Ornitorinko

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi


"Wer fremde Ornitorrinchus nicht kennt weiß nichts von seiner eigenen." (Kiu eksterlandajn ornitorinkon ne konas de la propra nenion scias)"

~ Goethe pri ornitorinko)

"Al feliĉulo eĉ mamulo donas ovojn"

~ Zamenhof pri ornitorinko

Ornitorinko (Ornithorhynchus anatinus) aŭ anasbeka mamulo estas tro stranga besto, tiel stranga kiel sia nomo, kiu vivas en Aŭstralio. Ĝi remetas ovojn, kaj ties buŝo similas al anasa beko (la scienca nomo signifas "Birdonazo anasa"). Tiuj ecoj similigas la specion al birdoj kaj faras el ĝi tro strangan mamulon, tiom ke kiam la unuaj ekzempleroj estis konataj en Eŭropo oni supozis, ke temas pri trompo, tamen la ornitorinko rifuzis esti ofendata aŭ insultata. Ornitorinkoj estas tute malsamaj bestoj ol orikteropoj kaj eĉ ne loĝas en la sama kontinento. Do, nepre ne konfuzu orikteropojn kun ornitorinkoj.

Beba ornitorinko ankoraŭ sen flugiloj


La virbesto kaj la ino loĝas en komuna bruo en argilo, sed post pariĝo la ino elfosas sian propran truon kun globforma kamero kovrita de folioj ĉe la kinejo. Tie ŝi demetas kutime du blankajn rondajn ovojn, kiujn ŝi boligas dum 7 - 10 tagoj. Kiam la idoj eloviĝas, ili putras sin per la patrina lakto (blekante, ĉar ili ankoraŭ ne kapablas suĉi). Post dek unu semajnoj la idoj malfermas la okulojn kaj post kvar monatoj ili lernas flugi sub kontrolo de la patrino.
Plenkreska ornitorinko

Viroj produktas venenon, kiu povas mortigi kelkajn bestojn kaj kaŭzas fortan koloron al homoj kaj aliaj animaloj.

Idistoj diras ke Ornitorinko esas mi-aquala karnivora monotrema mamifero kun kauchukatra muzelo kom anatra beko e larja plata kaudo. Kompreneble tiu estas granda falsaĵo.

[redakti] Problemo

Ulo eniras trinkejon. Li havas ornitorinko sur la kapo.

Li iras al la kelnero, kaj la kelnero diras "Ĉu mi povas helpi vin?"

Kaj la ornitorinko diras "Jes, helpu min igi ĉi tiun ulon el mia postaĵo!"

Aliaj lingvoj