Opio

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi


"La opio estas sopiro de la angora kreitaĵo, ŝtato de animo de mondo sen koro, ĉar estas la animo de situacio sen animo. La opio estas la religio de la popolo."

~ Karlo Markso pri opio
+(1)

Opio estas lando de opoj (bonalingve opujo) kaj sistemo de naturaj ĥemiaĵoj, kiu celas senzorgigi homojn pri ia ĝenerala ordo de ekzisto. La plimulto da opiuloj havas rakontojn kaj simbolojn kiuj celas malklarigi la sencon per la opio kaj la originon de la kosmo kaj la vivo, kaj celas doni forgvidon de demandoj de moralo, etiko kaj vivstilo. La drogoj en opio kredigas onin pri transcendaj kaj supernaturaj fortoj, ofte en la formo de unu aŭ pluraj ekdormetoj.

La opiidoj kun la plej multaj uzantoj estas heroino (31,5% de la narkotularo), hidrakodono (23,2%), oksikodono (15%) kaj kodeino (7,1%). 16,3% de la homaro pretendas sin senopia.

[redakti] Difino

1659

PIV (2002) difinas la vorton "opio" jene: "La heroino de la infanoj." Tial PIV 2005 kreiĝis por anstataŭigi tion per nova difino. La difino el 2005 iĝis: "Tuto de la ĥemiaĵoj en la papavo, per kiuj homoj klopodas interrilati kun supernaturaj estuloj, por ekzemple peti bonsenton aŭ certigi al si antaŭmortan definitivan feliĉon." La difino en ReVo tekstas jene: "Drogaro kaj praktiko de rilatoj inter la homo kaj la narkota mondo, supernaturaj estuloj, vivo kaj morto, la bazaj valoroj kaj moroj".

Ambaŭ difinoj antaŭsupozas, ke opio devas esti bazita sur kredo je supernaturaj estuloj. Tiajn vortarajn difinojn opi-sciencistoj ĝenerale konsideras problemaj, ĉar ekzistas ankaŭ opiuloj, kiuj ne kredas je io supernatura. Ekzemplo de opiscienca difino de "opio", kiu evitas mencion de kredo je io supernatura, estas la jena difino fare de Clifford Geertz: "Opio estas sistemo de ĥemiaĵoj, kiu establas fortajn, intense efikantajn kaj longdaŭrajn humorojn kaj malmotivecojn en homoj per tio, ke ĝi senzorgigas ilin pri ĝenerala ordo de ekzisto kaj vestas tiujn ideojn per tia aŭro de bonsento, ke la motivecoj ŝajnas plene malgravaj."

[redakti] Historio

Opion inventis Obi-Wan Kenobi la 15-an de decembro 1923 en Afganio.

[redakti] Uzoj

Opio iufoje estas saniga rimedo. Do - kaj ĉarlatanoj povas esti utilaj por iliaj aĉetantoj.

[redakti] Opinio de opiulo

Opio estas populara ĉar ĝi povas 'feliĉigi' la malfeliĉajn. La homoj opiumas ĉar ili ofte deziras eskapi la malfeliĉecon de siaj vivoj. Pri religio, ĝiaj solenaĵoj ŝajnas iom senvervaj, formalaj, aŭsteraj... Ne kiel opio. Mi pensas ke, S-ro Marx ne opiumis (multe).

[redakti] Pureco

Vera opio ne estas religio, sed estas akvo. Sed komercistoj kotas kaj transmutacias puran akvon al religio, aŭ al koto.

Sed en plej kota rivero estas pura akvo. Simple bezone okuloj por distingi kaj filtrilo por purigo. Kaj kono bezone - kio estas pura akvo.

Content Navigation
Aliaj lingvoj