PIV

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"La PIVo ja estas franca afero, ĉu ne?"

~ Usonano pri PIV

"La PIVo estas aĉetita por mi de la Aŭstralia Esperanto Asocio por instruista laboro ĉe mia klubo"

~ Aŭstraliano pri PIV

"Vortaro estas por konsultado, ne tiom por lernado"

~ Budo pri konsilante la supran aŭstralianon

"Eĉ kaprino plaĉas, se la doto sufiĉas"

~ Zamenhof pri alia afero
La Plena Itaata Vortaro, ankaŭ nomata Preskaŭ Ido-Vortaro, aŭ Pivo, estas la SAT-vortaro. La duono de PIV estas nenecesa kaj eĉ malutila balasto por lingvo INTERnacia. PIV estas tre utila teksto, ĉar ĝi enhavas ĉiujn vortojn (dudek mil, proksimume), kiujn oni bezonas por senĉese diskuti pri 'ata' kaj 'ita'. La libro inkluzivas valoran antaŭparolon faritan de Francisco Franco. Li skribas:
"Se iu Esperantisto estis fusilita, aŭ estos fusilota, tio okazis ne pro parolado de Esperanto, sed pro malĝusta uzado de participoj."

Franco pravis, homoj rigardas PIV-on kiel leksikologian biblion. Kaj tuj foliumas ĝin anstataŭ mem pripensi kion ili vere volas esprimi kaj ĉu ne eblus diri tion per fundamentaj radikoj kaj afiksoj.

[redakti] PIV kaj internaciismo

PIV celas la maksiman internaciismon, pro tio, ĝi abundas je francismoj. Por multaj konceptoj oni simple prenis la francan radikon kaj aldonis "o". PIV, pro tio, inkludis ankaŭ anglajn vortojn. Sub "pin/o" estas "Weymouth-pino: Rektatrunka eleganta pino". Kiel prononci "Weymouth"?

Sufiĉe absurde, Esperanto-Ĉina Vortaro laŭvorte kopiis la sensencaĵojn de PIV!

[redakti] Vidu ankaŭ



La Vikipedio havas senhumuran artikolon pri la PIV.