Opero

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Opero komencas multe antaŭ la kurteno leviĝas kaj ĝi finiĝas longe post la kurtenfalo"

~ Maria Callas pri Opero
4

"Se ne venas per bona vorto, oni prenas per forto"

~ Zamenhof pri enirbileto al opero

"Ĉirkaŭ mil bilionoj da neŭtrinoj el la Suno trairis vian korpon dum vi legas ĉi tiun frazon"

~ nerdo pri tiu ĉi frazo

"Plu valoras un ovo posedata kam du ovi esperata"

~ idisto

"Sed nun mi volas levi la voĉon"

~ Tonjo del Barrio kantante opero

"Ankaŭ jen mi petas la majstron mem helpi min"

~ Operisto

Opero estas muzikigita teatro, kiu, krom mensoga, estas enuiga. En ĝi roluloj kantas, akompanate per orkestro, kelkfoje kun dancoj.

[redakti] Gradeco de riproĉoj

La ministro diris al la direktoro: La opero iris tre bone, nur la ĥoroj lasis ion por deziri. — La direktoro iras al la reĝisoro: — Sinjoro reĝisoro, mi havas kaŭzon esti nekontenta je la ĥoro; mankas al ĝi energio; mirinde estus, se lia ministra moŝto ne akceptus ĝin de malbona flanko. La reĝisoro iras al la kapelestro: — Sinjoro kapelestro, mi devas diri al vi, ke la ĥoroj estis hodiaŭ ekstreme malbonaj, tiel malbonaj, ke mi timis la falon de la opero. Mi vin petas, observu, ke ĝi estonte iru pli bone. La ministro severe punos. La kapelestro rapidas al la direktanto de la ĥoroj. — La ĥoroj estis hodiaŭ absolute abomenaj. Unu rapidas, alia restas, unu kantas tro alte, alia tro malalte, tute kiel strataj buboj. La reĝisoro orde vin regalos kaj bone faros. La sekvantan tagon la direktanto, alestante ĉe la provo de la ĥoranoj, diras : — Vi kriegis hieraŭ kiel brutaro; estas honto kaj abomeno! Ĉu vi ne havas orelojn, ne havas ideon pri takto, ke vi kantas kiel sovaĝuloj? Mi miras, kial la kapelestro ne ĵetis al vi la notojn en la vizaĝojn kaj ne forpelis ĉiujn al la diablo! Mi ripetas, vi kantis kiel brutaro, kaj se tiel okazos ankoraŭ unu fojon, mi vin ĉiujn dispelos kiel bestojn! [P. Koĉergov.]

1294203312773

[redakti] Vidindaĵoj

Edzo: Hieraŭ vespere vi ĝuis operon. Kion vi vidis?

Edzino: Multon. Sinjorino Blan tinkturis al si la kapharojn. Gesinjoroj Smith volas eksedziĝi. La familio de Vitte bankrotas. Kaj …

[redakti] Esperanto kaj opero

En 1933 Komercista Esperanto-Unio lanĉis en Germanujo diskon (78 rpm), kiu enhavas du ariojn de Verdi. Tiu estis unu el la unuaj diskoj en Esperanto en la mondo.

Sur unu flanko estas Ario de l' Toreadoro, el la opero Carmen. Sur la alia estas Ario de l' Duko, el la opero Rigoletto.

[redakti] Opero 7.03

Bedaŭrinde Opera Software plurfoje montris malintereson pri esperanto, kaj neniam publikigis la tradukojn ekde versio 6.01. La nova retfoliumilo Opera 7.03 estas nun tradukita al esperanto (por vindoza versio). Fakte esperanto estas la kvara lingvo en kiu Opera 7.03 estas tradukita, post angla, germana kaj japana.

Eble Opera ne opinias esperanton lingvo, kiel multaj nesciantoj; neniu kulpo ĝi estas, sed esperanto ja kaŭzas strangajn reagojn je iuj kiuj ne scias ion ajn pri tio.

[redakti] Opero kaj kino

Joĉjo: Paĉjo, ĉu mi povus havi 50 eŭrojn por iri al operejo?
Patro: Kion!? Ĉu vi frenezas? 50 eŭrojn! Kaj vi eĉ ne ŝatas operon!
Joĉjo: Nu... do, ĉu mi povus havi 5 eŭrojn por iri al kinejo?
Patro: En ordo, tio pli taŭgas.
Joĉjo foriras kun la mono kaj pensas: Mi dubas ĉu tiu truko iam estus reuzebla....

