Paŭlo la Apostolo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Mi havas mesaĝon por l'amaso --
min alvokis fluganta subtaso."

~ Paŭlo
350px-PaulT.jpg

"Tute klaras ke la vorto estas prenita el la angla"

~ bonalingvano pri la nomo Paŭlo

"Ĉu Paŭlo sciis la grekan?"

~ Thomas Gowles (citita de Andrew Lang)

"Elektu edzinon laŭ deveno kaj ne laŭ mieno"

~ Zamenhof konsilante Paŭlon
Paŭlo la Apostolo laŭ sciencaj teorioj estis religia klerulo, kies vivo ŝanĝegis, kiam sur la vojo al Damasko li aŭdis voĉon, kiu venis el brila nifo.
SleepingGirl.jpg

Paŭlo ne mensogis. Li nur havis vidimagojn pro malsano je siaj hemikranioj. Pro tio li ne estis certa, ĉu korpe ĉu senkorpe li estis foje transportita en la sepan ĉielon...

Antaŭ tiu okazo, li malamis kristanojn. Poste, li malamis virinojn.

Laŭ Paŭlo, skribaĵoj pri religio "mortigas, sed la spirito vivigas." (Korintanoj 2 ĉap 3 v 6) Kompreneble, li mem skribis laŭeble plej multe…

[redakti] Novaj reguloj

Paŭlo enkondukis en kristanismon novajn striktajn regulojn.

Povis alligi…

  • Nek judoj, nek grekoj.
  • Nek viroj, nek virinoj.

Tiuj reguloj estis iom malstreĉitaj post la morto de Paŭlo, bedaŭrinde…

La tielnomataj intelektuloj de Vikipedio havas senhumuran artikolon pri Sankta Paŭlo.
Aliaj lingvoj
wikia