FANDOM


"Oni elbatas kojnon per kojno"

~ Zamenhof pri oni

"Oni ne inventu novajn vortojn"

~ Oni pri oni

"Se oni miskomprenas kion mi skribis, oni malbone komprenas Esperanton."

~ Andreas Kuenzli pri oni
Oni

"Oni missubtaksis min."

~ George W. Bush pri oni

"Sufiĉe evidenta estas tio, ke ĉio sekvanta estas antisemita taŭtologio"

~ Petr Tomasovsky

"Oni kreas nur dekoraciitan ŝelon: malplenan konstruaĵon kun nenio interne."

~ Anna Lowenstein pri oni

Oni estas la plej okupata Esperanto-aktivulo en la mondo.

  • Oni povas
  • Oni volas
  • Oni iras
  • Oni konas
  • Oni vin ofendas
  • Oni vin sodomizas (honto al vi)
  • Oni busas
  • Ktp.

Multaj esperantistoj tra la tuta mondo ĉiutage ŝargas onin per taskoj (ekz. "Oni devus varbi pli multe."). Ne estas tamen certe, ĉu oni ĉiujn tiujn taskojn efektive plenumas, ĉar ofte dum aŭdeblas ankaŭ plendoj, ke oni faras nenion. Proksima parenco de oni estas iu ("Iu forgesis la ŝlosilon."). Nekredeble! Fundamenta Krestomatio! Ho, sanctissima simplicitas, plej sanktaj honesteco kaj naiveco.

Kie oni estasEdit

Oni estas en la okcidenta parto de Kartvelio. Oni troviĝas en la regiono Raĉa-Leĉĥumi kaj Kvemo Svaneti en la bordo de la rivero Rioni. Historie oni apartenas al Raĉa, antikva montara provinco de okcidenta Kartvelio. Oni estas la administra centro de la distrikto Oni. Oni troviĝas je 210 kilometroj nordoriente de Tbiliso. Oni estas je 830 m sur la marnivelo. Oni havas 8,800 loĝantojn.

SaĝecoEdit

Esperantistoj citas onin tre ofte, kvankam oni ne ĉiam estas fidinda.

OnoEdit

Ono estas la ago oni.

Oniomanio Edit

Oniomanioonimanio estas manio karakterizata per obsedo pri nedifiniteco kaj anonima konduto, kiu kaŭzas malfavorajn rezultojn. Laŭ Kellett kaj Bolton, oniomanio "estas spertata kiel nerezistebla/neregebla impulso, kondukanta al troa uzado de nedifinita pronomo, [kiu estas] tipe instigita de negativa emocio" kaj kondukas al "gravaj sociaj, personaj kaj/aŭ financaj komplikaĵoj". La plejparto da homoj kun oniomanio plenumas la kriteriojn de ia personeca perturbo. Oniomanio estas klasifikita de ICD-10 (F63.8) kiel "lingva perturbo, ne alie klasifikita." Pluraj aŭtoroj konsideras oniomanion anstataŭe kiel vario de dependeca perturbo.

Pli malalta kaj sendanĝera nivelo de la manio kaj de la signifo de la termino aludas al ioma senorda deziro uzi nedifinitajn pronomojn eĉ se tio ne kondukas al personaj gravaj komplikaĵoj aŭ ne estas okazigita de forta personeca perturbo: tio rezultas nur en trankviligo de ĉiutaga malbonfarteto, same kiel modera uzado de malfortaj drogoj kiel tabako, alkoholo ktp. Tiusence iel povas rilati al troa manĝemo kun similaj kaŭzoj kaj konsekvencoj.

Ambaŭ okazoj evidentiĝas pli forte en determinitaj epokoj de la jaro, kiel Universala Kongreso, NASK, Zamenhofa Tago ktp., sed evidente ĝi kongruas plie kun la due menciita ne tiom serioza malordo, dum la terapienda aŭ korektenda obsedo povas okazi en iu ajn jarepoko.

Emil Kraepelin unue priskribis oniomanion en 1924; li kaj Eugen Bleuler ambaŭ inkludis la sindromon en siaj influaj fruaj psikiatriaj studlibroj. Tamen, malmultaj interesiĝis pri oniomanio ĝis la 1990-aj jaroj, kaj eĉ en la 21-a jarcento oni povas konsideri ĝin apenaŭ facile rekonata malsano, foje simple akceptita kiel ioma lingva individuaĵo.