Patriniarkio

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
4865 n

"Kie regas virino, malbona estas la fino."

~ Zamenhof pri patriniarkio
Images (2)
0333

PatrinarkioMatriarkeco estas ideala patrinjura socio, en kiu regas la virinoj en la politiko kaj en la familio. Laŭ evoluciaj teorioj de Darwin, multaj feministoj kredas, ke la matriarkeco estos parto de la ĝenerala evoluo, post la patrojura socio.

Laŭ la evolucionisma vidpunkto, poliandrio estos antaŭsigno de matriarkeco. Post kelkaj jarcentoj la viroj estos pli malaltaj ĉar la viroj ricevos malpli da manĝaĵon ol la virinoj. Jam hodiaŭ ekzistas al multaj popoloj, kiel la judoj, ekzemple, la sistemoj de matrindevenaj parencecoj.

Kiu havas esploreman, sendogmecan spiriton, tiu senĉese konsideras la faktojn en ilia rilato kun la medio, la epoko, la cirkonstancoj kaj la senĉesa evoluado, - mi preskaŭ dirus kun ilia estontpoveco. Plie, la esploranto devas observi kvazaŭ li estus ekstere de ĉio kaj samtempe ne forgesi, ke li ankaŭ estas iel aganto en la naskigado de la fenomenoj.

Laŭ tiu spirito mi intencas trastudi la demandon pri patriniarkio. Sube vi povos trovi pensojn pri virinoj, amo ktp, kiuj eble ŝokos vin. Sed ne rapidu juĝi kaj alglui etikedojn. Oni ja rajtas libere pensi kaj paroli, ĉu ne?

Patriniarkio estas regado fara de virinoj, socio en kiu inoj, aparte patrinoj, havas la centrajn rolojn de politika gvidado, morala aŭtoritato kaj dominantino de viraj sklavoj. Ofta formo de adreso por vira civitano de patriniarkino al dominanta virino estas "Mastrino", "Sinjorino", "Reĝino", "Princino", "Diino", "Estrino", "Kacestrino", "Superulino", "Potenculino", "Via Ina Moŝto", ktp. Patriniarko ne devas dolorigi virojn; ŝia superregado povas esti vorta, implikante hontigajn taskojn kaj sklavecon. Pardonu - mi devas halti nun ĉar mia doministino ĵus alvenis kun sia vipo por mia ĉiu-semajna korekta seanco.

Dominulino

[redakti] Vidu ankaŭ

  1. Amazono
  2. Mizandro

[redakti] Ne vidu ankaŭ

  1. Patriarkio
  2. Gepatriarkio
Content Navigation
Aliaj lingvoj