Via patro

El Neciklopedio

(Alidirektita el Patro)
Iri al: navigado, serĉi
Geja fiero 2 Gardu la familion!

Ĉi tiu artiŝoko priskribas samseksemon!

Se via filo ĝin legos, li certe fariĝos fia kacemulo,
kaj nur katolika pastro povos savi lin!

Geja fiero 3

"La patro estas bona"

~ Zamenhof pri patro
2534 o

"La saĝa linko de paĉjo pie rigardis la fortan akvedukton"

~ Nerdo pri patro

"La patro estis observanto de la juda religia Leĝo sed ne fanatikulo"

~ Monato pri patro

"Jen kuŝas la ĉapelo de la patro"

~ Fundamento de Esperanto pri patro

"Sendube la patro estis pli valora homo ol la filo"

~ Arno Lagrange pri via patro

"La patro estas sana"

~ Fundamento de Esperanto pri via patro
Via patro estas viro, kun kiu kokris la edzon via patrino, sekve vi ne konas lin, aŭ konas lin kiel la "onklo", kiu vizitis vian hejmon kiam la edzo de via patrino vojaĝis. Ne konfuzu vian patron al kokrita edzo de via patrino, mi ripetas, via patro estas la "leterportisto" ("amiko", "kuzo", "dentisto") kiu fikis vian patrinon.
Same-al-lia-patro

Enhavo

[redakti] Koŝmaro

Patro vespere eniras la ĉambron de fileto por kovri lin per peplomo. La knabo havas koŝmaran sonĝon, li ĝemas, ploras, turniĝadas. La patro vekas lin, kaj li trankviligante lin demandas, kio estas la problemo? La infano rakontas: li sonĝis, ke Onjo Margit mortis. Patro trankviligas lin: Onjo Margit fartas tute bone, kaj li kovras la knabon por ke li dormu plu.
Sekvatage Onjo Margit abrupte mortas.

4558 o
Viroj disputas por esti patro

Post kelkaj tagoj patro denove supreniras en la ĉambron de fileto por deziri bonan nokton al li. La filo denove havas koŝmaran sonĝon, patro vekas kaj demandas lin: kio estas la problemo. La filo diras, ke nun li sonĝis, ke avo mortis. Patro trankviligas lin, ke avoĉjo fartas komplete bone, kaj li kovras la knabon por ke li dormu plu.
Sekvatage avo mortas.

Post semajno okazas simile: patro vespere supreniras en la ĉambron de fileto por deziri bonan nokton al li. La filo denove havas koŝmaran sonĝon, patro vekas kaj demandas lin: kio estas la problemo. La filo plore repondas, ke nun li sonĝis, ke paĉjo mortis. Li trankviligas lin, ke li fartas plene bone, kaj li kovras la knabon dirante, ke li dormu nur trankvile, ĉio estas en ordo.
Patro reiras en sian dormoĉambron, sed li ne povas endormiĝi, tiel li timas. Sekvatage frumatene li terure teruriĝas kredante, ke li vere mortos. Li vestas sin kaj ekaŭtas al la laborejo, sed tre-tre singarde por eviti eventualan akcidenton. Li ne kuraĝas tagmanĝi timante veneniĝi pro manĝaĵo. Li evitas ĉiujn, ĉar li estas konvinkita, ke iu volas lin murdi. Li eksaltas ĉe ĉiuj bruetoj, li kaŝas sin sub la tablo ĉe ĉiuj moviĝoj. Posttagmeze li iras hejmen, en la pordo li renkontas la edzinon.
- Ho, Dio mia! Kiel teruran tagon mi havis! Dum la tuta vivo neniam mi sentis min tiel malbone - li diras al la edzino.
La sinjorino replikas:
- Ĉu vi havis teruran tagon? Ni des pli! Imagu, hodiaŭ matene ĉi tie antaŭ nia pordo mortis la poŝtisto!

