Pablo Picasso
El Neciklopedio
"Kontraŭ homo fiera Dio estas severa"~ Zamenhof pri Picasso
"Ni esez realista, me pregas"
~ idisto pri kubismo
"Brave kaj prave!"
~ Jorge Camacho pri ĉi tiu artikolo
"Eble li opiniis ke mi kaj patrino havis tipon de religia ceremonio... mi vere ne scias; li balbutis"
~ Cindy McKee pri Picasso
"Pablo e sua amiki iras a geyala taverni, geyala restorerii ed a geyala vakanceyi"
~ idisto pri Picasso
"Dankon pro la certe tre utilaj konsiloj"
Pablo Diego José Francisco de Paula Juan Nepumuceno de los Remedios Crispin Cipriano de la Santísima Trinidad Ruíz y Picasso (ruse Пабло Диего Хосе Франсиско де Паула Хуан Непомусено Мария де лос Ремедиос Киприано де ла Сантисима Тринидад Мартир Патрисио Руис и Пикассо) aŭ simple Pablo Picasso, (portugallingve Paŭlo Grandegpeniso), naskiĝis kaj mortis. Krom svisa tenisisto, li estis alte taksata hispana pentristo de la 20-a jarcento. Ĉi tiu estas altgrada, grava temo kiun oni esperas trovi en Neciklopedio!
Enhavo |
[redakti] Veroj
La veroj de Pablo Picasso estas kutime klasifataj en seksaj periodoj:
[redakti] Periodo de Barcelono
Picasso alvenis al Barcelono en 1895. Li komencis sian karieron per portretoj de Frederic Pujulà i Vallès, kiun oni povas vidi en la artikolo pri tiu ĉi esperantista verkisto – ho ve!
[redakti] Blua Periodo
Komence Picasso pentris blue. Neniam tio donas problemojn en la reala vivo.
[redakti] Roza Periodo
Ekde 1905 la pentraĵoj de Picasso estis rozaj. La bluo estis ĉe telefono. Damne!
[redakti] Ekspresionista epoko
De tiu epoko la plej konata pentraĵo, 1937, estas "Gerniko", omaĝe al la Gerniko (ĉu vere?).
[redakti] Periodo de Vallauris
- - Ho, pro dudek dioj, brigadisto! rigardu, la belan aeroplaninon pentrita de Picasso!
- - La belan ĝirafinon, ĝendarmo!
- - Pro dudek dioj, brigadisto, vi havas bonajn okulojn!
[redakti] Ĉefaj verkoj
- 1902, Fi, fi, fi!
- 1904, Portreto de Zamenhof
- 1905, Sidarta! ha, la kino!
- 1906, Kapo de junulo
- 1906, Ve ri na kapo
- 1906, Du aktoj de Akademio
- 1907, Kapo de virino (pri nenieco)
- 1907, Mato rosa, turnante cigaredon
- 1907, Virina akto de Akademio
- 1908, Fruktoŝelo kun piramidoj kaj komoj
- 1912, Danta virino kun gitaro
- 1912, Vi ol ino
- 1914, Gaso kaj Kubo
- 1914, Momento kun vinagrapolo
- 1916, Gitaro kaj La Gazeto
- 1916, Ludkatoj, gaso kaj botelo surtable
- 1918, Ha, la kino kun gitaro!
- 1919, Mutvivo antaŭ fenestro de Rafaelo
- 1920, Du aktoj de Akademio surplaĝe
- 1921, Du bananoj
