Ovaĵo
El Neciklopedio
"Kara estas ovo, kiam venas la Pasko"~ Zamenhof pri ovo
"Dankon pro viaj gramatikaj korektaĵoj"
~ Bertilo pri Zamenhofa kontribuo al ĉi tiu artikolo
"Pli valoras konkorda ovo, ol malkonkorda bovo"
~ Zamenhof pri la supra diraĵo
" Vu mustas agnoskar ke nua linguo esas plus modernala, adequatoza ed exprimiva..."
~ idisto
"Kompreneble, ĉiu esprimas sian personan opinion"
~ Milokula Kato pri supra diraĵo
"Bela poemtraduko kaj tre konvenaj bildoj!!"
~ virino pri ĉi tiu artikolo
"Kompreneble. Aber ja!"
Ovaĵo estas ĉiu manĝaĵo farita el ovoj. Ankaŭ ReVo diras tion: "Ovaĵo -
manĝaĵo farita el ovoj". Sed laŭ iaj paperaj vortaroj, "ovaĵo" estas fritita, kirlita ovo kaj multaj homoj ĉiam pensis, ke "ovaĵo" estas tiu.Enhavo |
[redakti] Kiel distingi specojn de ovaj manĝaĵoj?
Estas multaj tipoj da faritaj ovoj, ĉu ne? Do kial ili havas la saman nomon? Per adjektivoj, kiuj klarigas la apartajn ecojn.
Poĉitaj ovoj estas senŝele boligitaj ovoj, kaj oni prefere nomu ilin "senŝele boligitaj ovoj", ĉar klare multaj ne vere komprenas la esprimon "poĉitaj ovoj". Estas "firme boligita ovo", estas "kirlovaĵo" kaj estas "frititaj ovoj". Se oni emfazi ke oni parolas pri ovo fritita kaj ne fritita post kirlado, oni ankaŭ povas diri "nekirlita fritita ovo", sed laŭ mi tiu preciziga aldono de "nekirlita" kutime ne necesas, ĉar oni kutime ne dirus "fritita ovo" al fritita kirlovaĵo.
Ĉe kirlovaĵoj oni en la germana distingas inter kirlovaĵo kungluiĝanta en unu granda peco ("Omeleto") kaj kirlovaĵo konsistanta el multaj pecetoj ("Rührei"). Tamen laŭ mi tiu distingo ne estas tro grava: La du aferoj gustas preskaŭ same, kaj ĉiuokaze la distingo ne en ĉiuj kuirtradicioj estas tiel klara kiel en la germana kuirarto: Ekzemple en Tanzanio oni kutime faras frititan kirlovaĵon konsistantan el malmultaj grandaj pecoj, kiuj hazarde ankaŭ povas kungluiĝi en unu grandan. Por germano estus malfacile decidi ĉu uzi "Rührei" aŭ "Omelett" por tio. Se oni ial nepre volas distingi inter la du specoj de kirlovaĵo, oni nomu ilin "unupeca kirlovaĵo" kaj "diserigita kirlovaĵo".
Alia maniero prepari ovojn, ĝis nun tute ne menciita, estas la "malfirme boligitaj ovoj", preparitaj simile kiel la firme boligitaj ovoj, sed lasitaj en la bolanta akvo por malpli da tempo, tiel ke la ovoflavo restas fluida.
[redakti] Fritita kaj boligita ovoj
Kvankam oni povas friti miksante (itallingve "frittata") kaj eventuale aldonate ingrediencojn... eble fritkirlita ovo; aŭ friti konservante la ovon nedifektitan (itallingve "all'occhio di bue")... eble bonalingve frititnekirlita ovo.
Anna Lowenstein neniam uzas la vorton “brogi”, kvankam ŝi vidas, ke ĝi estas Fundamenta. Certe al ŝi “senŝele brogeti” estus multe pli konciza ol “senŝele boletigi”.
Marcos Cramer opinias ke "brogi" kaj "boligi" estas du malsamaj aferoj. Jen la tradukoj de "brogi" en la Fundamento:
- brog' échauder | scald | brühen | обваривать кипяткомъ | parzyć
(La pola traduko estis poste korektita pere de Akademia Korekto al "oparzyć".) Laŭ ĉi tiuj, kaj laŭ modernaj difinoj kiel tiu en ReVo, "brogi" signifas "trempi en bolantan akvon aŭ surverŝi aŭ brulvundi per bolanta akvo". Uzata en kuirarto ĝi nepre signifas nur tre mallongan boligon, ekzemple kiel oni faras kun tomatoj por pli facile povi senŝeligi ilin (tamen lasante la tomaton kruda). Por la senŝela boligado de ovoj ĝi ne taŭgas, ĉar tiujn oni ja plene krudigas. Do laŭ li "poĉitaj ovoj" ne estu ŝanĝata al io kun "brogi".
[redakti] Kuriozaĵo
Ĉu vi jam sciis, ke oni uzu ovon ne kiel dentpurigilon?
[redakti] Ĉemizo
Ino incitas sian frateton: Mi vidas ke hodiaŭ vi portas vian paskan ĉemizon.
Frato: Paska? Kial paska? Estos baldaŭ kristnasko!
Fratino: Ĝi estas paska ĉemizo ĉar ĝi estas kovrita je ovaĵo.
[redakti] Virinoj
Virinoj ankaŭ produktas ovojn sed ne kiel verajn ovojn. Se ovo ne instaliĝas en la uteron, oni diras, ke temas pri ekstertera gravedeco.
[redakti] Alie
Por matenmanĝo edzino kuiras omleton al sia edzo. La edzo abrupte enrompas en la kuirejon:
- -- Singardeme! Atentu! Enmetu iomete pli da oleo! Ve! Vi kuiras tro multe samtempe! Tro multe! Turnu ĝin! Turnu ĝin tuj! Pli da oleo estas
bezonata! Ĝi trofritiĝas! Singardeme! Mi diris, singardeme! Vi neniam obeas min, se vi kuiras. Neniam! Turnu ĝin! Ek! Ĉu vi estas normala? Ĉu iris promeni via cerbo? Ne forgesu aldoni salon al ĝi! Salu ĝin! Salu!
La edzino gapas senkomrene.
- -- Kio okazis al vi? Kiu diablo forprenis vian menson? Ĉu vi pensas, ke mi ne kapablas friti omleton?
La edzo respondas trankvile:
- -- Mi volis nur prezenti al vi, kian senton mi havas dum la stirado.
[redakti] Surplanken
Cerbumas sinjoroj Melongeno kaj Rafano:
- -- Kiel vi povas ĵeti ovon sur la betonan plankon tiel, ke ĝi ne rompiĝu?
- -- Ba! Tio estas stultaĵo, ĉar betona planko estas tre malmola, kial ĝi rompiĝus?
