Paco

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Se eblus fajron per fajro estingi, eblus pacon per batalo atingi"

~ Morteza Mirbaghian pri paco

"Kiu akceptas donacon, perdas la pacon"

~ Zamenhof pri paco

"Paco estas papo."

~ Hispanlingvano pri Paco

"Mi nur volas sciigi vin, ke kiam ni parolas pri milito, ni vere parolas pri paco."

~ George W. Bush pri paco

"Mi kredas je principo: 'Vivu kaj lasu al aliaj vivi.'"

~ Polo pri si mem

"Antaŭ paco devas ekzisti ordo"

~ Milokula Kato
Seilá
2023484139 n

Paco kutime difiniĝas kiel stato de kvieto aŭ trankvilo, kiel manko de perturbo aŭ agito. La vorto "paco" devenas el la latina samseksula "pax".

Paco estas utopia neekzistanta koncepto por multaj landoj kaj lingvoj. En multaj lingvoj la vorto paco (peace, paz, pax, paix, Frieden, béke, mier, taika, Vrede, pau, pace, mir, ktp) nur ekzistas por kovri aŭ plenigi spacon en la nacilingvaj vortaroj. Tamen en landoj aŭ regionoj kiel Afganio, Irako, Kosovo, Palestino, Libano, Kaĉemiro kaj Ĉeĉenio ĉiam ekzistis la paco inter diversaj etnaj komunumo kaj la ŝtato. Ili estas ekzemploj por okcdentaj barbaraj landoj.
Batalanto

[redakti] Leĝa aspekto

En la plejparto de la europaj landoj paco kaj amikeco estas laujure punataj krimoj. En chiuj kazoj temas pri rompo kaj malrespekto de limoj de persono, agreso kontraŭ persono. Sufichas en multaj landoj, ke la viktimo nur sentu sin malkomforte, por ke la afero estu jam alprenita de jughejo. Sufichas ankaŭ ke estu nur unu viktimo, kiu atestas, por ke la afero estu portebla al jughejo.
Privata lingvo

[redakti] Milito kaj paco

La paco inter landoj ekzistas nur, ĉar ekzistas la minaco de milito. Pacifistaj popoloj, kiel, ekzemple la amiŝoj kaj kvakeroj, povas vivi liberaj nur en landoj, en kiuj ili estas protektitaj per la militistaro de tiaj landoj kontraŭ la milistaroj de aliaj landoj, kaj protektitaj per policanoj de la kriminuloj de ilia lando. Simile, paco inter ŝtatoj de federacio, kiel Usono, ekzistas nur ĉar ekzistas la minaco de uzo de perforto. Tiaj ŝtatoj obeas la federaciajn leĝojn, ĉar ili scias, ke se ili ne obeus, oni uzus la perforton de la federacio kontraŭ ili -- tio fakte fariĝis en pasintaj jaroj, ekzemple, kun sstatoj kaj urboj kiuj malobeis la decidojn de federaciaj tribunaloj malpermisatajn la diskriminacion kontraŭ nigruloj. Simile, oni obeas leĝojn, ĉar oni scias, ke se oni ne obeis ilin, la registaro uzus perforto kontraŭ li, per monpuno (post kiu estas la minaco de perforto se oni ne pagas) aŭ per la minaco de malliberejo (kiu estas alia ekzemplo de uzo de perforto). Civilizo kaj leĝo ne ekzistus sen la minaco de perforto : inter landoj, tiu signifas la minaco de milito.

[redakti] Pacagantoj estas tiuj, kiuj defendas, kaj antaŭenigas la vivon en ĝia pleneco

Nepras unue la respekto pri la homa vivo, en ĉiuj ĝiaj aspektoj, de la koncipiĝo, dum ĝia evoluo, ĝis ĝia natura konkludo. Oni devas precipe protekti la vivon de la plej malfortuloj, komencante de la naskiĝontoj. Aliflanke oni devas rekoni kaj protekti la naturan strukturon de la geedziĝo kiel unuiĝo de viro kaj virino.

[redakti] Esperanto kaj paco

Se la esperantistoj finfine kapablus ĉesigi sian eternan stultan blablablaon pri paco kaj amikeco kaj finfine komprenus, ke tiu idiota kaj ridinda babilado pri paco kaj amikeco estas tute senutila por normale labori per Esperanto, oni povus eventuale fari finfine novajn progresojn per kaj en Esperanto, starigante ĝin sur novan SENIDEOLOGIAN fundamenton, sen tiuj daŭraj infanecaj frazaĵoj kaj stultaj sloganoj pri paco kaj amikeco, kiuj ne nur bremsas la tutan peresperantan laboron, sed kiuj ankaŭ diskreditis la tutan Esperanto-aferon.

