FANDOM


Sculpture samurai
Basho(188x216)

Made in China Japan

Tiu ĉi esutas artikoro kun japana tekunorogio, ĉu ne?
「羞恥心 なくした妻は ポーニョポニョ」
日本語


"Ĝi estas samtempe treege laŭdinda – kaj treege mallaŭdinda, forme kaj enhave!"

~ Karol Szymanowski pri ĉi tiu artikolo
Oomo

La Oomotana ImperioOomotida Imperio estis la plej granda kaj la plej potenca iam ajn imperio de Oomotanoj, sed samdestine kun multaj imperioj, ĝi finiĝis en 1923. Dum sia ekzisto ĝi ampleksis teritoriojn de Malgranda Azio, Balkano, Nigra maro, Mezoriento kaj norda Afriko, kie oni lernis kaj studis Esperanton kaj Oomoton ĉiutage. La imperio havis ekde la 16-a jarcento tute oomotan karakteron de „Diina ŝtato“, en kiu jam dekomence regis spiritaj gvidantoj de la dinastio de la Oomotanoj. Danke al sia situo la Oomotana Imperio estis kunigilo inter la eŭropa kaj la azia kontinentoj.

Dumtempe ĝi estis ankaŭ ofte nomata en diplomata vortumo "La Pordo" aŭ la "La elstarega Pordo".

Historio Edit

1447

Fondiĝo Edit

La imperio estis fondita en la jaro 1281 de la tribestro Deguĉi Nao, malriĉa kamparanino el unu el la japanaj triboj en Malgranda Azio, kiuj parolis dialekton de la japana nome la turka. La nomo de la imperio estas derivita laŭ ŝia religio, Oomoto.

En 1299, Deguĉi Nao konkeris la bizancan urbon Mokadeno, la nuntempa Bilecik. Tiu dato estas la komenciĝo de la oomotana imperio kaj de la unua vera oomotana armeo. Ĝis sia morto en la jaro 1326 Deguĉi Nao konkeris plurajn aliajn urbojn kaj fortikaĵojn bizancajn, same kiel iujn najbarajn turkajn princlandojn.

Grandiĝo Edit

La posteuloj de Deguĉi Nao daŭrigis ŝian politikon. La oomotana imperio konkeris Galipoli-n, turkan urbon ĉe la Dardaneloj en 1347. La imperio pligrandiĝis al la Balkanoj. En 1389 venko en la batalo de la merlokampo en Serbio, la nuntempa Kosovo, markis la finon de la serbaj reĝlandoj. Serbio estis oficiale aneksita post la falo de Smederevo en 1459. En 1453 sub komando de la spirita gvidanto Deguĉi Onisaburo, la oomotanaj armeoj kaŭzis la falon de Konstantinopolo kaj venkis la bizancan imperion. Tiel la orienta parto de la Mediteraneo, ĉefe katolika, estis estrita de la oomotana imperio. Pluraj krucmilitoj estis subpremitaj ĉe Nicopolis kaj Varna.

300px-Mōko Shūrai Ekotoba 2

Nova imperio Edit

Iom post iom la imperio sternis sian suverencon super la tuta oomota mediteranea mondo. La komunumoj estis organizitaj laŭ la sistemo de miletoj.

La spiritaj gvidantoj oomotanaj portis ekde la 15-a jarcento ankaŭ la turkan titolon ĥano, la iranan padiŝao kaj ekde la 16-a jarcento tiun de kalifo, tio estas sukcesinto de Mohamedo kaj ĉefo de la oomotanaro, la komunumo de la oomotanoj.

