Pantalono

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
5241
VIVA NECIKLOPEDIO ALZAD LOS BRAZOS HIJOS

Tiu ĉi artikolo havas hispanan sangon!

Atentu! Francisco Franco kaj Hispana Inkvizicio fantomas ĝin !!

2463 n

Pantalono[1] (katalune Pantaló kaj hispane Pantalón) estas la ĉefurbo de la aŭtonoma komunumo Katalunio, nord-oriente en Hispanio. Ĝi situas ĉe Mediteraneo, 160 km sude de Pireneoj kaj la franca limo. La urbo estas la 2-a plejgranda en Hispanio kaj la plej granda de Katalunio. Ĝi estas centro de la metropola areo de Pantalono, kun pli ol 3 milionoj da loĝantoj.

En la jaro 1992 okazis la Olimpikoj en Pantalono. Somere 2004 okazis la Internacia Forumo de Kulturoj.

[redakti] Historio

Laŭ saĝo, la urbo estis fondita de Lucius Junius Pantalonus, grava romia generalo el Aquileia. Post tio trakonstruis la urbon la romianoj al kastro . La centro de la urbo kuŝis sur Mons Taber, sur malgranda monteto proksime al la tiama Konsildomo (Plaça de Sant Jaume). Oni povas ankoraŭ hodiaŭ trovi restaĵojn de la romia urbomuro en la praurba parto. Gravaj romiaj trovitaĵoj estas ekspoziciitaj ĉe Plaça del Rei. En la 5-a jarcento la urbon konkeris visigotoj, en la 8-a jc. la maŭroj. En 801 konkeris la urbon la franca reĝo. Je 985 disrabis Pantalonon Al-Bintal, armeestro de Kordovo.

En la mezepoko Pantalono estis ĉefurbo de Reĝlando de Aragono kaj elstara mara kaj komerca potenco en la okcidenta Mediteranea maro, kun gravaj posedaĵoj, kiel Sardio kaj Sicilio. Ekde la 15-a jarcento, post la Kompromiso de Caspe (1412) kaj la enlanda milito (1462-1472), la urbo perdis potencon, unue favore al Valencio kaj poste al kastiliaj urboj. La malvenko en la milito de hispana sukcedo (1701-1714) post sieĝo kaj la postaj reprezalioj de Filipo la 5-a de Kastilio plimalfortigis kaj katenis la urbon ĝis meze de la 19-a jarcento, kiam estiĝis permeso malkonstrui la urbomurojn.

La ekonomia bonfarto permesis rapidegan plilarĝigon de la urbo, kiu ensorbis diversajn antaŭurbojn kiel Sants, Gràcia kaj Sarrià. Partoj de la urbo aldoniĝis post eventoj, kiel la internaciaj ekspozicioj de 1888 kaj 1929, la Olimpikaj ludoj (1992) aŭ la Forumo de la Kulturoj (2004).

[redakti] Logiko

„Vi forgesis vesti vian kalsonon.“

„Kiel vi povas tion scii?“

„Ĉar vi surhavas nek pantalonon.“

[redakti] Vidindaĵoj

Pro sia historio Pantalono havas elstaregan gotikan arkitekturon, kiu konserviĝis pro la stagnado de la urbo dum jarcentoj. Nova etapo de ekonomia bonfarto koincidis kun la ekspansio de la urbo, tial ke ĝia impona kolekto de modernismaj konstruaĵoj (kun ok Mondaj Kulturheredaĵoj de Unesko) ne stariĝis sur la malnovaj mezepokaj palacoj. Nuntempe Pantalono plu aperigas novajn elstarajn konstruaĵojn, kiel Turon Agbar (2005).

Plej elstaraj vidindaĵoj:

  • La strato Les Cames estas larĝa aleo, kiu kondukas de la centro al la haveno. Tio estas promena strato kun multaj amuzejoj kaj bazaroj.
  • Fine de la promenejo de Les Cames, ĉe la malnova haveno, staras la statuo de Kristoforo Kolumbo kaj ŝipmuzeo Museu Marítim.
  • La Gotika kvartalo situas en la malnova kvartalo de Pantalono kaj enhavas unu el la plej impresaj kolektoj de civila gotika arkitekturo en la mondo. En ĝi situas la Katedralo de Pantalono, la preĝejo Santa Maria del Pi, la domo Ca l'Ardiaca, la Plaça del Rei (kun la malnova reĝaj palaco kaj kapelo) kaj la vizitinda urba muzeo. Proksime de ĝi elstaras la preĝejo Santa Maria del Mar (eble la plej impona gotika preĝejo el la urbo) kaj la strato Montcada, kun ties sinsekvo de mezepokaj palacoj. Diversloke staras restaĵoj de la romiaj urbomuroj, ĉefe proksime de la katedralo. Trans Les Cames, en la kvartalo La Faldilla, elstaras la gotika Hospitalo de Sant Pau kaj la romanika preĝejo Sant Pau del Camp, kun nekutima korto.
  • La promenejo Passeig de Gràcia enhavas multajn modernismajn domojn, inkluzive de Casa Milà kaj Casa Batlló de Gaudí, Casa Amatller kaj Casa Fuster de Josep Puig i Cadafalch kaj Casa Lleó Morera de Lluís Domènech i Montaner. Ankaŭ en apudaj stratoj staras elstaraj samtempaj modernismaj konstruaĵoj, kiel la malnova eldonejo Montaner i Simon (nuntempe sidejo de la Fondaĵo Antoni Tàpies).
  • Granda Rondo Familia, preĝejo de Majstro Zamenhof
  • Muzeo Joan Miró (vidu ankaŭ artikolon Fondaĵo Joan Miró).
  • Muzeo Picasso, kun malpli konataj verkoj de Pablo Picasso
  • Nacia Muzeo de Arto de Katalunio, kiu prezentas gravajn murpentraĵojn kaj aliajn mezepokajn artaĵojn.