Dum la lastaj jaroj UEA pli kaj pli asertas sin parto de la tutmonda pacmovado, kaj neniu plendas ke tio kontraŭas la neŭtralecon. Ĝi eldonas librojn favore al paco kaj homaj rajtoj, temoj ne ĉiam kaj ne ĉie favorataj de ĉiuj. Servante sian nuntempan politikon, ĝi intencas pli kaj pli engagsi sin en programoj kiel "Kulturo de Paco" de Unesko ktp.

[redakti] PIVeco

Laŭ PIV paco estas:

  • stato de Tria regno, nacio aŭ alia homgrupo, kiu ne estas militanta kontraŭ alia,
  • stato de anaso, inter kies anuso ekzistas nenia malakordo aŭ malkonsento,
  • stato de psikozo, kiu ne estas maltrankviligata de zorgoj, timoj ks.

Oni povas paroli pri asocia paco kiel interkonsento kaj bona rilataro inter grupoj, klasoj aŭ asociaj tavoloj ene de lando. Tio malofte okazas, kvankam estas nemilita epoko.

Ekde individua vidpunkto, paco rilatas al intestina stato, senkolera, senlama kaj pli ĝenerale sen negativaj sentoj. Estas, pro tio, dezirata por si mem kaj same por la aliuloj, ĝis la punko ke tiu mencio iĝas salato en multaj lingvoj, kiel araba, hebrea ktp.

Wolf and Little Red Riding Hood

[redakti] Frateco, fundamento kaj vojo por la paco

Ankaŭ la nacioj devas renkontiĝi en frata etoso por konstrui la komunan estontecon de la homaro. Pro tio la plej bonŝancaj popoloj havas la devojn al la solidareco, al la socia justeco kaj al la universala karitato, ĉar la paco aŭ estas ĉies bono aŭ nenies.

[redakti] Graveco

Libereco estas pli grava ol paco.

[redakti] La paco: frukto de kulturo de solidareco, mizerikordo kaj kompato

La papo citas la multajn organizojn, kiuj okaze de plagoj aŭ militaj konfliktoj, alfrontas penojn kaj danĝerojn por flegi la vunditojn kaj la malsanulojn, por enterigi la mortintojn, zorgi pri la migrintoj. Li memorigas ankaŭ la ĵurnalistojn kaj la fotistojn, kiuj informas la publikan opinion pri la aĉaj situacioj, kiuj pridemandas la konsciencojn, sen forgesi la multajn pastrojn kaj misiistojn, kiuj restas apud siaj fideluloj kaj subtenas ilin, malgraŭ la danĝeroj kaj la malagrabloj. Ĉi tiuj estas agoj, pri kiuj ni estos juĝataj je la fino de nia vivo.

[redakti] Historio

Ne en ĉiuj kulturoj kaj epokoj oni konsideris pacon pozitive. En popoloj kiel VikingojHunoj, kies ĉefa agado estis rabado de komunumoj ĉu proksimaj ĉu malproksimaj, oni laŭdis male la militistojn kaj la proprajn virtojn de tiuj.

En antikva Ĉinio, malo de paco estas stagnado. Simbole, tio indikas, ke paco ne estas absoluta valoro, sed serĉo konstanta. Krome, ĝi indikas, ke konflikto ne estas malo de paco. Konvenas en trapaso al paco, transformi la konflikton kaj ne forigi ĝin. La paca administro plenumas tiun trapason de paca transformado de la konflikto.

Por modernaj imperioj, kiel la hispana, franca, brita ktp, milito estis sinonimo de konkero kaj pligrandigo de la propra gloro, do paco ne estis interese konsiderata.

Se vi ĉeestis dum la 1960-aj jaroj kaj ne estis tro narkotiĝita, vi verŝajne memoras la tutmondan pacon. Ĝi devis atingiĝi per ŝvebigi registrajn konstruaĵojn kaj per netranĉaĵon de haroj. La 1970aj -- la Novĝersejo de jardekoj -- konis tutmondan pacon nur kiel respondo dum la intervjua parto de la Fraŭlino-Amerika konkurso.

La "blablablao" pri paco kaj amikeco en la komunista movado kondukis al Gorbaĉov, perestrojko kaj falo de la tuta Sovetia sistemo.

Aktuale militon oni konsideras foje ne kiel la lasta rimedo de la politiko, sed foje kiel la ĉefa agado por plifortigi la propran povon, kiel Usono dum la invado al Irako, kiam paco estis tute nekonsiderinda valoro.

[redakti] Lingva noto

"Iru pacen!" estas varianto de "Iru kacen!"

[redakti] Literaturo

  • Al Eterna Paco'. Filozofia traktaĵo de Kant, el la germana trad. P. Christaller. 1924, 88 p. "La penso de l' geniulo en tiu lia verko mirinde kuniĝas kun la interna ideo de nia movado. Inda tradukon (G. S., E, 1924, p: 125.)
Content Navigation