FANDOM


Ghul

Sklavoj ne havas parolliberecon

"Jes, Esperanto alportas al vi ĝojon kaj ĝuon, sed multaj homoj ankoraŭ baraktas por la manĝaĵo kaj vestoj, do ili ne havas tempon kaj energion pripensi la bezonon je spirito."

~ Hizbulaho

"Kompreneble, mi denove ripetas ke mi estas tre kontraŭ ĉiuj murdoj, eĉ faritaj pro justa indigno."

~ Wootton Bassett‎‎

Parollibereco estas la devo disvastigi ĉies opiniojn skribajn kaj parolajn, precipe kiam la opinioj estas fiaj, kontraŭliberecaj, kaj timigaj de senpotenculoj. Ĉi tiu devo estas sankta homa devo kaj tre grava por funkcianta gazetaro; tial redaktoroj kaj eldonistoj neniam rajtas elekti kion eldoni sed devas senkritike disvastigi ĉion, kion ĉiu sendas al ili.

Ĝenerale, libereco de esprimo estas io, kiun iu grupo (politika, religia, ktp ...) postulas por si mem, provante nei al rivalaj grupoj (dum ili ankaŭ provas fari la saman).

Eĉ se parollibereco kutime estas konsiderata pozitive, ĝi ĉiam estas tute absoluta. Ĉiuj rajtas esprimi siajn opiniojn, do oni devas aperigi mensogojn kaj kalumnion. Oni rajtas opinii, do oni rajtas malvere akuzi iun pri murdo. Oni rajtas aserti senpruve. Oni rajtas trompi per konspiraj teorioj.

Veraj subtenantoj de parollibereco volas eldoni ĉiujn kaj ĉiajn opiniojn, do ili eldonas ĉiun artikolon kiun ili ricevas. Se iu verkis artikolon dirante ke la holokaŭsto ne okazis aŭ ke nigruloj estu sklavoj, ili aperigu tiun opinion. Ili diskonigu malamon kaj antaŭjuĝon laŭ sia sankta devo kaj neniam elektu kion eldoni, ĉar tio estas vera libereco. Parollibereco inkludas la devon eldoni aŭ plilaŭtigi opinion kiam ĝi estas seksisma, homofobia aŭ rasisma, aŭ kio oni pova esti fuŝe verkita, sed kompreneble oni neniam rajtas paroli kontraŭ aŭtoritatoj, ekzemple civitestroj aŭ prezidantoj en asocioj, akademianoj ie ajn pro ties speciala statuso ktp., krom en la Neciklopedio kompreneble.

ParolsaĝoEdit

Do, se mi fie insultus vian patrinon, tiam plej adekvata via respondo estus fie insulti la mian? Ĉu vi ne opinias, ke plej bone kaj saĝe estus insulti neniun?

Atako Edit

- Ĉevaloj simple estas tre grandaj hundoj.

- Fikiĝu, stultulaĉo.

- Nu! Kiel interese, ke vi elektis insulti min anstataŭ konkuri kun mi en la ideo-merkato!

Kunteksto Edit

En la tempo de la franca kaj usona revolucioj, tute decis dueli homon, kiu ofendis onin. Parollibereco nur defendis onin kontraŭ la ŝtato.

Vidu ankaŭEdit