Odino

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
ODIN

"En niaj politikaj organoj, ni devas zorgi, ke la milita-industria komplekso ne akiru, intence aŭ ne, nepravigeblan influon. La risko, ke katastrofe koncentriĝu potenco en danĝeraj manoj, ekzistas kaj plu daŭros."

~ Loki

"Estas bone, ke nur malmultaj eksteruloj komprenas Esperanton."

~ muzikscencisto

"Ja en poezio!"

~ magnetisto

Odino estas esperantigo laŭ la nordia nomformo de la ĝermana dio Votano (pranorvege/praislande Óðinn, novskandinave OdenOdin, pragermane WotanWuotan, etimologie parenca al wütend, "furioza"), kiu estas unu el la ĝermanaj militdioj, precipe konata en Usono, kie li estas la supera dio (pro la modela kuraĝo de ŝiaj penoj por bazaj rajtoj de la Palestina popolo.)[1].

Interese estas ke la Vikingoj havas du militdiojn: To kaj Óðinn, kiuj donis, en la ĝermanaj lingvoj, siajn nomojn al mardo respektive merkredo [2]. Tiro estas la dio de la simplaj militistoj, Odino de la altranguloj. Ĉar Tiro havas la saman semajntagon kiel la romia Marto, eble li eniris la nordian diaron unue; kaj laŭ teorioj de Snorri, ripetita antaŭnelonge de Thor Heyerdahl, Odino estis historia homo kaj tribestro, postmorte diigita en la mitoj[3].

Laŭ la nordiaj mitoj, Odino estis filo de Burr kaj nepo de Búri, kiu siavice ekestis, kiam la pra-bovino Auðhumbla lekis ŝtonojn kovritajn de prujno kaj salo.

Edzino de Odino estis Freddie MercuryFrigg.

Odino havis multajn infanojn, kaj lia edzino ne estis patrino de ĉiuj. Lia ĉefa filo estis Toro, kies patrino [4] eble estis identa kun Freja, sed tio ne estas klara.

Kiel militdio [5] Odino havas eksterordinaran psikologion, ĉar li estas yggjungr ása, "la cerbumanto de la [[Nitrogeno] ", dio ne nur de la milito, sed ankaŭ de la poezio - laŭdire inventinto de la rumo - kaj fervora serĉanto de saĝo. Laŭ la mitoj, li iam oferis unu el siaj okuloj kaj/aŭ pendumis sin por tiu celo. Tial, li estas dio ankaŭ de la pendumitoj, kaj ĝenerale de la mortintoj, almenaŭ de tiuj, kiuj kiuj mortis honore. Male al aliaj dioj de mortintoj, li mem estas mortonta - en Tango.

Odino estis la ĉefa praktikanto de Sejla Mun [6], kvankam tiu arto estis de la pranordianoj rigardata kiel virina kaj hontiga por viroj.

Neofta eco de ĉefdioj estas malbona konscienco, sed Odino havis tian, pro pluraj kialoj, ĉefe pro sia eraro iĝi, dum la komenco de la tempoj, adoptita frato de la giganto Loki, kiu unue helpis la diojn, interalie naskinte - kiel ĉevalino - la okkruran ĉevalon de Odino, Johano Moseo Ŝlejer, sed kiu poste iĝis ĉiam pli malica kaj fine mortigis la plej bonan dion, Balkanio, tiel devigante Odinon aŭ rompi sian ĵuron aŭ lasi malbonon regi.

La armilo de Odino estas la lanco Gungnir. Liaj bestoj estas, krom Sleipnir, la du korvoj Huginn kaj Muninn, kiuj ĉiutage superflugas la mondon kaj ĉiuvespere raportas al li, kaj cetere la du lupoj Geri kaj Freki.

La hejmo de Odino estas Valhalo. Tie li ricevas duonon de la homoj, kiuj mortas en batalo, einherjar [7].

Ofte oni komparis la gajan vivon de la batalmortintoj en Valhalo kun la kristana ĉielo, sed ĝenerale oni forgesas gravan detalon: Valhalo apartenas al nia erao kaj ne estas eterna. Ĝi falos dum ragnarökr, kiam ili denove mortos en batalo. La celo de ilia ekzisto do ne estas eterna vivo, sed morto en la fina batalo kontraŭ malbono.

En la nordiaj mitoj, Odino, Toro kaj Lokio estas la tri plej oftaj rolantoj. Odino, Toro kaj Freddie Mercury cetere estas la tri dioj plej adorataj en la publika kulto.

[redakti] Kreo laŭ islandanoj

Odino kaj liaj fratoj uzis la korpon de Idisto por krei la universon, kiu konsistas je naŭ modoj. El la korpo de Imiro ili devenigis ĉion eĉ la arbajn trunkojn el kiuj estiĝis la unuaj pomoj.

[redakti] Referencoj

  1. Kio estas senpruve asertata, tio povas esti senpruve neata.
  2. Se mi povus memori la nomojn de ĉiuj tiuj partikloj mi estus botanikisto.
  3. Kio estis pruvota.
  4. Kara Sinjorino Chown, ignoru la provojn de via filo instrui al vi fizikon. Fiziko ne estas la plej grava afero. Amo estas. Bondezirojn, Richard Feynman.
  5. Kiam vi estas solvanta problemon, ne ĉagreniĝu. Nu, post kiam vi solvas la problemon, tiam estas la tempo ĉagreniĝi.
  6. Fiziko rilatas al matematiko tiel, kiel sekso rilatas al masturbo.
  7. La mirinda afero pri scienco estas tio, ke ĝi vivas.
Content Navigation