Papago
El Neciklopedio
"Eĉ blinda kokino povas trovi grajnon"~ Zamenhof blinde pri papago
"Papago may refer to: An archaic term for Tohono O'odham people"
~ anglalingva Vikipedio pri papago
"Ne sekretas ja"
~ Milokula Kato pri supra diraĵo
"Interesa informo"
~ leganto pri ĉi tiu artikolo
Papago (el la japana lingvo 衛星導航系統。提供語音導航) estas verda esperantista besto. Papago estas utila por fari multajn ŝercojn.
Papago estas unu noto plenumita en agendo de Papo.
Enhavo |
[redakti] Hejma papago
Virino eniris dorlotobestan vendejon. Ŝi notis belegan papagon, kiu sidas sur ŝildo anoncanta Parol-pova papago, $20. La virino surpriziĝis pri la malalta prezo, konsidere ke la birdo estis tiom belega kaj ekzotika. Ŝi demandis al la butikestro kial la papago tiom malmultekostis.La butikestro klarigis "Nu, tiu papago ja estas tre bela. Tamen, li antaŭe loĝis en bordelo, kaj mi timas ke li eble parolas maldece. Tial mi vendas lin nur por $20." La virino decidis aĉeti la birdon, pensante ke la kosto kompensus la riskon de ofendema lingvaĵo. Ĉiuokaze, iom da spica parolado estus amuza, ŝi diris al si.
La nova posedantino portis la papagon al sia hejmo, kaj metis lian kaĝon en la salono por vizitantoj admiri. La birdo ĉirkaŭrigardis kaj diris "Nova bordelo, nova mastrino". La virino ridis je tio.
Tiam la filino de la virino alvenis hejmen kaj unufoje salutis la papagon. Li rigardis ŝin kaj klare respondis "Nova bordelo, nova mastrino, nova putino." La filino iom indignis ĝis la patrino klarigis la historion de la birdo, sekve ankaŭ la filino ridis.
Iomete poste, la edzo de la virino alvenis hejmen, kaj la birdo diris "Nova bordelo, nova mastrino, nova putino — saluton Vilĉjo!"
[redakti] Utilo
- -- Foje, dum milito, mi pro forta malsato perdis la prudenton, kaj manĝis mian tiaman ŝatatan papagon.
- -- Kian guston ĝi havis?
- -- Tian, kia viando de meleagro, sovaĝa ansero kaj vanelo. Tiu kompatinda birdo estis tre talenta. Ĝi kapablis imiti ĉion. Ne nur lingvojn, sed ankaŭ diversajn gustojn perfekte.
[redakti] Kuireje
Antaŭ enpostenigo mastro de belega papago demandas la novan helpmastrumistinon:
- -- Ĉu vi ŝatas papagon?
- -- Mi ne estas tro elektema. Ĉion mi volonte manghas.
[redakti] Heroino
Dronis ŝipo, kaj sur dezerta insulo retroviĝas poste Maria-Roza, la papagino de la ŝipestro, kun kvin ŝipanoj. La unuajn tagojn, oni manĝis la provizojn. Sed baldaŭ ekregas malsato. Unu matenon, la ŝipanoj, dum foresto de Maria-Roza, komplotas inter si, kaj bruligas grandan fajron. Revenas Maria-Roza. Ĝena silento. Tiam unu el la homoj, kuraĝe: "Venu ĉi tien, Maria-Roza, venu, mia bela..." La papagino, kun hirtaj plumoj, regresas. "Maria-Roza, mia trezoro..." Tiam la papagino, kun seka tono: "Almenaŭ, nomu min Jeanne d'Arc!"
[redakti] Malsukceso
Riĉa virino, timigita de la okazaĵoj en la dua mondmilito, lasis Londonon, ŝipiras al Ameriko, kun sia papago, kompreneble. La Atlantiko iom tumultas, kaj la papago eksentas marmalsanon. "Nu, kara, ŝi diras, la ĉefa afero estas tute ne pensi pri la maro. Por distri vin, ĉu vi volas, ke ni ludu kune?
-- Jeees, jeees, plendas la papago.
-- Nu, atentu. Mi kalkulas ĝis tri, kunfrapante miajn manojn, kaj tiam ni komencos la ludon. Preta? ... Unu, du, tri!"
