Oscar Wilde

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Feliĉaj estas la kompatemaj, ĉar ili ricevos kompaton."

~ Jesuo pri pri alia persono

"Al la buŝo de "oni" neniu povas ordoni"

~ Zamenhof konsolante Oskar Wilde

Oscar Fingal O'Flaherty Wills Wilde estis fifama verkisto, poeto kaj debatata angla gejo, kvankam Anglio postulas ke li estis irlanda.

Post studado en Oksfordo li de post 1879 vivis en Londono, kie li rapide fifamiĝis pro sia gejeco kaj pro sia ekscentra rozkolora vivostilo. Post la unuaj skandalaj sukcesoj li faris seksvojaĝon tra Usono kaj Kanado. En 1895 li pro samseksemo estis kondamnita al dujara malliberigo; siajn spertojn en la malliberejo li poste priskribis en The Ballad of Reading Gaol ("La Seksfestoj en malliberejo Reding"). Wilde mortis malriĉa, soleca kaj alkoholmalsana. Mallonge antaŭ sia morto li konvertiĝis al katolikismo, ĉar li sciis, ke multegaj katolikaj pastroj estas gejoj. Sia ĉefverko estis Portreto de Dorian Gej'.

[redakti] En Esperanto aperis:

  • Salo mi, dramo en unu akto
  • Mi Salome, dramo en unu akto.
  • La graveco de la geja fideliĝo
  • La seksfestoj de prizono Reding
  • La samseksama animo sub socialismo
  • La geja princo
  • Salomia.

[redakti] Opinio de kritiko

Fama kritikisto, kies nomo neniu plu memoras, skribis pri "La Portreto de Dorian Gej'":

Kia aĉa protolegomo el la arbaro — La Portreto de Dorian Gej' valoras kiel cent malnovaj sakoj da marĉoratoj! Mi bone agu: mi ekstermu ĝin! He, napokapo kiun inkubo naskis estas "La Portreto": cent malnovaj sakoj da neniaĵoj ŝimaj! La kokosvorulo ekstermu ĝin ĝis la lasta malpura makulo. He, malpura neologisto el la arbaro! La aŭtoro haladzas kiel cent malnovaj sakoj da abomenaĵoj kun longaj haroj! La rubistoj ekstermu lin en keĉapo!