Oceano

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Se la tempo forblovis, ni jam helpi ne povas; kio post ni aperos, ni de ĝi ne suferos"

~ Zamenhof pri tute alia afero

"Aliflanke ni estas nur guto en marego (anstatau' oceano)"

~ Renato Corsetti pri bonalingvismo

" Manuo lavas manuo"

~ idisto

""Det indiske hav" (la Hinda Oceano), kiun oni nun tamen preferas nomi "Indiahavet""

~ Otto Prytz pri Hinda Oceano

"Ĉiu el la ĉefaj partoj de la mondoceano"

~ ReVo pri Oceano

" Peza celo postrestus ĉirkaŭ horo en enprofundigi ĉirkaŭ 10 Km. En la plej profunda parto de la oceano"

~ aŭtomata tradukilo pri io rilate al Oceano
Blue flip flops on a beach


Sube vi, ho akuzativulo, povos trovi pensojn pri virinoj, amo ktp, kiuj eble ŝokos vin. Sed ne rapidu juĝi kaj alglui etikedojn. Oni ja rajtas libere pensi kaj paroli, ĉu ne?


Oceano estas marego en la bonalingvo. Maro (je la barbo de Bofronto!) estas granda aro da akvo tro sala, sekve, en la pli bona lingvo oni diru "grandatrosalakvaron" por maro kaj "grandatrosalakvarego" anstataŭ "Oceno", ĉar ĉinoj tute ne povas kompreni nin alie. Ni ne devas profundiĝi en ĉi tiuj filologiaj digresioj, ĉar ni komprenas, ke la afero havas markitan historian karakteron pli ol filologian.

[redakti] Amoceano

Amoceano estas natura unuiĝo de amgutoj.

[redakti] Nerdaĵo

La plej profunda loko de ĉiuj oceanoj de la mondo troviĝas en la Foso de la Marianoj, en la Pacifiko, kaj ĝi havas profundon de 10 924 m.

[redakti] Ekspliko

Kion ĉi tiu anaso faras tie ĉi? Ĉu iu komprenas?

Ĉio kion mi diras akordas kun la faktoj. Ne temas pri insulto, temas pri konstato (nu, kaj?).