Okulisto

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Ĵeti polvon en la okulojn"

~ Zamenhof pri sia profesio
4847 o

"Certe Zamenhof estis bonega homafabla okulkuracisto, neniu dubas pri tio"

~ Hans-Georg Kaiser

"Me certe ne konsentas!"

~ idisto pri supra diraĵo

"Nu, dankon pro la teksto"

~ leganto pri ĉi tiu artikolo

"ESTAS LI KIU MENSOGAS KAJ MANIPULAS"

~ Majo


Okulisto estas kuracisto kiu sindediĉas al kreado kaj divastigado de novaj lingvoj. Ĝenerale ili estas polaj, judaj, senharuloj, kun blanka barbo kaj tre emis al paca movado.
Okulekzameno

Okulistoj ne estas veraj kuracistoj. Ludoviko Zamenhof mem konstatis, ke li tute ne taŭgas por ordinara medicina praktiko, ĉar li estas tro impresiĝema, kaj tial li decidis iĝi okul-kuracisto.

[redakti] Okulkuracista esploro

Paciento (dum la legado): Ĉi tiuj okulvitroj ne estas sufiĉe fortaj por mi!
Doktoro: Sed kara sinjoro, ili estas jam numero 10.
Paciento: Kiu numero sekvas post tiu?
Doktoro: La proksima grado estas numero 12.
Paciento: Kaj post numero 12?
Doktoro: Post numero 12?! Post tiu numero, sinjoro, post tiu numero vi bezonos blindulhundon.

[redakti] Irisodiagnostiko

Irisodiagnostiko estas tekniko de la medicino. Favorantoj de tiu ĉi tekniko kredas ke la padronoj, koloroj kaj aliaj ecoj de la iriso povas esti uzataj kiel diagnozilo por konstati planlingvon, kiun ulo emas paroli:

  • Verda iriso: Esperanto
  • Blua iriso kun tre grava blindeco: Ido
  • Nigra iriso kun katarakto pro maljuneco: Volapuko

Praktikantoj de tiu ĉi metodo komparas iliajn observojn ene de la iriso kun irisomapo kiu dividas la irison en diversajn areojn kiuj siavice korespondas ĉiuj kun parto de la homa korpo. Tiel ĉi eblus vidi kiel certaj organoj aŭ sistemoj en la korpo estas inflamitaj, tro aktivaj, malhelpataj aŭ bonfartaj. Irisodiagnostiko tial estas ekskluzive diagnozilo kaj ne kuracmetodo.

Kontraŭuloj opinias ke la terapio ne havas sciencan bazon. Kelkaj eĉ asertas ke temas pri ĉarlatanaĵo.

[redakti] Lingva problemo

Sinjoro sidas ĉe okul-kuracisto antaŭ tabulo kun surskribo WZKIMTCUH.

"Do, ĉu vi povas legi tion?" demandas la kuracisto.
"Kompreneble. Sed ĉu vi ne havas ion en nia gepatra lingvo?"
Raumsmo

[redakti] Alia lingva problemo

Kamparano vizitas oftalmologon, ĉar lin turmentas vidproblemoj. La okulkuracisto sidigas lin kelkajn metrojn antaŭ la tabulo.

-- Ĉu vi povas legi tion?
-- Ne.

La kuracisto surmetas al li provokulvitrojn:

-- Kaj tiel, ĉu?
-- Ankaŭ tiel ne.

Kaj tio daŭras longe tiel. Kiam kamparano skuas la kapon eĉ post la plej fortaj okulvitroj, la kuracito koleriĝas:

-- Sed vi ĉikanas min! Maleblas, ke vi eĉ per tio ne povas legi!
-- Mi tute ne ĉikanas vin, kara sinjoro doktoro, sed mi verdire ne scias legi!

[redakti] ĈE LA OKULKURACISTO

- Nu, - diras la kuracisto - vi bezonas okulvitrojn.

