FANDOM


"Komenciĝis proceso, mono fluas sen ĉeso"

~ Zamenhof pri alia afero

"Kontraŭe!!!"

~ Aĥmenido
Nuenen, Gerwen en Nederwetten

Nuenen, Gerwen kaj Nederwetten (Teksaso) nederlande ankaŭ Nuenen c.a., situas inter la urboj Helmond kaj Eindhoven.

Vidindaĵoj Edit

La malnova centro de la vilaĝo Nuenen montras triangulan placon, nomitan “De Berg”, (La Monto) kun la fama tilio. De tie la “Bergstraat” , (Montstrato), gvidas nin al pli granda triangula verdaĵo, “Het Park”, (La Parko). Tiun ĉi oni konstruis en la 19a jarcento kaj ĉi tie oni trovas la muzikkioskon, statuon honore al Vincent van Gogh kaj monumenton kiu memorigas la Fratulinojn de l’ Amo.

Esperanto.j

Muelejoj Edit

De Roosdonck. Rondforma Beltmolen (muelilejo sur altaĵo) de la tipo ĉapturnulo. Oni ekkonstruis ĝin en 1884 sed ne tuj finkonstruis ĝin pro tragika akcidento: dum la konstruado ĝi subfalis kaj unu persono mortis. En la muelilo oni nuntempe ankoraŭ regule muelas grenon.

Opwettense watermolen. Akvomuelejo en la “Kleine Dommel” (Malgranda Dommel), kies historio reiras al la 11-a jarcento. La nunaj konstruaĵoj datiĝas de 1743. La eno, interalie premilo por lin-semo, ankoraŭ funkcias. La tutaĵo inkluzivas muelistdomon de la 17-a aŭ 18-a jarcento. La subemovata muelilo havas la plej grandan akvo-radon de Brabanto, kun diametro de 9,30 m, ofte pentritan de Vincent van Gogh.

Collse watermolen. Akvomuelejo de Coll. Ĝi troviĝas inter Eeneind kaj la urboparto Tongelre en Eindhoven. Tiu ĉi “banwatermolen”… troviĝas en la “Kleine Dommel” kaj datiĝas de la 13-a jarcento. Komence unuobla kaj poste duobla subemovata muelilo. Oni uzis la muelilon interalie kiel gren- kaj oleo-muelilon kaj iam ĝi apartenis al la Duko de Brabanto. Nuntempe uzata kiel grenmuelilo.

1qbs6i5o1 500

Religiaj konstruaĵoj Edit

Sint Clemenskerk. La arkitekto de la rom-katolika preĝejo nomiĝas Carl Weber. Ĝi troviĝas ĉe la “Park”. Oni konstruis ĝin en 1872 kaj ĝi kombinas neoromanan kaj neogotikan stilojn. Ĝi anstataŭigis la ”schuurkerk”. (kaŝpreĝejo ofte en kabano, heredaĵo de la stata subpremo de la katolikoj post la reformado). En la turo pendas kelkaj antikvaj sonoriloj, unu el ili datiĝas de 1490. Oni restaŭras la preĝejon ek de 2000, zorge atentante la orginalan stilon…

Van Gogh Kerkje. La “Hervormde Waterstaatkerk”, (reforma preĝejo) datiĝas de 1824. La eta preĝejo pitoreske troviĝas sub la arboj en la ombro de la Parko “Houtrijk”, malnova vilaoĝardeno. La patro de Vincent van Gogh estis pastoro ĉi tie. Vincent van Gogh plurfoje pentris la preĝejon. Nuntempe uzata por specialaj ceremonioj kaj kulturaj kunvenoj.

Regenboogkerk. La nuntempa Protestanta preĝejo el 1999 posedas mozaikon de vitro en stalo de Karel Appel, veninta el la malkonstruita Reforma preĝejo en Geleen-Oost. (Nederlanda urbeto)

Sint Elisabeth Klooster. Konstruita en 1887. La Fratulinoj de’l Amo loĝis ĉi tie ĝis la jaro 1977. Nuntempe uzata kiel kulturcentro. En la centra halo oni starigis parton de la trunko de la fama, en 1994 desegita, tilio. Laŭdire ĝi aĝas pli ol 600 jaroj. La suba trunkparto ankoraŭ troviĝas sur supermenciita placo “Berg”.


Sint Antoniuskapel te “Eeneind”. En 1987 oni dediĉis la kapelon al Sankta Antonio Abato, kiu estas la patrono de la civilgvardio “Eeneind”. Ĝi anstataŭas la kapelon de Opwetten, konstruitan en 1450 kaj funkciantan ĝis 1915. La krucifikso originas de la malnova kapelo kaj la ligna bildo de Antonio Abato, farita de Omer Giellet el Breskens.( Nederlanda Urbeto)

Buitenplaats Soeterbeek troviĝas sur la loko de antaŭa monaĥinejo. La nuna somerloĝejo ekzistas de 1800. Troviĝas parko kaj lagetoj. La monaĥinejo estis fondita en 1448 kaj ekde 1467 troviĝis sur la tereno de Soeterbeek. La monaĥinoj devige forlasis Nuenen en 1732 kaj ekloĝis en Deursen, tiatempe situanta ekster la teritorio de la Republiko de Unuiĝintaj Nederlandoj. Ties nomo same estas Soeterbeek kaj ĝi konzervas nombron da utilaĵoj el la Nuenena periodo.

