Orvelo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Al li ne mankas defendo kontraŭ ofendo."

~ Zamenhof pri Orvelo

"Milito estas Paco. Libereco estas Sklaveco. Senscio estas Forto."

~ Orvelo
Ĝorĝo Orvelo (George Orwell) estis verkisto de feaj rakontoj pri politiko. Li skribis ĉefe en Novparolo, Marparolo, kaj Tokipono.

Orvelo kiel junulo servis la britan imperion en Birmo, kie li pafis elefanton, kaj poste en Aŭstralio (tiam nomata Oceanio), kie li instruis la ŝafojn kanti. Pro tio, li ricevis la rangon vicreĝo, kaj la dankemaj loĝantoj donis al li la kromnomon Granda Frato.

Skribante pri politikaj aferoj, Orvelo ĉiam pravis. Ekzemple, dum la hispana enlanda milito, li

En la jaro 1984, Orvelo malkovris la Malvarman Militon, kaj apogis la partion, kiu volis bruligi Moskvon.


La senhumura Vikipedio havas artikolon pri Orvelo.
Aliaj lingvoj