Pastro

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi


"Havi la ĉefan voĉon"

~ Zamenhof pri iu ajn

"Lau' mi "sacerdoto" estas nenio alia ol "pastro""

~ Renato Corsetti pri pastro

"Homo elektita aŭ agnoskita de eklezia hierarkio aŭ de religia komunumo, por plenumi la ceremoniojn de kulto"

~ PIV pri pastro

"Mi aŭdas la voĉon de la patro"

~ Fundamento de Esperanto pri patro, ne paStro

"Li komprenas predikon kiel bovo muzikon"

~ Hans-Georg Kaiser

"Se vu o vua proximi bezonas exorcisesar de vua o lia demonozeso, lore vu devos konsultar la savoza sacerdoti pri qui vu povos havar informi"

~ idisto


Pedofilo Pastro estas persono, kiu ludas rolon en eklezio, televido, sepultigoj, geedziĝo, k.a., kiel sian profesion. Ekzistas ankaŭ amatoraj pastroj nomataj gvidantoj de sektoj, kiuj aŭ ludas ritualoj kiel sian hobion aŭ estis elektitaj en konkurso de Dio pro siaj tipaj kvalitoj aŭ tial, ĉar Dio bezonas simplan, naturan homon sen pastreca afekteco.

Profesiaj pastroj studas sian fakon en pastraj seminarioj kaj universitatoj, ili distingiĝas per kultivita, karakteriza voĉo, per aktora stilo, kiu ne estas nura ŝajnigado. Pastro (laŭ ili) ne volas spektantaron trompi, sed fulmas al ĝi sermonojn per aktoraj rimedoj - per regado de voĉo, movoj, korpotenado, mimiko, celante ke personoj pagu dizimon aŭ faru monkontribuojn.

La plej grava pastro estas la papo.
1276

Enhavo

[redakti] Pedofilio inter la pastroj

En la 2000-aj jaroj, la katolika eklezio multe suferis pro – plurfoje rekonitaj – pedofiliaj akuzoj (Usono, Aŭstrio, Germanio, Irlando). En Usono la eklezio eĉ pagis kompensan monon por la suferintoj, kio kaŭzis financajn malfacilaĵojn de la usona katolika eklezio. Ne estas klare, kial precipe la romkatolika eklezio suferis la akuzojn, sed menciinde estas, ke en aliaj eklezioj ankaŭ estas pedofilaj pastroj. Hodiaŭ eĉ la dirmaniero "pedofila pastro" iĝas, iom post iom, redunda.

[redakti] Kristnasko

Ĉu vi povas esprimi en unu frazo la similecon inter pastro kaj kristarbo? Jes: La globetoj tie estas nur dekoracioj.

[redakti] Juda pastro

Usona judo, decidis kristaniĝi. Post longa studado li fariĝas pastro. Venis la tago en kiu li gvidis sian unuan meson antaŭ speciale invititaj altrangaj pastroj. En la fino de la prediko, farita de la nova pastro, iras al li la kardinalo por gratuli lin.

"Pastro", li diras, "Estis bona via meso kaj perfekta via prediko. Sed mi petas vin, ke en la venonta fojo vi ne komencu la parolon per la vortoj "Karaj gojoj".

8366 n

[redakti] Prediko

Pastro miras, ke multaj piuloj iafoje ridas dum lia predikado. Li informiĝas, kaj la pedelo diras al li :
- Sinjoro paroĥestro, sub la katedro estas mus-truo, kaj dum vi parolas ofte eliras muso, kiu kaprioletas antaŭ viaj piedoj.

La sekvantan dimanĉon, dum la prediko, maljuna, surda fraŭlino eligas furzon, kiu ridigas ŝiajn najbarojn. La pastro, miskomprenante tiun gajecon, interrompas sian paroladon :
- Trankviliĝu, gefratoj. Ties trueton mi ŝtopos hodiaŭ vespere.

[redakti] Infana eraro

Estis dum la dimanĉa diservo en la preĝejo. La prediko estis iomete seka kaj multe tro longa. Juna knabo, kiu tre enuis, fine ne plu povis regi sin kaj ne mallaŭte flustris al sia patrino: “Panjo, se ni pagus nun, ĉu li lasus nin foriri?”

[redakti] Konfeso

Snob

Pastro postulis, ke Lizandro konfesu al li sian plej ĉefan pekon.
— Ĉu viDio ordonas al mi malkovri mian animon? demandis Lizandro.
— Dio ordonas al vi! diris la pastro.
— Bone, rediris Lizandro; foriru de tie ĉi, kaj kiam Dio min demandos, mi respondos al Li.

[redakti] Konfeso kaj fanfaronado

- Patro, mi pekis pri la karno kaj mi konfesas por ke Dio pardonu min.

- Tio estas serioza afero, mia filo! Kun kiom da virinoj vi faris tion? - demandas la pastro.

