Osama Bin Laden

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Dio donis oficon, Dio donas prudenton"

~ Zamenhof pri Osama
Osama Bin Laden, plej konata kiel Osaĉo, (naskiĝis ĉ. 1963 ) estas araba intelektulo kiu vivis en azilo en Usono. En la 1980-aj jaroj li batalis por Usono kontraŭ la komunista Sovetunio por forpuŝi ĝin el Afganio, kaj nun li batalas kontraŭ Usono por forpuŝi ĝin de la islama mondo.
Algebra Baldor - Osama Cover.jpg

Bin Laden administras ĉirkaŭ dek tendarojn en Afganio por trejni misiistojn. La trejnito iras tra la mondon, ekzemple al Sudano, Bosnio, Ĉeĉenio, Taĝikio, Jemeno, Somalio, Usono, ktp. Lastatempe, Bin Laden loĝis en japana kamioneto sur monto en suda Afganio. Li piediras kun bastono kaj havas almenaŭ tri edzinojn kaj dek infanojn. Lia familio loĝas en la apuda urbo Kandaharo. Kvankam li estas arabo, lia vesto estas afgana.

La gvidanta filozofio de Bin Laden estas islamismo: li deziras la unuiĝon de ĉiuj islamaj landoj en unu imperion. Prefere sub lia rego kiel kalifo. Por atingi tion, li klopodas instigi mondmiliton inter Usono kaj la Islama mondo, kaj anstataŭigi registarojn kontraŭreligiajn (komunismajn, laikismajn, kaj tiujn, kiuj interkonsentas kun la Okcidento). Post la mondmilito, la islama imperio havos plimulton de la petrolo de la mondo kaj, per Pakistano, la atombombon. Usono mem frakasiĝos kiel Sovetunio, kaj fariĝos la Dis-Unuiĝintaj Ŝtatoj.

En la 11-a de septembro 2001, liaj sekvantoj faris teroristan atakon kontraŭ la Pentagono en Vaŝingtono kaj la Ĝemelturoj en Novjorko, Usono. Ĉi tiu garantiis al li komparo al Hitlero, kvankam li ankoraŭ estas komencanto.

Bin Laden komprenas iom de la angla lingvo kaj skribis en la araba klasika.

Enhavo

[redakti] La Bazo

Bin Laden estas la estro de la karitatema organizo La Bazo (arabe al-Kaida). Sed li agas ne kiel estro, sed kiel faciliganto ("instiganto" estas lia vorto), provizante monon, konsilon, trejnadon, ktp. La Bazo ne estas ŝipo, kiun li regas, sed ĝardeno, kiun li plantas, akvumas kaj prizorgas. La Bazo havas 5000 homojn en 50 nacioj. Iuj ĉeloj apartenas al aliaj, kunlaborantaj organizoj: ekzemple, iuj ĉeloj apartenas al Hezb-Alaho de Libano kaj Hamaso de Palestino.

1481286.4db94d81.m.jpg

[redakti] Utilo

La Kemiaj Elementoj
H
He
Li Be
B C N O F Ne
Na Mg
Al Si P $ Cl Ar
K Ca Sc Ti V Cr Mn Fe Co Ni Cu Zm Ga Ge As Se Br Kr
Rb Sr ¥ Ma Nb Mo Tc Ru Rh Pd Ag Cd In Sp Sb Te I Xe
Cs Ba * Hf Ta W Re Os Ir Pt Au Hg Tl Pb Bi Po At Rn
Fr Ra ** Rf Db Sg Bh Hs Mt Ds Rg Uea Uut Uuq Uup Uuh Uus Uuo
Uue Ubn ***


La Ce Pr Nd Pm Sm €u Gg Tb Di Ho Er Tm Yb Lu

Ac Th Pa U Np Pu Am Cn Bk Es Fm Md No Lr

Ubu Us Ka Kk

Bin Laden ne nur estas utilo al Usona registaro! Li povas esti utila ankaŭ al vi! Ekzemple:

Edzo mankis hejme dum tri tagoj, je kvara tago li revenas. La edzino malmildege diras al li:
- Kie vi vagadaĉis?
- Komprenu, karulino, Bin Laden, kanaljo tia, sendis leteron al mi en laborlejo. Mi malfermis la koverton kaj trovis tie blankan pulvon!
- Ĉu vere? Kaj kio okazis plu? Estis ĥolero aŭ pesto? diris la edzino multe pli kompateme.
- Pli malbone. Gonoreo!

[redakti] Estonto

Mortos hazarde samtempe la Papo kaj Bin Laden. La Papo tuj ekiros al la pordo de la ĉielo, sed Sankta Petro rifuzos al li la eniron. En tiu-ĉi momento alvenos Bin Laden. Tuj du anĝeloj malfermos la pordegon kaj bonvenigos lin serfira ĥoruso. Proteste la Papo turnos sin al Sankta Petro: „Tiu-ĉi fiulon vi lasas eniri, kaj min, kiu anstataŭis vin surtere vi forsendas!“ Respondos Sankta Petro: „Ek de vi estas Papo milionoj da homoj forlasis la eklezion. Sed unu aktiveco de Bin Laden en Novjorko – kaj jam la tuta homaro rememoras pri Dio kaj preĝas!“

[redakti] Lastaj vortoj

La usonanoj! Ĉu? Diru ke mi ne volas aĉeti varojn de AvonTupware! For, for...

wikia