Nudelo
El Neciklopedio
"Manĝaĵo bezonas spican herbon, parolo bezonas trafan proverbon"
"Apud plena manĝotablo ĉiu estas tre afabla"
~ Zamenhof
Nudelo estas pastaĵo el faruno kaj ĉurovo, distranĉita en mallarĝajn rubandojn, kaj eventuale sekgita, por posta bolkuirado. Ĝi estas mojosa manĝaĵo inventita de nudistoj, kaj ofte vendita en bordeloj.
La nudelo estas kulture kaj historie grava, ĉar
- Jana Aŭsten manĝis nudelojn dum la Tagmanĝo sur la herbo.
- Dum la Malvarma Milito, oni manĝis por resti varma.
- Zamenhof travivis unu semajnon nur sin nutrante per kilogramo da nudelo.
Rim.: En la reala uzo ekzistas hezito, ĉu nudelo estas ara (kiel „rizo“ ktp) aŭ indikas unuopan pecon da pastaĵo (nudelpecon). Tio estas tre grava kverelo, kiu certe kaŭzos internacian batalon, se ne estos packonferenco.
[redakti] Hejmfarita nudelo
Panjo, panjo, kiam ni denove manĝos tiujn buntajn nudelojn?
Silentu, avĉjo ne plu havas varikojn!


