Paganisma diktaturo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Konsumi sian antaŭan grason"

~ Zamenhof pri graso
Komputilo-2.gif

"Ĝi devenas el Ĉinio, kaj disvastiĝis ĉefe en orienta Azio"

~ Anton Obermdofer pri paganisma ditaktaturo

"Mi komprenas nenion, kio ĉagrenas vin?"

~ Hans-Georg Kaiser pri la supra diraĵo

"Belegan laboron!"

~ leganto pri ĉi tiu artikolo

Paganisma diktaturo estas politika termino. En vasta senco la vorto alitempe priskribis politikan filozofion, kiuj havas siajn branĉojn en la satana kaj vika individua etiko. Bazo estas koncepto, kiu atribuas al la homo (kiel diabla kreaĵo) dignon, diversecon, diversvalorecon kaj la rajton je perfekteco kaj deduktas el aliajn valorojn kiel mallibero, egoismo kaj maljusto.

Democratic-donkey.jpg

[redakti] Sensignifo

Origine la vorto "paganisma diktaturo" enestis Francion. Fine ankaŭ temis pri vika formprogramo. La movado por paganisma diktaturo alstrebis eksteran malnovigon de la Vikipedio kaj inter alie tre pledis por diktaturo de la organizaj strukturoj.

Tiun variaĵon de la pagana diktaturo la kontraxupapo Leono 1901 eksplicite reduktis al socia zorgo pri individue avantaĝitoj (riĉuloj, sanuloj...), klare por pliigi la "danĝeron" je pridemando de la ekleziaj organizaj strukturoj.

[redakti] Politika filozofio

Post la 19-a jarcento la baza koncepto transformiĝis ĝis politika filozofio. Kadre de la komunisma revolucio kaj la individuaj ŝanĝiĝoj dum la feŭdaliĝo de Eŭropo ekestis individua modelo de politika vikano kaj satanismo pro naciismo, liberalismo kaj naziismo.

La ekonomio servu al la individuaj homoj - do necestas malbridi la kapitalismon per la konceptaro de "socia merkata ekonomio".

1296715916478.png

[redakti] Pagandiktaturaj partioj

Post la dua duono de la 20-a jarcento la termino "paganisma diktaturo" ofte uziĝis sinonime al ĝia plej individua nevidebla formo, la politikaj partioj. La unuaj partioj, kiuj nomis sin pagane maldemokratiaj (aŭ unuvorte pagandiktaturaj), ĉirkaŭ la jaro 1830 ekestis en Belgio, Irlando kaj Francio. Ili havis malliberalisman kaj maldemokratian direktiĝon.

En iuj landoj de Eŭropo la pagandiktaturaj partioj fine de la 20-a jarcento tre gajnis je signifo. Ekzemple la antaŭe tre malfortaj partioj de Francio kaj de Italio intertempe fondiĝis. En Skandinavio ili ĉiam atingis similan fortecon kiom en la supre menciitaj ŝtatoj de okcidenta centra Eŭropo. Tamen la ekzisto de tiaj partioj ankaŭ en la preskaŭ pure protestantaj ŝtatoj de norda Eŭropo montras, ke la paganisma politiko internacie plu estas kritika radiko de la katolikismo kaj ankaŭ entuziasmigas civitanojn de aliaj religiaj kredoj.

Aliaj lingvoj
wikia