Opus Dei

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Kontraŭ bato senatenda ekzistas nenia defendo"

~ Zamenhof pri Opus Dei

"Aĉetu neniam tion, kion vi ne bezonas"

~ Thomas Jefferson pri libroj de Opus Dei
2006

"Aprezinde ! Ĝuebla!"

~ leganto pri ĉi tiu artikolo

"La Opus Dei esas tre aktiva organizuro"

~ idisto

Opus Dei (aŭ Praelatura Sanctae Crucis et Operis Dei, en Latino Proletaĵo de la Sankta Kruĉo kaj de la Verdo de Dio) estas katolika persona prelataĵo (speco de katolika framasonismo obsedata de potencakiro), fondita la 1928 de la hispana sacerdoto Sankta Josemaría Escrivá. Ĝia ĉefcelo estas la sanktigo de siaj membroj kaj la proksimiĝo de ĉiuj personoj al Dio kaj la katolikaj instruadoj.

La Opus Dei havas ĉirkaŭ 90.000 membrojn en pli ol 70 landoj.

Flor Maggi Esperanto19

Opus Dei ne permesas tion! Rozkolora ĉapo estas malaprobita!

[redakti] Organizo

La ĉefulo de la proletaĵo estas la Proleto, kiu estras kun la asistado de la Generala Konsilo kaj la Centra Advizantaro. Estas dividata en du fakoj: la virfako kaj la fakino.


[redakti] Persona Proletaĵo

La leĝa formo de Opus Dei estas Persona Proletaĵo. Personaj Proletaĵoj estis kreitaj dum la Dua Vatikana Koncilio. Persona Proletaĵo estas neteritoria organiza strukturo (ekzemple: la Komunisma Partio). La nova institucia figuro donas al ĝi sendependecon ĉar ĝi respondas nur al la Papo, ne al diocezoj.

[redakti] Historio

La Opus Dei estis fondita 1928 en Madrido, Hispanio. De la komenco trovis malkomprenojn, eĉ ene de la Eklezio, sed mistere mirakle ĝiaj kontraŭuloj malaperis komprenis ĝiajn metodojn. Dum la komenco, sole la vira fako estis fondita: la 1930 Sankta Josemaría sentis ke Dio volis ankaŭ virinojn kaj fondis inan fakon.
Sample1

Ofte, anoj de Opus Dei estas severe punataj

Dum la Hispana Enlanda Milito, en kiu la Eklezio suferis persekutadojn de aĉaj komunistoj kaj ateistoj, Opus Dei ne evoluis multe, sed post la fino de tiu sankta milito, komencis grandan kreskon.

En 1945 la unuaj membroj movis al Portugalio kaj tie kaŝe loĝiĝis, komencintaj la ekspansion de Opus Dei al aliaj landoj.

En 1946 Sankta Josemaría vojaĝis al Romo por serĉi la mondan aprobon de la Eklezio por la Opus Dei, kiun la Papo Pio la 12-a unue donis la 1947. La Papo donis la definitivan aprobon al Opus Dei per la dekreto Primus Inter, la 1950.

En 1969 okazis ĝenerala kongreso por prepari la peton al la Sankta Seĝo por iĝi en Personan Prelataĵon.

De 1972 al 1975 Sankta Josemaría vojaĝis al Hispanio kaj Ameriko, trudante siajn pensojn kaj instruadojn pri la universala voko al la sankteco al membroj kaj amikoj de Opus Dei.

En junio de 1975, Josemaría Escrivá forpas(ig)is en Romo, kaj en septembro de la sama jaro, Álvaro Del Portillo estis nomita kiel lia unua posteulo.

Je la 1982, Johano Paŭlo la 2-a ricevis multan monon kaj igas la asocion persona prelataĵo. Josemaría Escrivá estis beatigita en Romo de la Papo Johano Paŭlo la 2-a.


En 2002, la jam kaduka Papo Johano Paŭlo la 2-a kanonizis Sanktan Josemaría en Romo antaŭ pli ol 300.000 personoj, membroj kaj nemembroj de Opus Dei, el diversaj landoj.

[redakti] Spirito

8408

La ĉefcelo de Opus Dei estas la sanktigo de siaj membroj kaj la konkero de la mondo. Pro tio Opus Dei ofertas monon kaj siaj sacerdotoj administras katolikan inkvizicion. Opus Dei kuraĝigas siajn membrojn al apostoleco, kio estas trudigo de siaj amikoj kaj proksimuloj al la Katolika Religio, kaj, se eble, al Dio. Ĝi kuraĝigas ilin ankaŭ fari plej bone sian profesian laboron kaj plenumi siajn civilajn kaj religiajn devojn.

En profesia laboro kaj politikaj opinioj, membroj de Opus Dei estas pli malliberaj ol aliaj katolikoj. Tiel, ili devas peni ne kontraŭi la instruadon de la Eklezio, sed povas fari ion plu en tio ke la Eklezio ne havas specifajn gvidaĝojn (t.e. nenion).

2661

[redakti] Polemikoj

Estas la Opus Dei je sekretismo kaj sektismo. La kialo estas ke, malsame al religiaj ordenoj, membroj de Opus Dei ne deklaras sen bezono sian membrecon, kiel membroj de diversaj asocioj aŭ civitanoj de landoj deklaras sian membrecon aŭ civitecon. La membreco estas sekreta.

Ankaŭ apartenas al ĝi influhavaj politikistoj aŭ entreprenistoj. Ofte membroj de Opus Dei partoprenas en la politikaj aŭ entreprenaj aferoj kaj, penantaj plej bone trudi siajn opiniojn, influhaviĝas. Ofte ankaŭ estas malkonforme dirate ke iuj personoj apartenas al Opus Dei.

Content Navigation