Nereligiaj konstruaĵoj Edit

0 01l

Wevershuisjes, (teksistdometoj) laŭlonge la “Berg” en Nuenen, inkluzive la tielnomata “Kostershuisje”, (pedeldometo) el 1763. Hervormde pastorie ( Reforma pastorejo) aŭ “Domineeshuis”, (Pastorejdomo) ĉe de Berg, (la Monto), el 1764. Ĝis nun ĉi tie estis loĝantaj la pastoroj de Nuenen, interalie Theo van Gogh. Lia filo Vincent van Gogh havis ĉi tie atelieron. La pastorejo mem estas ankoraŭ parte kompleta, sed ne vizitebla. ’t Weefhuis. (La teksisto domo) Iama tolofabriko el 1888, nun ekspociziejo por artoj. Pluraj historriĉaj loĝdomoj kaj vilaoj en la vilaĝa centro kaj ties ĉirkaŭaĵo, precipe el la 19a kaj komenco de la 20a jarcentoj. Kelkaj longfasadaj farmdomoj. Antikva komunumdomo en la Beekstraat (Riveretstrato), el 1734, restaŭrita en 1986 kaj funkcianta kiel galerio. Huis Nune Ville, (Domo Nune Ville) aŭ konata kiel Begemannhuis. (Begemanndomo) Konstruita en 1874 por pastoro Begemann. Ĉi tie loĝis Margot Begemann, enamiĝinta al Vincent van Gogh.

Famaj enloĝantoj Edit

906 o

Vincent van Gogh loĝis du jarojn (1883-1885) en Nuenen. En tiu periodo li pentris interalie la reforman preĝejon de la vilaĝo, kies pastoro estis la patro de Vincent. Multaj liaj pentraĵoj temas pri Nuenen kaj ties enloĝantoj, interalie la Aardappeleters (Terpommanĝantoj).

Theo van Gogh (1822-1885) estis pastoro en Nuenen de 1882-1885. Li estis la patro de Vincent van Gogh kaj lia kromnomo estis “ La bela pastoro”. Lia tombo troviĝas sur la Oude Begraafplaats (Malnova Tombejo) en Nuenen.

Bart de Ligt (1883-1938) estis pastoro en Nuenen de 1910-1915. Li iom post iom fariĝis liberala kaj kompatis la viktimojn de socialaj maljustaĵoj. Sekve de la Unua mondmilito la sudaj provincoj havis militistan suprrigardon. Militistoj kaj militpolicistoj ankaŭ ĉeestis en la preĝejo kie li en la Unua Tago de Pentekosto de 1915 predikis kontraŭ la milito. Li estis elpelita de la provinco Norda-Brabanto. Poste li kunlaboris en la starigo de la Volkenbond Ligo de la Nacioj kaj aktivis en la pacmovado.

Hugo Brouwer (1913-1986) estis pentristo, vitralisto kaj skulptisto en Nuenen. Troviĝas kelkaj liaj artaĵoj en Nuenen, la Kruco ĉe la Boordseweg, la Krucvojo ĉe la kapelo de Hooidonk en Nederwetten.

Antoon van Bakel (1930- ), pentristo, desegnisto kaj grafikisto. Li naskiĝis en Nuenen kaj Hugo Brouwer instigis lin.

Nico Eekman , pentristo/desegnisto. Li loĝis en Nuenen de 1913-1918.

Gerard van Maasakkers (1949- 0 kantisto de la brabanta dialekto. Li pasigis sian junaĝon en Nuenen.

Edsger Dijkstra (1930-2002). Li fariĝis universitata profesoro en eindhoven kaj ekloĝis en Nuenen. Li estis informadikisto kaj evoluis sistemon por produkti seneraran softvaron. Li mortis en Nuenen.

Nuntempaj lande konataj personoj estas interalie, Tanja Jess kaj Sophie Hilbrand. Ili grandparte pasigis siajn junaĝon en Nuenen.

Ekonomio Edit

De antaŭe Nuenen estis agrikultura komunumo. La malriĉeco instigis , kiel ĉie en la tiama Norda-Brabanto, la domlaborado, kiel farado de lignaj ŝuoj kaj domteksado. Vincent van Gogh pentris tion. Iom da industrio ekestis en la dek naŭa jarcento kaj la unua duono de la du deka jarcento, interalie lignoperlaborado, teksado, ŝtrumpofarado, brikfarado kaj agrikulturmaŝinoj. La brikfarado profitis de la tie disponebla Brabanta lomo. Sed tiu industrio preskaŭ malaperis. Nuntempe troviĝas malpeza industra kaj servad- kompanioj plejofte sur la entreprentereno ekster la centro en Eeneind. Krome industrioj en Nuenen floras la vendistoj kaj komercistoj.

La agrikultura entreprenado estas ofte grandskala bestbredado, krome aktivas multaj legomistoj.

Multaj enloĝantoj laboras ankaŭ en Helmond kaj Eindhoven, tio karakterizas Nuenen iomete kiel navedulkomunumo.

Ĉirkaŭ Nuenen troviĝas la tiel nomataj Kerkdorpen (Preĝejvilaĝoj): Gerwen, Stiphout, Mierlo, Geldrop, Tongelre, Woensel, Nederwetten.