Paŭlo la Apostolo
El Neciklopedio
(Alidirektita el Paŭlo)
"Mi havas mesaĝon por l'amaso --
min alvokis fluganta subtaso."
~ Paŭlo
"Ĉu Paŭlo sciis la grekan?"
~ Thomas Gowles (citita de Andrew Lang)
"Elektu edzinon laŭ deveno kaj ne laŭ mieno"
~ Zamenhof konsilante Paŭlon
Paŭlo la Apostolo estis religia klerulo, kies vivo ŝanĝegis, kiam sur la vojo al Damasko li aŭdis voĉon, kiu venis el brila nifo.
Antaŭ tiu okazo, li malamis kristanojn. Poste, li malamis virinojn.
Laŭ Paŭlo, skribaĵoj pri religio "mortigas, sed la spirito vivigas." (Korintanoj 2 ĉap 3 v 6) Kompreneble, li mem skribis laŭeble plej multe…