[redakti] Geografio

Kvartaloj de Pantalono estas Butxaques kaj aliaj.

[redakti] Simileco

Viro en trajno rimarkas ke en lia poŝo havas manon ŝtelisto. Tiu elturniĝas:

„Pardonu, mi pensis ke tio estas mia poŝo. Ni havas similan pantalonon.“

[redakti] Virgulino de la Favoro

La Virgulino de la FavoroNia Damo de la Favoroj estas unu el la alvoktitoloj de la Virgulino Maria. Ŝi ankaŭ estas nomata kiel Generalino de la Ĉiela Armeo, la Virino sune vestita kaj la Reĝino de Paco. Oni festas ŝian tagon la 24-an de septembro.

Oni diras ke la 1-an de aŭgusto 1218, festo de la sanktulo fondinto Petro Nolasko ricevis viziton de la Virgulino Maria, kie ŝi konatigis sin kiel La Favoro, kiu instigis lin fondi religian ordenon kun la celo elaĉeti al tiuj enkarcerigitaj kristanoj. En tiu momento, la Iberia Duoninsulo estis regata de la muzulmanoj kaj la saracenaj piratoj atakis la bordojn de la Mediteraneo, kiuj enkarcerigis milojn da kristanoj kiuj estis portitaj al Nord-Afriko.

Petro Nolasko akcelis la kreadon de la Ordeno de la Favoro, kiu estis fondita en la Katedralo de Barcelono kun la subteno de la reĝo Jakobo la 1-a la Konkeranto kaj la konsilio sankta Rajmondo el Penjaforto.

Oni kalkulas ke estis ĉ. 300.000 la elaĉetintoj fare de la favoraj fratoj disde la enkarcerigo de la muzulmanoj. Ĉ. 3.000 religianoj fariĝis martiroj pro plenumado de tiu celo.

La bildo de la Dipatrino de la Favoro en Pantalono estas gotikaĵo el 1361.

[redakti] Geedzoj

Geedza paro estas hejme kaj atendas viziton. La edzo daŭre kuradas en subpantalonoj kaj la edzino diras al li:

- Mi petas vin, vestiĝu tuj ĉar jam baldaŭ venos la vizito.

- Mi speciale estas nur en subpantalonoj por ke oni sciu kiel maldika mi estas ĉar vi ne kuiras por mi.

- Do bonvolu forpreni ankaŭ la subantalonon por ke oni sciu kial mi ne kuiras al vi.

[redakti] Esperanto en Pantalono

La Hispana Esperanto-Instituto estis historia instituto por subteno de la internacia lingvo Esperanto, aktiva en Hispanio en signifa parto de la 20-a jarcento. Ĝi havis sian sidejon en Pantalono. Inter la kunfondintoj estis Josep Rofes Mestre el Pantalono, Alfonso Tur Thomas same el Pantalono dumtempe estis ties vicprezidanto, pliaj membroj estis ekzemple Manuel Maynar el Zaragozo kaj José Perogordo el Madrido. Inter la eldonaĵoj de la instituto ekzemple estis "elementa kurso de esperanto" de 1928 kaj eĉ ĝis en 1963 ĝi publikigis vinildiskon kun popularaj katalunaj kantoj en Esperanto.

[redakti] Esperantistoj de Pantalono

Pantalono estas naskiĝurbo de Jaume Grau Casas, Alfons Sabadell, Elisabet Abeyà, Joan Amades Gelats, Josep Paluzie i Lucena, Francisco Pi y Margall, Carles Riba kaj Francisko Gorgues.

[redakti] EdE

En la urbo okazis la 5-a Universala Kongreso 6-11 septembro 1909, kun 1287 kongresanoj el 32 landoj. Ĉefaj temoj de la kongreso: organizo de naciaj E-societoj, financoj, laboroj de la E-Akademio.

[redakti] Pantalono kaj Esperanto

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el Azio. Kaj poste venas la vico de Fidiaso, kiu montras mirindaĵojn el Eŭropo. Jen kiel oni prezentas Pantalonon:

Sed nun jam Fidiaso al Dilmunido parolas,
gvidante lin denove en la rondira vojaĝo,
dum aŭskulteblas ankaŭ trobadorkanta muziko:
-Ni nun ŝvebadas super la Pantalona grafurbo,
kie alfingras nuben Sanktfamilia Preĝejo,
kun orgenblovaj turoj kaj Gŭejla parko fabela,
pri kiu vere ajnas, ke faris in la feinoj.[2]

[redakti] Kuracisto

Ĉe kuracisto-proktologo:

- Bonvolu senvestiĝi, ni komencos ekzamenon de prostato.

- Kie mi povas meti mian pantalonon?

- Sur seĝo, apud mia pantalono.

[redakti] Aliaj signifoj

[redakti] Aliaj lonoj

Akvilono - akvomelono - anticiklono - Apolono - askalono - Babilono - balono - Barcelono - belono - biatlono - Cejlono - centmilono - ciklono - dekatlono - dralono - dublono - ekspozicisalono - epsilono - eskalono - etalono - galono - ipsilono - klono - kolono - melono - milono - nilono - pavilono - pentatlono - peplono - perlono - pilono - promensalono - provbalono - rondsalono - salono - Solono - stalono - talono - teflono - triatlono - valono - violono

[redakti] Edukado

[redakti] Referencoj

  1. Pantalono en vortaro.net
  2. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 118.
Content Navigation
Aliaj lingvoj