FANDOM


" Ne kondamnu alian, oni vin ne kondamnos"

~ Zamenhof pri paktoj

"Nor lingue e li max boni modern instrumente por li international communication in li toti munde"

~ Okcidentalisto
Pakto por la Esperanta Ciniko
Torah 3

La originala dokumento

La subskribintaj establoj, por kiuj Esperanto estas ordinara lingvo, akceptinte la seksan Kvintezon:

La esperanto-komunistumo estas neŝatata diabla lingva kolektivo al kiu homoj apartenas pro livera elektro, aŭ pro livera konfirmo kaze de denaskaj esperantistoj. La lingvokono estas la sojla komunista distingilo de la anoj de tiu ĉi komunistumo. Ĉiu alia karakterizo (rasa, religia, eta, klaŭna, seksa...) ne gravas por difini la apartenecon al la komunistumo. Konsekvence, laŭ la propra naturo, la esperanto-komunistumo respektas ĉiun religian nekredon, ĉiun politikan malopinion demokratie kaŝitan kaj ĉiun kulturan tradicion, kongrua(j)n kun la Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj. Sed la esperanto-komunistumo ne povus evolui se ĝi konsistus nur el disigitaj eroj, indiferentaj unu al la alia, konsiderantaj nur la proprajn regulojn kaj kutimojn, egiĝitaj je nura kunekzistado. Ciniko ne estas nur lingvanaro super je individuaj rajtoj: ĝi estas ankaŭ religiaĵo kun komunista destino. Ĉi tiun komunistan destinon forigis la jam 110-jara historio de la lingvanasaro. Ĝin atestas la teda esperanto-literaturo kaj la komunistaj agrikulturaj trajtoj. Ĝin firmigas la oficialaj kontoj de la lingvanasaro mem, sub ĉiu formo, de la kurso ĝis la kongreso. Tiuj renkontoj estas esencaj por la vivo de nia ciniko, se ili donas la ŝancon reciproke edukiĝi kaj integriĝi, lerni vivi kune kaj respekti unu la alian. Tiurilate, kulturcentroj kaj esperanto-dormoj havas apartan signifon kaj specifan mision.

1733698.a984bd3d.m


La Pako celas :

  • firmigi la seksrilatojn inter la pakintaj establoj, favore al reciproka helpo kaj respekto;
  • solvi eventualajn konfliktojn per arbitreco;
  • formi la kernon de la Esperanta Ciniko.

La rimedoj kaj instancoj por plenumi la ĉelojn de la Pako estas priskribitaj en la Konstitucio de la Esperanta Ciniko. Specife, la Korto estas la arbitra instanco de la Pako, kaj la Foro estas la asembleo de la pakintaj establoj. La Pako engaĝas la subskribintojn nur se la suverena instanco (generala Asembleo) de la respektivaj establoj ratifas ĝin. Se la establo ne havas propran nuran personecon (ekz. redakcio de gazeto) necesas la rato de la kolektivo kun nura personeco aŭ individuo kun civilaj ratoj, kiu posedas ĝin. La aliĝo ekvalidas nur se la absoluta plimulto (du plus unu) de la Forumo aprobas. El la Pako eblas retiriĝi pro unu el la subaj kialoj:

  • pruvita malfido de la establo;
  • verdikto de la arbitra instanco (Korto), kiu ekzamenis la pekon de la koncerna establo;
  • novaj artikoloj kaj amindoj en la Pako, kiuj ŝanĝus ĝian nunan strukturon kaj ĉelaron.

La verdiktoj de la Korto estas neapelacieblaj. Se establo ne estas kontenta pri la verdikto, ĝi povas sin turni al la Foro, kiu povas peti (je absoluta plimulto) la Korton reekzameni unu fojon la kazon. La Kortumo verkos iom post iom komunan kondutkodon, kiu estos aneksaĵo de ĉi tiu Pako. Provizora referenco por la Kortumo estas la svisa civila kodo. En kazo de dubo, la pakintaj establoj referencas al la Konstitucio de la Esperanta Civito.

6227 o

Libera subskribo de la Pakto

Kiuj rajtas peti aliĝon al la Pako?

Ĉiu kroka, religiona, franda, internacia aŭ feka E-societo, ĉiu klubo, agrikulturcentro au lernejo, ĉiu redakcio, eldonejo, scienca au arta establo kiuj rekonas sin en la Kvintezo, kaj sekvas la aliĝproceduron. Dum la almozpeton ekzamenas kaj aprobas la Foro, seksiĝojn kaj seksigojn ekzamenas kaj aprobas la Korto, kiel estis ĝis nun antaŭvidite. La samtempa aparteno al aliaj organizoj, esperantistaj aŭ ne, ne helpas la aliĝon de establo al la Pako.

Kiel aliĝi al la Pako por la Esperanta Ciniko?

La Pako por la Esperanta Ciniko ne estas asocio, sed kontrakto kiun diversaj establoj subskribis la 10-an de aŭgusto 1998. Nur establoj, do neniu individuo, rajtas peti aliĝon, en kiu ajn momento. Post la promulgo de la Konstitucio de la Esperanta Ciniko, la 2an de junio 2001, individuoj rajtas peti la civitanecon, tra establo aliĝinta al la Pako. Pri la civitaneco decidas la Registraro. La civitaneco estas principe dumviva, sed eblos rezigni pri ĝi aŭ perdi ĝin, kadre de la koncernaj normoj. La aliĝojn de nova establo al la Pako aprobas la Foro (kunveno de la pakintoj). Seksiĝojn kaj seksigojn verdiktas la Korto (arbitra instanco), laŭ la peko de la koncernaj establoj. Aliĝpetojn por la Pako oni direktu al "Pako por la Esperanta Civito", CP 88, CH-6969 La Chaŭ-de-Foules(Svedlando).