[redakti] Incesto

La Kemiaj Elementoj
H
He
Li Be
B Cf N O F Ne
Na Fa
Al Si P $ Ht Ar
K Ca Sc Ti V Cr Mn Fe Co Ni Cu Zm Ga Ge As Se Br Kr
Rb Sr ¥ Ma Nb Mo Tc Ru Rh Pd Ag Cd In Sp Sb Te I Xe
Cs Bt * Hf Ta W Re Os Ir Pt Au Hg Tl Pb Bi Po At R
Fr Ra ** Rf Db Sg Bh Hs Mt Ds Rg Uea Uut Uuq Uup Uuh Uus Uuo
Uue Ubn ***


La Ce Pr Nd Pm Sm €u Gg Tb Di Ho Er Tm Ys Lu

Ac Th Pa U Np Pu Am Cn Bk Es Fm Md No Lr

Ubu Us Ka Kk

-- Terure, mia kara! Ŝia psikiatro malkovris, ke ŝi enamiĝis al sia patro!

-- Ĉu tamen kuraceble?

-- Nenia espero: ŝia patro estas jam edzigita.

[redakti] En juĝejo

— Ĉu vi konas la virinon kun la infano?
— Jes.
— Ĉu ĝi estas via infano?
— Jes, mia.
— Do kio estos rilate al alimentoj?
— Mi ne volas la monon pro mia patreco...

[redakti] Hazardo

- Ĉu vi hazarde ne estas filo de horloĝisto Monja?

- Jes, estas mi, sed kial do hazarde?

[redakti] Patra ekzemplo

4823 o
La amanto de via patro

Georgo, sukcesa kaj riĉa bankisto, fieris pri sia profesio. Pro tio, li kompreneble anticipis ke sia filo ankaŭ estos bankisto. Unu tago li diris al la 4 jaraĝa knabo:

"Kiam vi estos plenkreskulo, mia kara filo, ĉu vi estos bankisto kiel mi?"

"Ho ne, paĉjo, mi ne estos bankisto, mi estos poŝtisto!"

"Kial vi preferas esti poŝtisto anstataŭ bankisto?" respondis la surprizita patro.

"Nu, paĉjo, bankistoj nur skribas sur strangaj paperoj kaj parolas per la telefono tut-tage. Sed kiam mi iĝas poŝtisto, panjo multe kisas min ĉiu matenon, kaj mi resaltas en la lito, kaj poste mi ricevas pecon da kuko! "

[redakti] Koincido

En mia oficejo laboras idisto. Antaŭ kelkaj tagoj mi trovis lin ĉe sia labortablo ploregantan. Mi do demandis lin:

"Sed amiko, kial vi tiom ploras?"

"Mi ricevis mesaghon chimatene," li respondis, "kaj mi eksciis ke mia patro mortis hierau."

"Ho, miajn profundajn kondolencojn," mi diris al li.

Iom poste mi denove preterpasis lian labortablon, kaj rimarkis ke li parolas ĉe telefono. Post kelkaj sekundoj, li denove ekploregis. Mi denove proksimiĝis:

"Kio okazis nun?"

"Estas nekredeble," respondis idisto snufante. "Jen estis mia frato che la telefono. Ankau LI jhus perdis sian patron...."

[redakti] Hodiaŭ

Bd8 o

Du knabetoj interparolas:

-- Mia patro estas vera bonulo! -- fanfaronas la unua.
-- Ĉu tion vi diras al mi? -- replikas la alia -- Antaŭ nur du jaroj li estis mia patro.

[redakti] Malkovro

La filo demandas al patro: "Vi havas malfeliĉa mieno; kion okazis al vi?"
"Mi ĉiam kredis vian patrinon fidela" respondas la patro.
"Kaj kial vi ŝanĝis opinion?"
"Translokiĝinte de Romo al Venecio, mi malkovris ke ni havas la saman leterportiston!"

Aliaj lingvoj