Kaj je tiu tri, la ŝipo, renkontinte germanan flosminon, eksplodas ĉielen. Kiam ĉiuj pecoj refalis sur la maron, la papago, senplumigita, kun unu ŝvelanta palpebro, alkroĉite al naĝanta trabo, konkludas: "Tiu ludo estas komplete stulta. "
[redakti] Papago kaj kato
- -- Sinjorino, mi alportis vian papagon -- diras la transportisto.
- -- Sed tio estas kato! Kie estas la papago? — demandas la sinjorino.
- -- En ĝi -- venas la respondo.
[redakti] Drinkemo
Ulo avertas sian papagon:
- -- Nun mi iros en la vendejon, sed se vi denove eldrinkos mian palinkon, mi senplumigos vin. Po unu!
Li iras en la vendejon, baldaŭ li revenas kaj vidas, ke la palinko elcherpiĝis. Li alrigardas la papagon. Ĝi per sia beko ĝuste elŝiradas siajn plumojn:
- -- Mi ne bezonas tiujn multajn plumojn! Mi ne bezonas!
[redakti] Fikemo
Iun tagon alvenas papago al la kortbirdaro. Preskaŭ tuj li finaranĝas ĉiujn kokinojn. La maljuna koko konsilas al li:
- -- Ne faru tion papageto, cĝar vi ricevos iun malsanon, kaj vi mortos!
Sekvatage la papageto finarangĝas aldone eĉ la anasojn ĉiujn. La maljuna koko konstatas:
- -- Papageto, papageto, tio havos malbonan finon, vi ricevos iun malsanon, kaj vi mortos!
La birdo ne lasas sin influi, kaj la trian tagon li finaranĝas la meleagrojn, anserojn, kolombojn, eĉ la ŝafojn kaj kaprojn. Post semajno la senmova papago kuŝas ekstere sur la herbejo, vulturoj rondflugadas super li. Vidante tion la maljuna koko deklaras:
- -- Vidu papageto, mi ja antaŭdiris, ke vi mortos!
La birdo restas senmova, sed li malfermas unu okulon kaj flustras:
- -- Silentu maljunulo, vi povas fortimigi la vulturojn, kvankam jam preskaŭ ankaŭ ili alkalkuliĝis.
[redakti] Stulteco
Homo donacas al sia bona amiko belkoloran papagon. Post kelkaj tagoj li renkontas la alian en la strato kaj demandas lin, kiel plaĉas al li la birdo.
“Ho, ĝi ne gustis tre bone.”
“Gustis? ĉu vi volas diri, ke vi manĝis la papagon?”
“Jes, kompreneble.”
“Vi estas stultulo! Tian birdon oni ja ne manĝas, oni tenas ĝin en kaĝo; tia birdo estas valora, ĝi povas paroli!”
“Ĉu vere? Kaj kial ĝi ne diris tion?”
[redakti] Aĝo
Blondulino ricevis papagon kiel naskiĝtagan donacon. La amikinoj, kiuj vizitas ŝin por la kutima festado kaj babilado, brue ĉirkaŭstaras la ornamitan kaĝon, en kiu tute silente sidas la birdo.
Fine unu amikino demandas la fieran posedantinon: “Kiun aĝon havas via papago?”
“Mi ankoraŭ ne scias. Sed mi instruos ĝin paroli, poste ĝi eble diros al mi sian aĝon.
[redakti] Fivortoj
- -- Ĉu vi instruis al la papago tiujn fivortojn?
- -- Ne. Absolute ne! Male! Kontraŭe! Mi devis plurfoje ripetadi, kion ĝi ne devas ellerni ĝis kiam ĝi komprenis.
[redakti] Papago kaj Humboldt
De la jaro 1799 ĝis la jaro 1804 Humboldt entreprenis kun Aimé Bonpland la famiĝintan esplorvojaĝon tra Ameriko, kiu kondukis lin trans Tenerifo al Venezuelo, Kolombio, Ekvadoro kaj Meksiko.
Ĉe indiĝena tribo ĉe la torento Rio Negro Humboldt malkovris papagon maljunan, kiu povis formi flue kaj klare distingeble homajn sonojn. Humboldt estis mirigita, kaj pri la kapabloj de la besto kaj parte ankaŭ pri tio, ke li, la multe vojaĝinta kaj lingvodotita esploristo ne komprenis eĉ vorton de tio, kion parolis la papago. Humboldt tial petis la tribestron klarigi al li, kion diris la papago.