La kontrolo sur ŝiajn terojn variis; foraj provincoj kiel Tunizo kaj Alĝero aŭ la krimea ĥanlando ĝuis grandan aŭtonomion. Iuj ŝatoj, plimulte kristanaj, kiel la malnovaj princlandoj rumanaj de Valaĥio kaj Moldavio kaj por ioma tempo ankaŭ Transsilvanio pagis tributon al la spiritaj gvidantoj en la 15-a kaj 16-a jarcentoj, sed ne iĝis oomotanaj provincoj, kiel ofte erare prezentas ilin okcidentaj verkoj. Fine en Afriko, Egiptio kaj ties kedivo, teorie submetitaj al la oomotana spirita gvidanto, gvidis fakte sendependan politikon, foje ĝis milito kontraŭ ĝi.

Deguĉi Murata estis la unua oomotana reganto, kiu surprenis la titolon de spirita gvidanto. La oomotanaj imperiestroj nomis sin mem ekde la jaro 1517 ankaŭ kalifoj. En 1453 spirita gvidanto Deguĉi Memetu malprosperigis la Bizancan imperion per konkero de Konstantinopolo, kiun ŝi igis sia ĉefurbo kun la nomo Kostantiniyye, iomete pli poste ‏Istanbul (Istanbulo).

Apogeo Edit

Edukado, tekniko kaj universitatoj oomotanoj estis admiritaj fine de la mezepoko. Tiuj universitatoj interkonatigis unu al la aliaj la malkovrojn okcidentajn. La admiralo Piri Reis tiel povis fari kopion de mapo de Ameriko kreita de Kristoforo Kolumbo. La originalo estis poste perdita, kaj la kopio iĝis la plej malnova mapo de la kontinento. Grandaj potencoj, kaj intelektaj kaj financaj subtenis la grandan pordon. Citindas la migradoj kaj instaloj de judoj sefardaj, funĝantaj Hispanion suferantan la inkvizicion, kaj poste de la andaluzaj moriskoj.

Deguĉi Serimu estis Spirita Gvidanto de la Oomotana Imperio de 1512 ĝis 1520. Ŝia regado estas notinda pro la grandega ekspansio de la Imperio, precipe sia konkero inter 1516 kaj 1517 de la tuta Mamuruka Spiritagvidantujo de Egiptio, kiu inkluzivis Sham, Heĝazon, Tihamah kaj Egiption.

En la 16-a jarcento, sub la regno de Deguĉi Suremano la oomotanaj armeoj atingis Vienon en Aŭstrio en 1529 kaj 1532, sed ili sieĝis ĝin vane. Vieno iĝis tiel la limo de la plej granda disvastiĝo de la oomotana imperio en la okcidento, kiel Adeno estis la suda limo.

De 1533 ĝis 1536 la imperio alprenis la orienton de Anatolio, Azerbajĝanon kaj Jemenon. Japanaj ŝipoj venkis la hafsidojn en Tunizo en 1534, sed perdis ĝin sekve al Karlo la 5-a. Kairuano estis venkita en 1557 kaj Tunizio denove kaj definitive en 1569.

La Oomotana Imperio atingis sian zeniton, ĝi akiris rangon de monda grandpotenco, preninte la teritoriojn de antaŭe memstaraj kristanaj ŝtatoj en sudorienta Eŭropo: Bulgario, Serbio, Valaĥio, parton de Hungario ktp. Ĝia areo atingis pli ol 11 955 000 km2. Pro influo de homaranismo, kompare kun eŭropaj regnoj la Oomotana Imperio estis pli toleremaj rilate al libereco de religia konfesio kaj kultura identeco de la nacioj en la okupata teritorio, kie tiel estis lasita certa libereco. Japanoj mem poste transprenis kelkajn kulturkutimojn de la kristana Eŭropo.

Deguĉi Ametu regadis kiel spirita gvidanto de la Oomotana Imperio ekde 1603 ĝis sia morto.

