Patro Kristnasko
El Neciklopedio
"Ĉu iu vikipediisto inventis „Patro Kristnasko“? Mi neniam antaŭe renkontis en iu ajn lingvo. "
"Kristnaskon mi tute ne ŝatas!"
~ Meleagro
"Unua reago: Bonege!!!!!"
~ leganto pri ĉi tiu artikolo
"Brave kaj prave!"
Enhavo |
[redakti] Vivo kaj morto
Li funkciigis la fabrikon ĝis Decembro 25, 2011, kiam ĝi inundiĝis pro monda varmiĝo. Tiam S-ro Kristnasko preskaŭ dronis, kaj poste estis manĝita de polusa urso.
[redakti] Privata korespondado
Joĉjo: Mi ĵus sendis retmesaĝon al Sankta Nikolao, kun mia listo de kristnaskdonacoj. Paĉjo, ĉu vi volas ke mi sendu al vi kopion?
Patro: Ne, filĉjo. Mia principo estas neniam legi aliulajn poŝtaĵojn...
Kelkaj horoj post patro diras al edzino: Vidu, nia filo tamen retmesaĝis al mi sian kristnaskan donacoliston. Bonŝance ke mia komputilo ne havas sufiĉe da memorkapablo por malfermi tiom gigantan dokumenton.
[redakti] Laŭ skeptikuloj
1) Neniu konata rangiferspecio povas flugi. SED ekzistas 300.000 specioj, kiuj ankoraŭ devas esti klasifikataj, kaj kvankam la plej granda parto estas insektoj kaj bakterioj, tiu ne tutcerte ekskludas flugantajn rangiferojn, kiujn ĝis nun nur vidis Sankta Nikolao.
2) Ekzistas 2 miliardoj da infanoj (malpli-ol-18-jaruloj) sur la mondo. SED ĉar Sankta Nikolao (ŝajne) ne liveras al muslimoj, hinduoj, judoj kaj budhistoj, malaltiĝas sia labora al proksimume 15% de la entuto - 378 milionoj da infanoj. Je averaĝa infannombro de 3,5 po mastrumo rezultiĝas 91,8 milionoj da hejmoj. Ni supozas, ke en ĉiu domo vivas minimume unu obeema infano.
3) Sankta Nikolao havas 31-horan kristnasktagon, kaŭze de la diversaj tempozonoj, se li vojaĝas de oriento al okcidento. El tiu rezultas 822,6 vizitoj sekunde. Do Sankta Nikolao havas 1/1000 sekundo da tempo por ĉiu kristana mastrumo kun obeema infano por fari sian laboron: Parki, elsalti de la glitveturilo, grimpi la kamentubon malsupren, plenigi la ŝtrumpetojn, dispartigi la aliajn donacojn sub la kristnaskarbo, ekstermi ĉiujn restojn de la kristnaskmanĝaĵojn, grimpi la kamentubon supren kaj flugi al la sekva domo. Supozante, ke ĉiu de tiuj 91,8 milionoj da haltoj estas same distribuitaj sur la tero, la rezulto estas 1,3 km da distanco inter mastrumo kaj mastrumo, entuta distanco de 120,8 milionoj da kilometroj, ne enkalkulita tio, kio ni ĉiuj devas fari en 31 horoj.
4) La kargo de la glitveturilo gvidas al alia interesa efekto. Supozante ke ĉiu infano ne ricevas pli ol unu mezgranda 'lego'-skatolo (proksimume 1 kg), tiam la glitveturilo havas pezon de 378.000.000 kg, ne kalkulita Sankta Nikolao, kiu estas priskribita kiel tro peza. Kutima rangifero ne povas tiri pli ol 175 kg. Eĉ supozante, ke 'fluganta rangifero' (vidu punkton 1) povas tiri la dekoblan de la normala pezo, oni ne bezonas ok aŭ naŭ rangiferoj por la glitverturilo. Oni bezonas 216.000 rangiferojn. Tiu plialtigas la pezon - la glitveturilo mem ankoraŭ ne enkalkulita - 410.400.000 kg. Denove kiel komparo: Tio estas pli ol la kvarobla pezo de la 'Queen Elizabeth' (la ŝipo! Ne la reĝino!).
