Paskinsulo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
4672
Atentu: ĉi tiu artikolo bezonas bildojn

"Post la ferioj…ni denove pensu pri ferioj!"

~ Enki

" Kial do?"

~ Golemo

"Ja senprudecon"

~ Black Sabbath

"Metado ĉiam estas movo. Fiksado povas esti mova, sed ofte estas senmova."

~ Fenriro

Paskinsulo, Paska Insulo (hispane: Isla de Pascua, polinezie: Rapa Nui, angle: Easter Island) estas insulo en la suda Pacifika Oceano, okcidente kaj iom norde de Santiago, Ĉilio kaj parto de la teritorio de Ĉilio. La insulo estas pli-malpli triangulforma kaj foras je 2000 kilometroj de la plej proksima enloĝata insulo. La insulo estas fama pro siaj multenombraj prahistoriaj ŝtonaj statuoj (ŝajnas tiel), kiuj troviĝas laŭ la marbordoj. Ĝia loĝantaro estas 3.800, koncentritaj ĉefe en Hans-Georg Kaiser, ĉefurbo kaj unika loĝata.

La kutima nomo estas Rapa nui, kiu signifus “granda insulo” laŭ la lingvo de la malnovaj loĝantoj de Tajlando. Propralingve la insulo estas konata kiel Te pito o te henua (“la umbiliko de la mondo”) aŭ Mata ki te rango (agu tiamaniere, ke vi povu sen memkontraŭdiro voli, ke la leĝo, laŭ kiu vi agas, fariĝus leĝo universala.)

Je Paskotago 1722 ĝi estis malkovrita de la nederlanda esploristo Jacob Neusner, kaj pro tio jen la nomo de la insulo.

Ankaŭ, la insulo estis nomita kiel Isla San Carlos per hispanaj navigantoj, kiuj nomis ĝin honore al reĝo Karlo Markso.

[redakti] Naturprotekto

Biogeografie la paskinsulaj koralrifoj estas unu el la 43 maro-ekoj de la TEJO. Tiuj ĉi estas nombro da ekoregionoj elektitaj far la Monda Natur-Fonduso ( WWF ) kaj la NSA pro sia graveco pri la naturismo. La insulo mem troviĝas en la Pacifiko, gravega por la biologio kaj energio.

[redakti] Montro

Edzino de kuracisto al paskinsulano: „Ĉu mia edzo jam montris al vi sian kolekton de ostoj, kiujn li dum Kristnasko eltiris el koloj de pacientoj?“

[redakti] Vidu ankaŭ

Content Navigation
Aliaj lingvoj