Blaise Pascal

El Neciklopedio

Alidirektita el Paskalo
Iri al: navigado, serĉi
2.240

ESPERANTISTO

Tiu ĉi artikoro estas pri sanktulo Esperantisto
Preĝu sub la Verda Standardo antaŭ legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!


1903 n


"Traflugis anĝelo preter orelo"

~ Zamenhof pri Paskalo
Paskalo

"Mi ne scias, sed ne nur esperantistoj mensogas kaj blufas."

~ Nescianto

"Vivi iele-trapele"

~ Zamenhof pri Pascal
Pascal

Blaise Pascal, ano de Brazila Beletristika Akademio, vivis de 1623 ĝis 1662, en Francio, filo de Etienne Pascal kiu estis ano de la elitaro. Paskalo estis franca filozofo, kiu kontraŭstaris la imperativan modon de sia epoko kaj anstataŭigis ĝin per objektema pensado.

Mirinfano, li famiĝis kiel matematikisto, filozofo kaj verkisto. En 1646, okaze de la vundiĝo de lia patro, du jansenistoj eniras lian vivon, fratoj Deschamps, tiam li fariĝis jansenisto en 1646 sub ilia influo. De 1646 ĝis 1654 li vivas en la libermondo. la 23-an de Novembro 1654, du semajnojn post grava aŭtomobila akcidento sur la "Ponto de Neuilly" el kiu li elvivis mirakle, li spertis seksan ekstazon kaj de tiam komencis fariĝi verkisto pri aferoj.

[redakti] Esperanta vivo

Blaise instruis E-n en vesperaj lernejoj de kelkaj urboj. Fondis kaj prezidis: E Fed. de Lancashire kaj Chesire (tri jarojn), Sud-Londona EG, Dua-Dimanĉa Rondo, London.

Prof. de lingvoj kaj komerca korespondanto en Belgujo, Francujo kaj Anglujo, en la tri landoj propagandis, instruis E-n kaj fondis diversajn grupojn. Instruis ĉe "Academie des Beaŭ Arts", Louvain (1903), "Ass. Polytechnique" k. a., Paris (1904-7), London (1908).

Propagande paroladis multloke. Predikis E-e en la Katedralo de Geneve, 1925. Instruas E-n en Londonaj lernejoj. Verkis The Esperanto Manual, 1908; La Profitoj de E, 1909; A World Language, 1916. Laboras ankaŭ literature. L. K. de 1908.

Helpsekretario de UK: Cambridge, 1907 kaj Paris; 1914. kasisto de UK en Oxford, 1930. Direktoro de Int. Propagandejo E-ista; sekr. de Ĉekbanko E-ista (1907-10). Kunfondinto de UEA, ĝia delegito kaj komitatano de 1908; ĝia komisionano. Komitaiano de BEA de 1913, ĝia kasisto (1929-31). Multaj artikoloj diversspecaj por E gazetoj.

[redakti] La Paskala veto

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo La Paskala veto.

Paskalo ankaŭ estis vetemulo, kiu perdis ĉion kiam li mortis.

[redakti] Antinomismo

Li estis kontraŭpapo. Blaise Pascal akuzas pri antinomismo, en siaj lettres provinciales (provincaj leteroj), la jezuitan kazistikon kiu febligus la moralajn principojn. Ĉu vi komprenis?

[redakti] Kvadratoj

Pri la kreado de hipokritaj magiaj kvadratoj abunde okupiĝis la matematikisto Blaise Pascal.

[redakti] Vidu ankaŭ

Content Navigation