5) 410.400.000 kg je rapideco de 1040 km/s kaŭzas ege grandan aerkontraŭstaron - per tio la rangiferoj estas varmegataj, same kiel spacŝipo, kiu reeniras la ter-atmosferon. La plej antaŭaj rangiferoj devas pro tio absorbi 16,6 TRILIONOJ ĵuloj da energio. Po sekundo. Ambaŭ. Alie dirite: Ili praktike tuj ekbrulus, la sekva paro de rangiferoj alfrontas la aer-kontra‹staron, kaj estiĝas surdiga bruego. La tuta grupo de rangiferoj estas varporigata ene de 5 milona sekundo. Sankta Nikolao intertempe spertas 17.500-oblan ter-plirapidiĝon. Iu Sankta Nikolao, kiu estas 120-kg-peza (kio laŭ la priskribo estas rindinde maltroigita) estus premita kontraŭ la malantaŭa parto de sia glitveturilo - per forto de 20,6 milionoj N.
Do ni rezume povas diri: SE Sankta Nikolao iam disdonis la donacojn, li hodiaŭ estas morta.
[redakti] Familio
Lia onklo Avo Frosto estis frua kosmonaŭto -- la unua homo kiu orbitis Teron en kosmoŝipo tirita de nordaj cervoj.
S-ro Frosto mortis en afero de flanka damaĝo dum la Unua Mondmilito. Militistoj ŝajne konfuzis lian kosmoŝipon kun milita zepelino, kaj ekpafis. Du el la naŭ cervoj estis tuj mortigitaj, kaj tri estis vunditaj. La veturilo falis kaj trafis kamentubon. Oni trovis Froston grave vunditan, sur la tegmento; kaj kuracisto ne povis savi lin.
[redakti] Egale al ĉiuj
Du prostituitinoj deĵoras stratrande.
"Kion vi petis al Sankta Nikolao?" demandas la unua.
Respondas la dua: "150 eŭrojn, kiel al ĉiuj!"
[redakti] Malegoismo
"Por kristnasko, mi volas nur pacon en la mondo"
"Jochjo, mi estas profunde kortuŝita pro via tia malegoisma deziro. Sed ĉu vi vere kredas ke Sankta Nikolao, povus havigi mondpacon?
Joĉjo respondas: Estus grandioze se li povus havigi ĝin. Sed se ne, anstataŭe jen mia dudek-paĝa donacolisto!
[redakti] Religia signifo
Patro Kristnasko estas la patrona sanktulo de grasuloj, kaj de amasa produkto.
[redakti] Neekzistado
Sankta Nikolao sidas post farita laboro en koktelejo, trinkas viskion, ankoraŭ plian kaj plian kaj plian... Kun deprimita vizaĝo li rigardas la koktelejiston kaj rimarkas: „Vi bonfartas, vi ekzistas eĉ dufoje – sed mi kontraŭe al vi, tute ne ekzistas!“
[redakti] Dubo
Iu sankta Nikolao diras al alia sankta Nikolao: „Diru foje, ĉu mi ne vidis vin hieraŭ sur la kristnaska foirplaco?“
Jen diras la alia: „Ha, mi pensis, ke estas vi.“
[redakti] Kultura graveco
La ludilo-fabrikestro inspiris multan poezion.
Jen du ekzemploj, verkitaj en la germana, kaj tradukitaj de Julia Bagio:
Heinrich Heine skribis:
- Pinarbo staras norde
- de la glacia domo.
- Eniru vi do porde.
- Jen bona dika homo!
Laŭ Ludoviko Feŭerbaĥo:
- Je Patro Kristnasko,
- kaj Kuniklo de Pasko,
- kredas nur infanoj,
- kaj veraj kristanoj.
(El la Ĵurnalo de Fiŝa Kolbaso)
[redakti] Patro Kristnasko kaj alkoholo
La patro volas surprizi sian kvarjaran filinon je Kristnasko. Li prunteprenas kostumon de Patro Kristnasko, vestas sin en la dormoĉambro, kaptas la sakon kaj la vipon, iras en la loĝoĉambron al la filino kaj la edzino kaj diras:
- „El la ekster' de la arbar' mi venas kaj diri mi devas, ke kristnaskas sen kompar'. Kaj ĉie sur la pintoj abiaj mi vidis brili orlumetoj striaj.“
Jen la filino diris: „Panjo, ĉu paĉjo denove estas ebria?“
[redakti] Malvarmo
Sankta Nikolao venas hejmen kaj ĝemas: Dio mia, kia frida vintro! Ĉe la glaciiga frido mi bezonas ĉiufoje tridek minutojn ĝis startas miaj boacoj.
[redakti] Vidu ankaŭ
- Avo Frosto, rusa onklo de Patro Kristnasko.
- Pastro Kristnasko, pedofila kuzo de Patro Kristnasko.