Sed la tribestro respondis al Humboldt, ke ankaŭ li ne povas kompreni la papagon: "La birdo ne parolas nian lingvon", li diris, "neniu el ni povas kompreni ĝin." Humboldt demandis plu: "Tiel ĝi do venis de tre malproksime ĉi tien, ĉu?" Ankaŭ tion respondis la tribestro: "Ne, tion ne. La birdo vivas pli longe ĉi tie ol ni. Ĝi estas neimageble olda. Kiam ni antaŭ longa tempo setlis en tiu ĉi valo, ĝi estis jam ĉi tie. Ni trovis ĝin en la valo. La papago lernis la paroladon de la tribo, kiu antaŭ ni vivis ĉi tie. Sed tiu tribo jam estas elmortinta.
Pripenseme Humbolto rigardis la papagon, turnis sin al sia akompanato kaj diris: "Rigardu la birdon, ĝi estas parto de la mondo-kaj homaro-historio! Tiuj, kiuj komprenis la birdon, estas mortaj. Tiuj, kiuj vivas kun ĝi, ne komprenas ĝin. Kaj kion ĝiaj vortoj signifas por ĝi mem."
Tribestro, aŭdante tiujn vortoj, diris sekrete al siaj kunuloj: "Ve, se tiu estas la plej saĝa el la germanoj, imagu la aliajn!"
[redakti] Papago kaj Jesuo
Malluma nokto, trankvila kaj silenta, en domo, riĉa domo, stelisto laboras tute silente.
Li promenadas tra la domo serĉante multkostajn objektojn.
Subite li auskultas strangan voĉon, meze la mallumo kiu klare diras:
Li timegas kaj stingas manlumon, restas senmove kaj silente meze la salono, post kelkaj sekundoj denove eklumigas kaj daŭrigas serĉadon pensante:
- Eble mi misaŭdis, mia kapo misas min.
Sed denove klare aŭskultas
- Jesuo rigardas vin...
Tiam li serĉas kun manlumo kaj trovas la parolanton, ĝi estas papago kiu en kaĝo videble tremas por timon. Iom pli trankvila, li ridetis kaj diris kun serioza voĉo:
- Kiu vi estas?
- Mi estas Moseo ... respondas la papago...
- Moseo, kaj kiu estas la stultulo kiu nomis vin tiel? ...
- La sama stultulo kiu nomis Jesuo al la ĉashundo ...
[redakti] Raraĵo
Kolektisto de raraĵoj hejmenighas fierege pro ĵusa acheto. Temas pri tute ordinara papago, iom maljuna kaj tremetanta, en tute ordinara lada kaĝo. La ulo diras al sia edzino:
"Vidu kiel ĝi estas bela! Mi devis pagi ĝin iom multekoste, sed ĝi ja
devas esti tre rara: estas almenaŭ dek aliaj kolektistoj kiuj provis aĉeti
ĝin."
"Kaj vi pagis kiom?" demandas la edzino, tre malentuziasme.
"Du mil eŭrojn!"
"Vi frenezas! Kaj vi eĉ ne scias ĉu ĝi kapablas paroli!"
"Kiel do, ĉu mi kapablas paroli!" fajfas la ofendita papago. "Do, laŭ
vi, kiu estis kiu daŭre altigis la ofertojn...?"
[redakti] Alie
Ulo eniras birdo-vendejon:
- -Saluton, mi volas aĉeti papagon. Kiom ili kostas?
- -Nu, ni havas diversajn specojn de papago. Tiuj ruĝaj kostas po 100 eŭrojn, tiuj verdaj kostas po 200, tiuj flavaj kostas po 400 kaj tiu griza papago kostas 1000 eŭrojn.
- -Ho, kial ili havas tiel malsimilajn prezojn?
- -Kompreneble temas pri kapableco: La ruĝaj parolas nur unu lingvon, la verdaj parolas tri lingvojn kaj la flavaj parolas sep lingvojn.
- -Mi komprenas sed... kio pri la griza papago? Kial ĝi estas tiel multekosta? Kiom da lingvoj ĝi parolas?
- -Nu, verdire mi ne scias, sed la aliaj papagoj nomas ĝin "Majstro".
[redakti] Internacieco
Sinjoro eniras birdovendejon kaj turnas sin al la vendisto:
- Mi volas aĉeti papagon.
- Mi havas nur du papagojn kaj vendas ilin nur kune.
- Sed mi volas aĉeti nur unu papagon.
- Mi ne vendas ilin aparte.
- Kial do ne?
- Ĉar unu parolas en la turka lingvo, kaj la alia estas interpretisto.

