Paul McCarthney

El Neciklopedio

(Alidirektita el Paul McCartney)
Iri al: navigado, serĉi
200px-Paul-mccartney.jpg
"Gasto tro petata foriras malsata"
~ Zamenhof pri Makartnij

"Britio reduktiĝas al apenaŭ pli ol protektorato ekde vi prenis la potencon"

~ Angla Reĝino al McCarthney

Paŭlo Makartnij, angle Paul McCarthney ( science Paulo macaca) (nask. 1942) estas brita rokmuzikisto. Li naskiĝis kaj kreskis en norda Liverpool, Britio, kaj famiĝis kiel kantisto kaj kantverkisto por The Beatles, kiun li fondis en la jaro 1955 kun John Lennon.

Li transformis rokenrolon, sekton de judismo fonditan de Elvis Presley, en mondan religion. Antaŭ Paŭlo, la nova kredo estis predikata ĉefe al nigruloj, sed Paŭlo, kun aliaj, disvastigis ĝin al Anatolio, Grekio, Ilirio, Italio kaj Hispanio. Li reinterpretis la kredon, farante ĝin aplikebla kaj pli akceptebla al ne-anglo-saksoj.

[redakti] Riĉa sonĝo

Paul Mc Carthney asertas ekde 1965, ke la melodio de Yesterday enkapiĝis al li en sonĝo.

wikia