- Pardonu min, pastro! Mi nur volas konfesi, ne fanfaroni!

[redakti] Kiel bone konfesi

- Diru al mi, kion oni devas fari por ricevi pardonon pri siaj pekoj.
- Oni devas unue peki.

[redakti] Pura menso

La pastro estis promenanta preter grupo de adoleskantaj knaboj, kiuj babile sidis sur la preĝeja gazono. La pastro demandas kion ili faras.

"Nenion gravan, pastro," unu respondis, "Nur konkursas, kiu el ni kapablas fari la plej grandan mensogon pri siaj seksaj spertoj."

"Knaboj, knaboj!" admonis la pastro,"Mi ŝokighas! Kiam mi havis vian aĝon, mi ne eĉ pensis pri sekso!"

La knaboj unisone kriegis, "Vi venkis, pastro!"

[redakti] Bona konsilo

1230031574 n
Pastroj sekvas la ekzemplon de Jesuo!

Pasto prenas konfeson de adoleskulo:

-- Patro, mi pekis vorte, age kaj pense... Mi litumis kun knabino, kvankam nur duonhoron ni konis unu la alian...
-- Ĉu vi estas tiu, fileto Tomaso?
-- Jes, patro, estas mi.
-- Nu, malkovru al mi, kiu estis tiu junulino?
-- Mi ne rajtas mencii ŝin, patro, mi devas protekti ŝian bonan famon.
-- Ba, lasu jam! Al mi ĉion vi povas rakonti!
-- Mi scias, tion tamen ne!
-- Nu, kiu estis tiu? Ĉu Ester Forĝisto?
-- Mi ne rajtas mencii...
-- Ĉu eble Katarina, la filino de familio Tajloro?
-- Mi ne rajtas diri...
-- Ĉu Judit Eta, el la najbara strato?
-- Mi ne rajtas malkaŝi...
-- Vi tre defendas tiun junulinon... Vian obstinecon mi punas: en la sekva duonjaro vi ne rajtas akoliti en la preĝejo!

Elstere la knabo renkontas iun sian kompanon.

-- Nu, kio okazis ĉe la pastro?
-- Mi ricevis duonjaron da libertempo kaj tri tutcertajn konsilojn!

[redakti] Pentema rabisto

3658 n
- Ĉu vi ĉion konfesis? - demandis la pastro pekulon dum konfeso.
- Ne. Ankoraŭ unu peko premas mian koron. Mi ŝtelis poŝhorloĝon. Ĉu vi akceptos ĝin?
- Kiel vi kuraĝas ofendi min kaj mian sanktan profesion? Redonu la horloĝon al tiu, de kiu vi ŝtelis ĝin.
- Mi jam provis redoni, sed li ne volis ĝin akcepti. akceptu la horloĝon, mi petas!
- Vi devas provi ankaŭ duan fojon. Eble li akceptos.
- Mi jam provis ankaŭ la duan fojon, sed li ne akceptis ĝin.
- Do, tiukaze mi senkulpigas vin.

Post la foriro de la pekulo la pastro bonkore murmuris:

- Eĉ du foje li provis redoni. Eĉ Dio pardonos lin. Ehe! Sed kie estas mia poŝhorloĝo?

[redakti] Geedzigo

Pastro diras al diakono:
- Hodiaŭ mi geedzigis tri parojn. Rezulte sep homoj fariĝas feliĉaj dank'al mia penado.
- Sed tri paroj estas nur ses homoj.
- Jes, jes. Tamen mi faras ĉion ne senpage.

[redakti] Espero Katolika

Du kanonikoj babilas :
- Ĉu vi kredas, ke ni spertos antaŭ nia morto la edziĝorajton de la katolikaj pastroj ?
- Certe ne ni, sed niaj infanoj.

[redakti] Postmorto

Deacon

Laŭ hazardo, venas al la Paradiza Pordo samtempe pastro kaj aŭtobuskondukisto. Dio akceptas ilin kaj kontrolas iliajn dosierojn. Li turniĝas al la aŭtobuskondukisto:

"Mi bonvenigas vin en Paradizon. Ĉu vi vidas tiun belegan domon tie, sur la supra nubo? Ĝi havas varmigitan naĝbasenon, tenisludejon, ktp, alivorte ĉiun luksegon. Tie vi pasigos Eternon."

Tiam Li turniĝas al la pastro:

"Ĉu vi vidas tiun ruldometon tie, sur la suba nubo? En ĝi estas nenio. Tie vi pasigos la ceteron de via mizera ekzisto."

La pastro ekkoleras, kaj diras al Dio:

"Kial do al mi, al pastro de Via Eklezio, Vi donas nur aĉan ruldometon, dum al tiu simpla aŭtobuskondukisto vi donas luksegan vilaon!?"

"Estas tre simple," respondas Dio. "Kiam vi predikis dum la Meso, la homoj dormis, dum kiam li kondukis sian aŭtobuson, la homoj preĝis!"