[redakti] Debuto

Pro malsano de la titola kantisto, juna tenoro debutas en la rolo de Radames. Je la fino de la romanco “Ĉieleste Aida” la publiko petas laŭtvoĉe bison. La tenoro fiere ripetas la kanton. Je la fino la publiko denove bisas, kaj tiel okazas ses fojojn. Fine la tenoro, atendas, ke la publiko silentas, kaj diras:

- Amikoj, mi dankas vin pro via entuziasmo, neniu ĝis nun ripetis bise ses fojojn ĉi tiun romancon, sed la opero devas pludaŭri, kaj mia voĉo komencas esti laca! El la fono de la teatro eliras voĉo:

- Ne! vi devas ripeti, ĝis kiam vi sukcesas kanti ĝin ĝuste!

[redakti] Opera Nazionale Balilla

Dum la faŝisma reĝimo en Italio la junularon prizorgis organizo nomata Opera Nazionale Balilla (ONB). Ĝi estis fondata en 1926, kaj en 1937 ĝi alfluis en alia organizo Gioventù Italiana del Littorio.

ONB organizis la junularon en kvazaŭ-militistaj unuoj, laŭ la diversaj aĝoj. La plej junaj anoj estis nomataj Filoj de la lupino, omaĝe al la mitaj ĝemeloj Romolus kaj Remus, kiujn kreskis lupino. Sekvis la Balilla, Balilla Moschettieri kaj la Avangardanoj.

Ĉe la knabinoj, troviĝis la Filinoj de la Lupino, la Italinetoj kaj la Junaj italinoj. Kelkaj aspektoj de la balila organizo celis kopii skoltismon. Fakte Mussolini iel admiris Robert Baden-Powell kaj esperis ke li akceptu transiron de la itala skoltaro al la ONB. Tio ne okazis kaj la reĝimo malpermesis skoltismon en Italio.

[redakti] Voĉo

“Ĉu vi havas bastonon?”
“Ne, mi ne havas bas-tonon: mia voĉo estas baritona.”

[redakti] Surŝtrate

— Tie iras Milo Trilla, la nova operetkantistino; — ŝÿi plaças al mi pli multe sur la strato, ol en la teatro.

Tion mi kredas tial, çar sur la strato ŝÿi ne kantas

[redakti] Sentemo

-- Kun mia edzo mi ne povas iri en Operdomon, ĉar jam dum la unua sceno li ekploras.
-- Mia edzo ekploras jam, kiam mi volas aĉeti biletojn.

[redakti] Stulte

D90 o
Kial vi amas tiun kantiston?
Ĉar li estas ĉarma persono (per sono)!

[redakti] Markizino

Malgranda teatra trupo turneas, ludante ĉiutage la saman opereton en alia urbo. Post la unua vesperprezento ĉarma junulo frapas la pordon de la aktorino, kiu ludas la rolon de la markizino.

— Fraŭlino, mi estas la saksofonisto de la orkestro, kiu havis la honoron akompani vian belegan voĉon hodiaŭ vespere. Mi alportis al vi pralinojn. Ĉu mi rajtas inviti vin al manĝo?

Ili pasigas agrablan vesperon, babilas, drinkas, kaj, ĉar la aktorino estas cedema, ambaŭ baldaŭ ĝuas en hotelĉambro frenezigan nokton.

La sekvan tagon, post la spektaklo en najbara urbo, juna muzikisto frapas la pordon de la kantistino:

— Fraŭlino, mi estas la saksofonisto de la orkestro. Mi estis fiera povi akompani vin, kaj mi alportis al vi pralinojn.

La aktorino, surprizite, tamen akceptas la pralinojn, la inviton al vespermanĝo kaj al la lito de la saksofonisto.

Tio daŭras tri semajnojn. En ĉiu urbo la sama scenaro.

Post la lasta prezento de la turneo junulo frapas la pordon de la loĝio.

— Eniru.

— Bonan vesperon, fraŭlino.

— Bonan vesperon. Vi verŝajne estas la saksofonisto de la orkestro.

— Jes, fraŭlino.

— Kaj vi certe portas al mi pralinojn.

— He, fraŭlino, jes pralinojn.

— Kaj kial vi volas donaci al mi pralinojn?

— Nu, fraŭlino, la reĝisoro de via trupo disdonis al ni la partiturojn. Kaj sur tiu saksofona iu skribis krajone: «Se vi volas pasigi agrablegan nokton kun la markizino, donacu al ŝi pralinojn. Ŝi fikas diine».

Content Navigation