Paradizo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Turisma reklamo pri la lando.
Paradizo estas lando en la ĉielo. Malmulte iras tien, ĉar la lando ne havas plaĝojn (Apokalipso 21 verso 1).

Enhavo

[redakti] Sovaĝa vivo

La lando estas notinda pro nekutimaj birdoj, kiuj similas etajn nudajn infanojn kun flugiloj -- kreitaĵoj tre interesaj al naturistoj, pentristoj kaj aliaj perversuloj.

[redakti] Politika sistemo

Paradizo estas malnovstila reĝlando, kie la feliĉaj loĝantoj ne devas zorgi pri elektadoj. Anstataŭ voĉdoni, ili senĉese laŭdas la reĝon. Sufiĉe strange, la lando laŭdire subtenas demokratiojn en la batalo kontraŭ totalismo.

[redakti] Enmigra politiko

Se vi volas eniri Paradizon, vi devas diveni, kiu estas la sola vera religio. Se vi ne povas diveni, vi devas iri Inferon.

[redakti] Leĝoj pri pafiloj

Polvopafiloj estas tute malpermesitaj. Oftas tamen fortaj pafarkoj kun akraj sagoj, kiuj kaŭzas ne morton, sed amon. Se vi vizitos la landon, zorgu! Estas granda danĝero, ke vi perdos vian cinikecon, kaj eĉ vian senson pri vi.

[redakti] Vidu ankaŭ