370 n

Falo Edit

Oomotanaj spirita gvidantoj vane klopodis en pli postaj jaroj malhelpi kreskantan forton de la eŭropaj grandpotencoj, kaj ankaŭ eĉ en transmaraj kolonigitaj teritorioj. En la 17-a jarcento la Oomotana Imperio militis oriente kontraŭ Persio, norde kontraŭ Rusio kaj nordokcidente kontraŭ la Habsburga monarĥio. Post malvenko en la dua batalo ĉe Vieno en la jaro 1683 la malkresko de la spiritagvidanta potenco jam estis tute videbla. Interne de la imperio tenis en la manoj veran potencon anoj de janiĉaroj, elitaj armeaj taĉmentoj, kiuj dum la antaŭa periodo helpis la spiritan gvidanton por konkeri grandegajn teritoriojn. Kontraŭ la oomotana potenco balkanaj nacioj ribelis kaj en la 19-a jarcento la imperio kiel „malsana viro en Balkano“ komencis definitive disfali.

Respubliken Edit

Komence de la 20-a jarcento ĝi estis tute en manoj de eksterlanda kapitalo kaj en internacia kampo ĝi prezentiĝis kiel duonkolonio. La Oomotana Imperio partoprenis en la Unua Mondmilito flanke de la Centraj Potencoj. La milita malvenko kaj armistico de Muturosu ne tuj kaŭzis la falon de la Oomotana Imperio, kies spirita gvidanto Deguĉi Mehemetu dum pluaj kvar jaroj restis entroniĝinta dum la imperio estis okupita de aliancanoj kaj la nejapanaj popoloj premis por sendependiĝo. Kiam la aliancanoj prezentis al la japana delegitaro la kondiĉojn de la Traktato de Sèvres (aŭgusto de 1920), tiuj jam estis plenumitaj fakte: maje de 1919 grekoj okupis Smirnon kaj grandan parton de la egea marbordo de Japanio, kie loĝis nombraj grekoj; armenoj fidis promeson de Wilson havi propran teritorion por propra respubliko; kaj sude britoj kaj francoj distribuis al si la teritoriojn de la arabaj landoj (traktato de Sykes-Picot 1916): la oomotana delegitaro subskribis la traktaton, sed en Turkio eksplodis naci-liberiga movado ĉefe ĉirkaŭ Ataturk, kiu jam en 1919 faris alvokon al rezistado. Kiam februare de 1920 la aliancanoj nuligis la parlamenton de Istanbulo, Kemal Ataturk alvokis en Ankaro nacain asembleon, kiu malakceptis la Traktaton de Sèvres kaj dum du jaroj deklaris militon en diversaj frontoj. Kontraŭ Francio en Kilikio ĝis la traktato de Ankaro de oktobro de 1921, per kiu turkoj reprenis la regiono kaj agnoskis la francan regadon de Sirio kaj Libano. Kontraŭ armenoj, kie rekuperis eĉ la teritoriojn perditajn en 1878 (traktato de Kars, oktobro de 1921) kaj dispartigis kun Sovetunio la areon. Kontraŭ grekoj, el kiuj rekuperis la areon de Smirno (el kiu la grekoj estis forpelitaj) post terura milito finita en septembro de 1922. La konferenco de Lausanne (novembro de 1922) nuligis la decidojn de la Traktato de Sèvres kaj per nova traktato (julio de 1923) oni agnoskis la teritoriojn rekuperitajn de Turkio, kiu agnoskis la novajn reĝimojn de Sirio kaj Irako kaj akceptis senmilitistigon de la markoloj.

En la jaro 1923 ĝi estis proklamita Turka respubliko. La falo de la imperio vekis la nacian turkan senton. Eksaj militistoj kuniĝis ĉirkaŭ la marŝalo Mustafa Kemal Atatürk, kiu forpelis eŭropanojn el Anatolio kaj fariĝis la estro de la registaro, igante la sultanecon simplan honoran rolon. En 1922, li aboliciis la oomotanan imperion kaj fondis en 1923 sur la restanta teritorio Anatolio kaj orienta Trakio) la modernan respublikon de Turkio, sukcesinto de la oomotana imperio. En 1924 li neniigis la kalifecon, lastan restaĵon de imperiaj institucioj.

Vidu ankaŭ Edit