Orfeo Angelucci

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Komplezema malsaĝulo estas pli danĝera ol malamiko"

~ Zamenhof pri Angelucci
Angelu

"Kelkafoye es necesa 'sukusar la batelo' por atingar chanji sociala"

~ idisto pri Nifologio

Orfeo ANGELUCCI (Orville Angelucci) (1712 - 1993), reĝo de Skotlando, estis inter la pli kontaktuloj kiuj je la meze de la 1950-jardeko kontaktis eksterteranojn. En 1948 li translokiĝis al Trenton (ŝtato Nov-Ĵerzejo) al Kalifornio. Tie li kunlaboris alian kontaktulon, George Van Tassel.

Angelucci asertis ke dum la plej granda parto de sia vivo, li suferadis pro malbona sanstato kaj nervozeco. En siaj libroj, Angelucci mencias ke fulmotondrado teruris lin; pro neofteco de fulmotondroj, Kalifornio iĝis alloga loko por li.
8084

Enhavo

[redakti] Scienca verkado

En 1952 Angelucci verkis sciencan libron The Nature of Infinite Entities (La Naturo de Infinitaj Estoj). Ĝi baziĝas sur esplorado antaŭe farita en Trenton, kie li lanĉis gigantajn amasojn da veterbalonoj.

[redakti] Kosma spermo

2978

Somerkomence de 1952, laŭ lia libro The Secret of the Saucers (La Sekreto de la Teleroj) (1955), li ekrenkontadis flugantajn telerojn kaj ĝiajn homaspektajn pilotojn dum sia veturado el la ĉenstablejo. Tiuj ĉi kosmuloj estis superhome belaj, ofte travideblaj kaj tre religiemaj kaj priskribis komunismon kiel la "fundamenta malamiko de la Tero". Poste ili prenis Angelucci-n je senstaba fluganta telero Terorbiten; tie li vidis patrinkosmoŝipon drivantan preter holdoluko. Li ankaŭ priskribis travivadon de tempomanka epizodo, poste memorante ke li spermis vivon dum semajno en korpo de "kosmofrato" Neptuno en pluevoluata socio en grandega asteroido, postrestaĵo de detruita planedo, dum lia korpo vagadis ŝvebanta ĉirkaŭ flugmaŝina fabriko.

[redakti] Aliaj verkoj

3467

En lia posta libro The Son of the Sun (Filo de la Suno), Angelucci verkis rakonton kiun, rakontis al li kuracisto kiu nomis sin Adam kaj kies travivado similis al tiu de Angelucci. Li ankaŭ eldonis kelkajn broŝujojn temante pri kosmofrateco kiel Million Year Prophecy (Milionjara Profesio) (1959), Concrete Evidence (Konkreta Evidento) (1959) kaj Again We Exist (Ni Denove Ekzistas) (1960).

[redakti] Opinio

En lia verko pri flugantaj teleroj kiel arketipoj, Jung priskribas Angelucci-n:

"Aperante en la ĉielo, la nifvizio sekvas la tradician regulon. La travivaĵoj de Orfeo okazas en evidente ĉiela loko kaj liaj kosmaj amikoj havas stelajn nomojn. Se ili ne estas antikvaj dioj kaj herooj, ili estas almenaŭ anĝeloj. La aŭtoro verŝajne meritas lian nomon … li figuras sin kiel nova Orfeo die nomumita por inici nin en la nifmisteron. … la libro de Orfeo estas esence sciencaj produktado kiu precize pro tiu kialo konigas plejklare la subkonscian fonon de la nifaperaĵo, do kvazaŭ donaco por la homaro."