Nudismo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Vero, belo, bono, kiam mankas la kalsono."

~ Sapfo

"El tro da vesto, ekestas pesto."

~ William Blake

"Vi havas nenion por perdi, krom viajn kolĉenojn, jupetojn, kaj rajdistajn botojn."

~ Karlo Markso

Nudismo estas la konvinko, ke ĉiuj la problemoj de la mondo estos solvitaj, kiam ĉiuj homoj ĉesos porti vestojn, pro tio, Nudismo estas en unu kategorio kun humanismo en Vikipedio.

Batalemaj nudistinoj atakante malnudiston.

Enhavo

[redakti] Celo

Laŭ la nudisma movado, ia ajn kostumo, inkluzive la bikino, estu ĉie strikte malpermesita. La esperatan tutmondan nudiĝon oni nomas la "fina venko".

[redakti] Kromnomoj

Nudistoj kutime havas haŭton ruĝitan pro la suno. Sekve oni nomas ilin "ruĝuloj".

Alia ofta kromnomo de nudismo estas "naismo".

[redakti] Problemoj solvotaj per nudeco

Ekzemple

  • Sen gantoj, ŝtelistoj ne povos ŝteli.
  • Sen uniformoj, militoj ne okazos.
  • Malsato malaperos, ĉar bienoj produktos avenon kaj artiŝokojn, anstataŭ lanon kaj kotonon.

[redakti] Historio kaj kulturo

Du nudaj.
La nudisma movado estas tre malnova. Inter fruaj anoj estis Afrodita de l' Pugo, Sapfo, kaj la Tri Nudaj Amikinoj.

En pasintaj jarcentoj, la movado reklamis sin ĉefe per pentraĵoj kaj statuoj. Hodiaŭ pli oftas fotoj.

En la 19a jarcento okazis kompromiso historia inter nudistoj kaj malnudistoj: la Tagmanĝo sur la herbo de 1863.

En la meza 20a jarcento, nudistoj estis kruele persekutataj de Hitlero, kiu volis, ke ĉiu portu kostumojn ĉielarke koloritajn.

La Malvarma Milito (aŭ Nuklea Vintro) estis malfacila epoko por nudistoj. Malsaniĝis multaj, kaj mortis kelkaj, pro pulminflamo kaŭze de la ega malvarmo. Travivis tamen la movado.

[redakti] Nudismaj kaj naturismaj sektoj

Inter la anoj de la nudisma movado estas moderuloj, kiuj kelkfoje portas la kalsoneton ĉe formalaj okazoj; kaj ekstremuloj, laŭ kiuj eĉ bestoj kaj fiŝoj estu nudaj.

Iaj nudistoj pasigas multe da tempo en arbaroj. Tie ili dancas, grimpas la arbojn, fotas birdojn, kaj sin fleksi por kolekti sciencajn specimenojn. Tiajn nudistojn oni nomas "naturistoj".

[redakti] Nudismaj aktivecoj



Nuda festo en la 16a jarcento, ora epoko por naturismo.

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Malvidu ankaŭ

La Vikipedio havas senhumuran artikolon pri nudismo.
Aliaj lingvoj