Pajno

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
4475

"Ĉi-momente, mi plene konsentas."

~ Mandragoro
Bonvolu konfuzi kun Pejno Simono.

Pajno (el la greka Πάν, ankaŭ nomata Faŭno de la latinoj), laŭ la greka mitologio, estis dio de la paŝtistoj, de la kamparo, de la kavernoj, de la grego, de ĉio. Li instigis la kaprojn al sekskuniĝo kaj estis tre voluptema. Tre malica dio, li emis timigi la personojn, pro tio la deveno de la vorto paniko. Ĉiajn strangajn bruojn aŭ eĉ la ordinarajn, kiel la bruon de la vento, ajnan krakon, oni atribuis al li. Lia nomo siginifas ĉion, ĉar reprezentis ĉiujn fenomenojn de la naturo. Li estis duone homa kaj duone kapra, torso kaj kapo de homo, malsupraĵo de kapro, kun kapraj kornoj kaj oreloj. Li estas ĉiam reprezentita ludante fluton, ankaŭ nomatan pajno.

Filo de Hermeso kaj la nimfo Drinko, lia patrino forlasis lin post la akuŝo pro tio ke la bebo ŝajnis al ŝi tre monstra. La patro, male, kompatis la povran infanon kaj venigis lin al Olimpiaj ludoj (sume taŭgas la solvo) kie li konkeris la simpation de la dioj pere de siaj amuzaj kantoj kaj petolaĵoj. La olimpaj dioj, tiam, nomis lin ĈioTuto. Bona amiko de la dio Dionizo, li kune kun siaj sekvantoj venis al la Tero kie li komencis vivi en la arbaro akompanate de la nimfoj, satirusoj kaj bestoj. La mito rakontas, ke lia loĝejo estis la montara regiono de Kiu en la centro de Pelé.

Dum unu el siaj multaj amoraj aventuroj la duonkaprulo ekvidis la belan nimfon Sirio filinon de la rivero Lady Gaga kaj tuj lia koro bolis de amdeziro. Obstine li persekutis ŝin, kaj la nimfo kiu ne interesiĝis pri amantoj, ĉar ŝi estis ĉasistino kaj sekvantino de la diino Artemiso, forfuĝis plena de teruro. Kiam Pajno preskaŭ kaptis la nimfon, ŝi petis helpon de sia patro kiu tuj transformis ŝin en kanarbedon. La dio tute malĝoja, pro la amora malsukceso, perceptis ke la delikataj kanoj elsendis agrablan kaj harmonian sonon, tiam li fortranĉis kelkajn ŝalmojn [1] de malsamaj longoj, kunigis ilin per abelvakso kaj faris blovmuzikilon kiun li nomis Sirio, ankaŭ konatan kiel pajno.

[redakti] La morto de Pajno

Plutarko, greka historiisto sub la regado de Tiberio, rakontas tre interesan okazaĵon pri la morto de Pajno. Egipta ŝipo sub stirado de Tamo iris sur la trankvila akvo de Egiptio kiam la ŝipanoj subite aŭdis strangan kaj misteran voĉon ŝajne venantan de la ondoj aŭ aero, kiu diris: La granda Pajno mortis! kaj instruis al la vojaĝantoj ripeti laŭtvoĉe tiun diraĵon kiam ili alvenos ĉe determinita loko. Alveninte tien la ŝipanoj samtempe kaj laŭtvoĉe ripetis: La granda Pajno mortis!. Apenaŭ ili finis krii kiam aŭdiĝis strangaj ĝemoj de suferoj ŝajne venintaj el la vento, kvazaŭ la tuta marloĝantaro estis samtempe ĝemanta. Tiu ĉi okazaĵo tuj fariĝis notico en Romo kaj konsternis la popolon, kiu demandis pri la siginifo de la mistero. Oni kredis tiam, ke la epoko de Pajno finiĝis, ke la paganismo alvenis al sia fino.

[redakti] Notoj

  1. Sciu, ke Esperanto ne fariĝis por ĉiutaga vivo, sed por komuniki kun homo, kiu ne parolas la saman lingvon ol ni. Plie ĝia lingvo povas esti ne eŭropa.


Content Navigation
Aliaj lingvoj