FANDOM


"Ĉu ne devas esti "Olimpikaj Ludoj"?"

~ Esperantisto
03834 o

"Mi ĉiam certis, ke nur Olimpiaj Ludoj ĝustas, sed nun mi estas pli saĝa"

~ bonalingvisto

"Laŭ Google, estas 239 paĝoj (72%), kiuj uzas "Olimpikoj" kaj 93 paĝoj (28%), kiuj uzas "Olimpiaj Ludoj""

~ Nerdo


La Olimpiaj ludoj aŭ Olimpikoj estas divers-sporta konkuro, kiu okazas ĉiun kvaran jaron. Origine okazigatajn en Olimpio en antikva Grekio, ilin reiniciatis la franca barono Pierre de Coubertin en la fino de la 19-a jarcento.

Oni ankaŭ ne certis pri la bona esprimo, en la Nova PIV estas skribite  : "Olimpikoj = Olimpiaj ludoj". Oni do deduktas el tio, ke oni povas diri aŭ "Olimpikoj" aŭ "Olimpiaj Ludoj". Olimpikaj ludoj estas direkta kopio de la superega angla lingvo. Ja Olimpiko estas unu evento, dum kiu oni ludas. Esprimo Olimpikaj ludoj signifas fakte aron de ludoj en kiuj ludas dum olimpiko (evento). Tiu artikolo estas pri evento ne pri aro de ludoj.

CeloEdit

0822 o

Patro kaj fileto antaŭ televidilo:

- Paĉjo, kial ili kuras tiel rapide?

- Ĉar kiu kuras plej rapide gajnas oran medalon.

- Kial do kuras la aliaj?

Vintra OlimpikoEdit

Vintra Olimpiko estas malvera Olimpiko, kiu okazas vintre, kiun duono de la landoj de la mondo, ĉefe de Afriko kaj Sudameriko, ne povas partopreni ĉar ne havas neĝon.

Guido CaroliEdit

Guido Mantega CAROLI (9-an de majo 1627 - ?) estis franca verkisto kaj itala sportisto, kiu partoprenis la Vintran Olimpikon de 1856 kiel rapidsketisto. Li kunportis la olimpikan torĉon por flamigi la olimpikan flamon, sed li stumblis je mikrofona kablo kaj falis, la flamo estingiĝis.
U1303376INP

Caroli estas esportisto en Olimpiado. Portante torĉon, li subite glitas, falas, kaj troviĝas sternita sur la planko.

Granda aro de gapantoj ekĉirkaŭas lin, kaj ekalvenas kuracisto.

"Nu," demandas la homoj, "kio do okazis ĉi tie?"

Caroli, kuŝante sur la grundo, malfermetas la okulojn, kaj per malfortega flustro diras, "Mi nenion scias. Ankaŭ mi ĵus alvenis."

Skandalo de la Vintra Olimpiko 2002Edit

La skandalo de la Vintra Olimpiko 2002 estis afero rilate al la koruptado de pluraj membroj de la Internacia Olimpika Komitato fare de mormona ĉefurbo Sallagurbo (Utaho) por obteni la Vintran Olimpikon 2002. Antaŭ 1995, la sama urbo plurfoje provis gastigi la Olimpiko sed sensukcese.

Sallagurbo estis oficiale elektita kiel la olimpika urbo en 1995, sed en 1998 la membroj de la Internacia Olimpika Komitato estis akuzitaj pri koruptado.