzo eniras en la banejon por bani sin ankaŭ.
Subite aŭdeblas la pordosonorilo, do la sinjorino subeniras al la teretaĝo kaj malfermas la pordon, tie estas la najbaro, kiu vidante ŝin tiele diras:
— Se vi lasas fali la bantukon, kaj permesas ke mi vidu vin nudan, mi donos al vi 400 eŭrojn.
Post ne multe da penso, la sinjorino delasas la bantukon.
Kiam la najbaro jam rigardis sufiĉe, donis la monon kaj foriris.
La sinjorino reiras supren, kaj la edzo, kiu aŭdis iomete la pordosonorilon, demandas:
— Ĉu alvenis iu?
La sinjorino: — Mm ... ja, estis nur la najbaro.
La edzo: — Ah, kaj ĉu li alportis 400 eŭrojn kiujn li ŝuldas al mi?.
