Papo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Nevo de papo facile fariĝas kardinalo."

~ Zamenhof pri Papo

"Ĉu nuna papo estas faŝisto?"

~ Usonano pri papo

"La papo estas popa"

~ Brazilano pri supra demando

"La papo estas temo neamuza. Mi do donu temon pli amuzan: ĉu iu tie ĉi interesiĝas pri la futbalo?"

~ iu ajn pri ĉi tiu artikolo


Papo (el la greka vorto, papas "li papas") estas titolo de la plej alta (ĝenerale pli ol 2 metroj alta) esto de kelkaj eklezioj, ekzemple la katolika kaj la kopta. La papa kolo estas la plej neerarema kolo en tuta mondo.
Papa Blazono
La eklezio kredas ke Dio ne permesas ke la papo eraru dum formalaj eldiroj pri aferoj de fido aŭ moralo (papa neerareco). Iuj kredas ke la doktrino de neerareco mem anonciĝis kun papa neerareco. Adventismo, kredas ke la papo estas la Antikristo mem, aŭ la putino de Babilono de Apokalipso.
Pruvo de antikristeco de la Papo estas la fakto, ke li salutas en Esperanto.

La papo estas rompanta Fajrfokson.

[redakti] Fino de la mondo

Laŭ profesioj, nuntempa papo estas la antaŭlasta, post lia forpaso regos ankoraŭ unu kaj poste estos fino de la mondo!

[redakti] Papoj kaj Reĝoj

Francisko I, reĝo de Francujo vizitis la papon Leonon X. La reĝo, mirigita de la lukso de la kortego de la papo, diris, ke laŭ la rakonto de la biblio la religiaj kondukantoj vivis malriĉe kaj simple. — Vero, respondis la papo, sed tio ĉi estis tiam, kiam la reĝoj paŝtis brutarojn. [P. Koĉergov.]