Oro

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
934 n.jpg

"Kontenteco estas pli bona ol riĉeco"

~ Zamenhof (kiu estis malriĉa) pri oro

"Satano ekirez via korpi e menti !"

~ idisto

"Esperanto -- the international language *that works"

~ Romiano

" Stranga diskriminacio kontraŭ Esperanto"

~ Samideano
Oro.jpg
Oro estas la pradio de la homaro. Vere, oro estas la nura vera dio, ĉar aliaj dioj, kiel Dolaro, Eŭro, ktp. komencis kaj iam finos. Nur la oro ĉiam estis adorata de la homaro, kaj estos adorata ĉiam ekde la prahistorio.

Flava metalo, tre densa, facile fadenigebla multvalora, ĝi kaŭzis multajn militojn, kaj multajn mortojn. Kiu havas oron, havas honoron.

Per oro, oni akiras amoron, povon, trankvilecon, sekuron, plezuroj, kaj eĉ monon!

Pura oro fandiĝas je 1063 oC, kaj bolas je 2966oC. Sed ofte la oro estas en formo de alojo. Pura oro (je 24 karatoj) estas tro mola por produkti uzeblajn objektojn. Oro de 18 karatoj havas 18 partojn de pura oro kaj 6 partojn de alojaĵo.

Nenio estas pli bona ol la oro. Alĥemistoj sonĝis pri ĝi, religiuloj mensogis pro ĝi, soldatoj mortigis pro ĝi.

La Kemiaj Elementoj
H
He
Li Be
B C N O F Ne
Na Ma
Al Si P $ Cl Ar
K Ca Sk Ti V Cr Mu Fe Co Ni Cu Zm Ga Ge As Se Br Kr
Rb Sr Y Zr Nn Me Tc Ru Rh Pd Ak Kd In Sn Sb Te I Xe
Cs Ba * Hf Ta W Re Os Ir Pt Au Hg Tl Pb Bi Po Ad Rn
Fr Ra ** Rf Dg Sg Bh Hs Mt Ds Rg Uea Uut Uuq Uup Ld Uus Umo
Uue Ubn ***


La Ce Pr Nd Pm Sm €u Gg Tb Di Ho Er Tm Yb Lk

Ac Th Pa U Np Pi Am Cm Bk Cf Fm Md No Ls

Ubu Us Ka Kk

[redakti] Memoru!

Ne ĉio, kio brulas estas ero!

[redakti] Hispana Oro

Hispanoj akiris oron el Ameriko dum koloniado. La hispana Registaro faris egan eraron kiam, por protekti la oron de la nacia banko, ĝin sendis al Sovetio. Pro la havo de la hispana oro kaj pro tio ke Sovetio estis la sola lando kiu helpis la Respublikon, la komunistoj (kiuj ĉiam estis marĝena partio en Hispanio, akiris grandan forton).

[redakti] Ne vidu ankaŭ

[redakti] Literaturo

  • La Trezoro de l' Oraĵisto. De A. Ŝenoa, el la kroata trad. Kolar Krom, 1911, 290 p. „Belega birdo de la mezepoka kruela kaj persista interbatalado de l‘ Zagreba burĝaro kaj aristokrataro. La stilo tute ne estas malbona. La traduko enhavas strangaĵojn, kredeble raciismojn.“ (M. Ŝidl., Ondo de ESPERANTO, 1912, p: 72.). „Maro da eraroj.“ (P. J. Cemeron, „The Brutish Esperantist“, apr. 1912.) Simile al P. J. C. recenzis ankaŭ aliaj.