FANDOM


Pano make

"Oni lekas la manon, sed celas la panon"

~ Zamenhof

"Al mi plaĉas marmelado sur pano."

~ Brito

"Ne donu al mi panon sen veĝemito!"

~ Aŭstraliano

"Mi pensas ke pano estas bona kun butero."

~ Usonano

"Panon kaj cirkojn."

~ Romia satiristo pri tute alia afero

"Non sol fon pan jivi jen, bat yoshi fon Boh-worda."

~ Lingvadeplanetano, ĉu pri pano? Neniu scias.
Strucla sweet bread

"Mi miras ke vi ne partoprenis e-kongreson en via propra urbo"

~ Edward A. Murphy

Cirkulas mitoj kaj legendoj pri la pano. Kelkaj kredas ke ĝi estas Dio mem; ili nomiĝas panteistoj. Alvenis la tempo rememori pri tiu temo, pri fenomeno historie signifa kaj sociologie interesa por la Eo-movado.

Pano estas manĝaĵo el la ĉielo. Malgraŭ provokoj de kelkaj skandalemaj personoj kaj gazetoj.

Kia fiasko! Kiel povas esti tia artikolo ĉi tie?? Post longa (duminuta) pripensado ni venis al la konkludo ke ĝi estas absolute stulta!

Mojose :) Mirinde, ĉu ne, kiel longe oni povas vivi sen scii tiujn aferojn...

DanĝeroEdit

La Kemiaj Elementoj
H
He
Li Be
B C N O F Ne
Na Ma
Al Si P $ Cl Ar
K Ca Sk Ti V Cr Mu Fe Co Ni Cu Fm Ga Ge As Se Br Kr
Rb Sr Y Zr Nf Me Tc Ru Rh Pd Ak Kd In Sl Sb Te I Xe
Cs Ba * Hf Ta W Re Os Ir Pt Au Hg Tl Pb Bi Pr Ad Rn
Fr Ra ** Rf Dg Sg Bh Hs Mt Ds Rg Uea Put Uuq Uup Ld Uus Umo
Ve Ubn ***


La Ce Pr Nd Pm Sm €u Gg Tb Di Ho Er Tm Yb Lk

Ac Th Pa U Np Pi Am Cm Bk Cf Fm Md No Ls

Ubu Us Ka Kk

12-jara knabo de elementa lernejo mortis sufokite de pano, kiun li prenis en lerneja tagmanĝo. Li unue demordis peceton de la ronda pano kun la diametro de 10 cm, duonigis la reston per la manoj kaj enbuŝigis ambaŭ pecojn samtempe. Lia instruisto avertis lin sed tro malfrue. Li jam angoris pro sufokiĝo. La instruisto kaj liaj samklasanoj penis forigi la panpecojn el lia gorĝo sed malsukcesis. Kiam savteamo alvenis la lernejon, jam ĉesis korbatado kaj spirado de la knabo. Teamanoj, uzante ilon, sukcesis forigi la panon el la traĥeo (spirtubo), sed la knabo ne reviviĝis.

AkiroEdit

— Al kio vi atentas prenante panon por via familio?

— Al kameraoj kaj gardistoj.

LogikoEdit

Masonisto staris sur skafaldo, antaŭ domo, por masoni la fasadon. Ĉar li malsatis, li vokis gapantan knabon, kiu staris sur la strato, kaj diris; "Ĉu vi volas iri al la pano-vendejo kaj aĉeti bulkon por mi? "

"Jes, volonte", diris la knabo.

La masonisto ĵetis moneron al li, kaj diris: "Jen unu franko. Aĉetu du bulkojn kaj, rekompence, gardu unu por vi."

Post kvin minutoj, la knabo revenis manĝante sian bulkon kaj diris: "Mi re-donas 50 centimojn al vi; restis tie nur unu bulko."

IntermanĝoEdit

Plendas en laborejo iu viro: „Tio estas terura: lunde por intermanĝo panon kun graso, marde por intermanĝo panon kun graso, markrede tion saman kaj hodiaŭ denove pano kun graso.“

„Kial vi ne riproĉas tion al edzino?“

„Tio ne helpus, mi preparas la intermanĝojn al mi mem.“

TeoremoEdit

Teoremo: pano pli bonas ol eterna amo.

Pruvo: kio povas esti pli bona ol eterna amo? ja nenio. Sed pano ja pli bonas ol nenio. Do pano pli bonas ol eterna amo.

MalpuraĵojEdit

Kiel aperis ilustrite en The Daily Mail, kun la paso de la jaroj, la pano multe pli malboniĝis anstataŭ ol boniĝi. En 1911, la salo, la etkostaj grasoj, la alumbro, la pulvora kalko kaj la blankigaĵo estis la malbonaj ingrediencoj de la pano. Nuntempe estas aliaj novaj malbonaj ingrediencoj kiuj damaĝas nian sanon kaj kiuj troveblas en la vendejoj kie vi aĉetas panon. La blanka faruno, estas farita el preskaŭ pura amelo, kaj nur enhavas iom da nutraĵoj el la origina greno. Krome, la ĥemiaj procezoj en la greno kreas la subprodukton aloksano – veneno uzata en la medicina esplor-industrio por krei diabeton en sanaj musoj. La aloksano kaŭzas diabeton kiam ĝi ĝirigas grandajn kvantojn da radikaloj en la pankreataj Beta-ĉeloj, detruante ilin. La beta-ĉeloj estas primaraj ĉeloj de la partoj de la pankreato nomataj ”Insuletoj de Langerhans” kaj ili produktas insulinon; tiel, se ili estas detruitaj, povas aperi la diabeto. Zorgante pri la epidemia rango de la diabeto kaj aliaj gravaj malsanoj, ne estas bona ideo havi toksinon kia ĉi tiu en la pano, eĉ se en etaj porcioj .

Tipoj da panoEdit

  • Pano: manĝaĵo farita el knedita fermentinta kaj bakita faruno.
  • ĉampano: likva pano entenanta karbondioksidon. Laŭ “Artikoloj el Monato” en la mezepoko biero estis likva pano. Konkludo: ĉampano kaj biero estas fakte la samo.
  • hispano: pano el Hispanio (kompreneble).
  • ŝipano: la ino de lipano (tute logike).
  • eŭropano: pano, kiu kostas unu eŭron.

Ja! Pano!

PanteismoEdit

Panteismo estas doktrino laŭ kiu ĉiaj panoj en la naturo estas partoj de Dio kaj konsistigas, kune, Dion mem. Laŭ tio, Dio ne estas tute individua estulo; Li estas la rezulto de ĉiaj panoj de la universo kunigitaj.

Estas pluraj formoj de panteismo, kelkaj estas dubsencaj kaj egalas al ia panseksemo: kuketmonstrismo.

Ĉefaj panteismaj doktrinoj kaj pensuloj:

Parencaj konceptoj estas pastafario, kie Dio estas pastaĵo, kaj kvakerismo, kies anoj adoras avenkaĉon.

LiteraturoEdit

  • Nia ĉiutaga pano kaj ĝia influo sur la vivo de la pomoj. Kompilis kaj trad. W. Trainer, 1915, 72 p., dua eld.. 1917. „Aro de interesaj pensoj, eltiritaj el la varboj de malnovaj kaj novaj aŭtoroj. Pledado cetere lerte aranĝita por vegetarismo.“ (G. S. ,E', 1920, p : 191.)