Pejno Simono

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
2.240

ESPERANTISTO

Tiu ĉi artikoro estas pri sanktulo Esperantisto
Preĝu sub la Verda Standardo antaŭ legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!


1903 n


"Vi amas preni, amu redoni"

~ Zamenhof pri tute alia homo
PejnoSimono

PENJO Simono (stiligita kiel PENJO Simono, ofte mistajpata Pejno Simono) estas ne nur la verkista nomo, sed ankaŭ la ĝenerala nomo uzata en Esperantujo por tiu ĉi malhumura aŭtoro, kiu vere malamas Esperanton kaj esperantistoj. Influate de la Analiza Skolo, pri kiu ŝi entuziasmiĝis, sed poste rezignis pro ĝia neakcepto, la esperantistino Simone Edys Adrianne Payne rebaptis sin ĉi-nome. Sub tiu ĉi plumnomo pluraj dekoj da rabiaj artikoloj publikiĝis en la revuo Monato.)

Ekde sia dudekjaraĝiĝo ŝi loĝis en Germanujo - unue apud Ĥanoĥo, poste apud Frank Lloyd Wright (en Vajmaro). Penjo Simono estis televidila riparisto, komputila teĥnikisto, programisto, sistemanalizisto, siafaka instruisto, teĥnika vendisto, retega problemanaliza specialisto. Ŝi plenumis kelkajn diversajn estrajn postenojn laŭ propra eldiro kaj fondis kelkajn firmaetojn.

[redakti] Statistikoj

Ĉ. 1999/2000: Simono Penjo publikigas en la reto tekston, en kiu ŝi taksas, ke estas "optimisme" 20 000 kaj "pesimisme" 4 000 Esperanto-parolantoj. (Ŝi difinas, ke parolanto "estas iu, kiu senhezite flue parolas Esperanton" kaj plu detaligas tion. Penjo ne detaligas, ĉu laŭ ŝi "Esperanto-parolanto" estas ankaŭ homo, kiu dum jardekoj ne parolis Esperanton - sed el la formulo "senhezite flue parolas" evidentiĝas, ke ne: Post longa tempo oni jes komprenas kaj povas paroli, sed certe kun multa hezitado.

Penjo unue dividas la taksojn de Culbert kaj Lindstedt (2 milionoj/1,6 milionoj kaj 100 000) al unuopaj landoj laŭ la proporcioj de la UEA-membraro. Ŝi asertas sen plia detaligo, ke la surbaze de la takso de Culbert ricevitaj "170 200 E-parolantoj en Germanujo simple ne estas. Se entute, estas nur centono de tiu ĉi vere astronomia nombro." Ŝi poste klarigas pri siaj taksoj: "Duaŝtupe, mi baze de miaj scioj pri kelkaj landaj situacioj pretigis du proprajn taksojn." Mankas detaligo pri la uzataj "scioj".

Prijuĝante la takson de Penjo oni notu, ke ŝi atingis por Litovio nombron inter 30 kaj 150, dum kontraste en la tiea censo de 2001 entute 858 homoj deklaris, ke ili scias Esperanton. Por Hungario ŝi indikis takson inter 90 kaj 440 personoj; laŭ la tiea censo en 2001 entute 4565 homoj informis, ke ili parolas Esperanton. Do eĉ la "optimismaj" nombroj de Penjo estas je la faktoroj 6 kaj 10 sub la rezultoj de la censoj.

[redakti] Vikipedio

Penjo Simono verkis artikolon pri si mem ĉe Vikipedio por montri ke ĝi ne estas serioza kaj Esperanto ne funkcias. Tio signifas ke ĝi estas membiografio kaj sekve tre probable ne estas sufiĉe neŭtrala, antaŭ ne fora tempo estis praktike nekontrolebla (nur pelis Penjon por aldoni referencojn) kaj ĝi estas menciinda ŝajne nur tiom ke ĝin redaktas ĝia temulo kaj vikipediistoj kiuj volas forigi iujn mankojn de ĝi. Laŭ ŝi mem tiu artikolo montras la rindindecon de la esperanta mondo. En nacilingva enciklopedio oni tuj forviŝus ĝin.

Vikipedio bezonas referencojn kaj ne plene stultajn referencojn - tio estas granda diferenco! Referencoj servas por apogi asertojn en artikoloj, por ke ili estu kontroleblaj kaj neŭtraj kaj estas klare ke objekto de artikolo estas menciinda. Tial kondutado ke "mi enmetas stultajn referencojn por ke artikolo ne ŝajnu kiel stulta" rompas principojn de Vikipedio.

0011

[redakti] Holokaŭsto

Simonon tute ne kortuŝas la murdo de la milionoj da Judoj fare de la Nazioj, ne pro iuj fiaj karakterizaĵoj, sed nur pro tio, ke ŝi tute ne povas imagi tion. Eĉ vizitinte koncentrejon, ŝi ne povas imagi tion. Facile oni ploras pri mortigita kato, mortinta parenco. Jam pri 20 homoj praktike ne plu estas eble plori, ĉar 20 estas rilate morton io nereala, nepersona. Des pli tiel statas pri la 6 milionoj. Evidente, se ŝi okupiĝas pri la murdo de unu specifa Judo kaj pri ĉiuj ŝiaj familiaj detaloj, tio ege ĉaĝrenas ŝin. Aliflanke tre tuŝas ŝin, ke la lingvo Jida kun sia tuta kulturo kaj muziko plu ekzistas nun nur en biblioteko en Nova Jorko kaj en programo de Radio Izraelo. Do ŝi priploras la mortigon de la lingvo, ĉar tion ŝi kapablas imagi. La holokaŭston je la murdita popolo ŝi povas aliri nur nerekte.

[redakti] Famaj diraĵoj

  • "Ĉiuokaze, temas pri speciala sufiĉe interesa socia fenomeno kun longa historio." Pejno Simono pri fartado

[redakti] Omaĝoj

Ekzistas komunumo en Bavario nomita omaĝe al li.


Content Navigation