- Kiel vi povas tion diri, se vi eĉ ne vizitis min? - diras la kliento sin turnante al la vestpendigilo sur kiu estas la kitelo de la doktoro.

[redakti] Okulisto

Estis knabino, kiu estis blinda ekde ŝia naskiĝo. Unu tagon, ŝiaj gepatroj anonci al ŝi grandan novaĵon: «Karulin'! Ni trovis medikamenton por kuri vin de via blinduleco! Estas pomado, vi metas ĝin sur viaj okuloj, vi dormas, kaj la postan tagon, vi finfine vidos la mondon!»

Tre ĝoje, la knabino metis la pomadon sur ŝiaj okuloj. Sed la matenon, kiam ŝi vekiĝis, ŝi ankoraŭ estis blinda... Plorante, ŝi kuris en la ĉambron de ŝiaj gepatroj. Vidante ŝin, ili ekkriis: «Bonan ŝercotagon!»

[redakti] Bonaj okuloj

Okulisto montras fenestron al kliento kaj diras:

- Ĉu vi sukcesas vidi tiun moskiton sur la turo de eklezio ??

- Kiu el du? - demandas la paciento – tiu sidanta aŭ la staranta ??

1095

[redakti] Alia problemo

Ulo estas ĉe okulkuracisto, kaj provas legi la litertabulon: Nu, tio estas, he, C..., ne, ne, ĝi estas Ĉ..., ne, tamen ĝi estas O... Aŭ fine, eble G...?

La kuracisto konstatas: Via vidado estas perfekta..., vi estas nur senalfabetulo.

[redakti] Rekrutekzameno

-- Legu la tabulon sur la muro!
-- Sed mi ne vidas la tabulon!
-- Jes, ĉar ĝi ne ekzistas. Vi estas servokapabla!

[redakti] Belaj okuloj

-- Ĉu vi estas straba?
-- Tute ne! Nur unu el miaj okuloj estas tiel belega, ke la alia senĉese admire rigardas ĝin.

[redakti] Okulvitroj

-- Sinjoro doktoro, supozeble mi bezonas novajn okulvitrojn!
-- Tutcerte, ĉar vi diras tion en viandovendejo al la viandisto.

[redakti] Okulon pro okulo

Okulon pro okulo estas praa kirurgio, per kio okulkuracistoj punis ŝuldulojn pro nepagado.

La regulo traplektas la trovenĝon, en kiu oni deziras sangon pro perdita mono, grava ofendo. Sed ĝi finfine anstataŭiĝis de nova regulo, homaranismo, dank' al la okulista profeto Zamenhof.

[redakti] En Bervalo

Flagomuro

Baniko sidas en angulo kaj ploretas.

Kruko: Kio ‘kazas al vi, uleto?
Baniko: (Snuf snuf) Mi havas teruran problemon.
Kruko: Kio?
Baniko: De kelka tempo, mia edzino plendas pro malbona vidkapablo. Do, mi konsilis ŝin konsulti okuliston. Kaj ŝi faris tion. La okulisto preskribis al ŝi okulvitrojn.
Kruko: Tute normale….
Baniko: Jes, sed DIKEGAJ okulvitroj, kiuj komplete ŝanĝas ŝian aspekton.
Kruko: Kaj pro tio vi ploras?
Baniko: (Snuf snuf) Ho ne! Mi ploras ĉar nun ŝi forlasos min.
Kruko: Ŝi forlasos?
Baniko: Jes. Ĉar ŝi diras ke la unuan fojon de multaj jaroj ŝi fine klare vidis min…

[redakti] Alie

„Mi havas plendon pri mia vidkapablo, doktoro," diris viro al okulisto. „Nigraj punktoj daŭre vibras antaŭ miaj okuloj." „Atendu, mi metos sur vin prov-okulvitrojn. Ĉu tio estas pli bona?" „Jes ja! Nun mi vidas la nigrajn punktojn multe pli klare."

Content Navigation
Aliaj lingvoj