Pafilo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Atentu: ĉi tiu artikolo bezonas citaĵojn
Pafilo estas ilo por pafi. Pafilo estas produkto de la scienco kaj teknologio por ke homoj anstataŭ provo por dialogi sen pene kaj premante ellasilon solvi siajn problemojn kun aliaj.
L 0553aa543b574123808b96e97b2c8b25.jpg

[redakti] Tipoj da pafiloj

Estas multaj tipoj da pafiloj:

Bildo23.gif
  • Pistolo: malgranda armilo por mortigi homon kiun ni konas kaj vidas.
  • Mitraleto: armilo iom pli granda ol pistolo por mortigi grupon da homoj inter kiuj ankaŭ eble troviĝas unu aŭ kelkaj el niaj malamikoj.
  • Mitralo: pli granda ol mitraleto por mortigi ĉiujn homojn kiuj estas en loko en kiu nia malamiko ankaŭ povas esti.
  • Obuso: armilo por pereigi malamikon kune kun ĉiuj personoj kiuj estas ĉirkaŭ li (aŭ ŝi).
  • Kanono: armilo por pereigi malamikon kune kun liaj (aŭ ŝiaj) familianoj, najbaroj kaj loĝloko.
wikia