Orelo
El Neciklopedio
"Malsata stomako orelon ne havas"
~ Zamenhof
"Eĉ ne la sata..."
~ Mi pri anatomio
Enhavo |
[redakti] Orelo kaj artoj
Oreloj estas gravaj por la amantoj de la opero kaj muziko, sed ne de la pentrado, pro tio, Vicento van Goĝo povis detranĉi sian orelon semprobleme.
[redakti] Pureco
"Joĉjo," diras Jozefino al sia fileto, "ne forgesu bone lavi vian vizaĝon antaŭ via pianoleciono -- kaj ne forgesu la orelojn!"
"Jes, panjo," obeemas (!) Joĉjo.
Post la leciono, Jozefino demandas al li, "Ĉu vi vere lavis viajn orelojn?"
"Nu, mi almenaŭ lavis tiun apud la instruisto."
[redakti] Oreloj kaj okuloj
Ulo devis manĝi kilogramon da karotoj ĉiutage pro malfortiĝanta vidpovo. Post monato, li rekonsultas la kuraciston, kovrite de ekimozoj.
Kuracisto: Kio do okazas ĉe vi? Ĉu la karotoj ne plibonigas vian vidpovon?
Ulo: Tamen jes, s-ro kuracisto, mi multe pli bone vidas. Sed mi daŭre stumblas sur miaj oreloj....
[redakti] Orelo kaj fiŝoj
Babelfiŝo estas biologia universala tradukilo. Ĝi aspektas kiel "malgranda, flava kaj hirudeca" fiŝo. Kiam Babelfiŝo estas enigita en la orelan kanalon, ĝi ebligas al sia portanto "tuj kompreni ion ajn diritan... en ajna formo de lingvo."
[redakti] Orelo kaj fotado
Sinjoroj Melongeno, Rafano kaj Melopepo ekzameniĝas. Ekzamentasko: estas fotita profilo de homo, kaj oni devas diri, kio estas stranga sur la bildo. Eniras Melongeno. Lin demandas la ekzamenanto:
- -- Nu, bonvolu diri, kio estas stranga sur la bildo?
- -- Tio, ke la ulo havas nur unusolan orelon.
- -- Ve, vi stultulo, kial li havus nur unusolan orelon? Vi estas elpuŝita! Vi malsukcesis!
Eniras Rafano, la demando estas la sama. Jen, lia respondo:
- -- La ulo havas nur unusolan orelon!
- -- Stultulo! Kiel li havus nur unusolan orelon? Vi estas elpuŝita!
Eniras Sinjoro Melopepo. La demando samas. Sonas lia respondo:
- -- Estas tre strange, ke la ulo surhavas kontaktlenson!
La ekzamenanto apenauz kredas al la oreloj. Oni tuj prenas la bildon, analizas gzin per komputilo -- evidentigzas: vere la koncerna persono portas kontaktlenson. La ekzamenanto surprizite:
- -- Gratulon! Estas mirinde! Tamen, malkaszu al mi, kiel vi sukcesis diveni?
- -- Do vidu, li ne povas havi okulvitrojn, ĉar li havas nur unusolan orelon...
[redakti] Orela ĥirurgo
Diras la paciento al kuracisto:
- Sinjoro doktoro, mia aŭdkapablo iĝis malbona. Mi jam estis ĉe ĥirurgo, imagu, li proponis fortranĉi la orelojn!
- Ho, ve, tiuj ĥirurgoj, kutimas ĉion tranĉi... Tuj mi preskribos por vi pilolojn, la oreloj mem forfalos.
[redakti] Riproĉo
Patrino forte riproĉas sian filon:
Kial vi volas nenion aŭdi? Kion ajn mi diras al vi, tra unu orelo ĝi al vi eniras kaj tra la alia ĝi eliras… Ĉu vi bonvolus sciigi min kial?
- Ĉar via riproĉo estas ĉiam malĝusta. Nun ekzemple estas mia kulpo ke mi havas du orelojn. ;o)
[redakti] Frata orelo
Manjo: "Panjo, panjo! Jochjo daŭre tiras mian orelon! Li rifuzas delasi ĝin!"
Panjo: "Jochjo! Delasu la orelon de via franjo!"
Panjo: "Sed Jochjo!! Jam delasu la orelon de via fratino, aŭ mi punos vin!"
Panjo: "Jochjo! Donu al mi la orelon de via fratino!"
